Diafragmo (hidraŭliko)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri elemento por limigi aŭ mezuri la fluon de likvaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon diafragmo.

Diafragmo (de greka διάφραγμα - interbarilo) estas elemento kun konstanta kontraŭmova rezistado por fluanta tra ĝi likvaĵo. Reale ĝi estas barilo en la dukto kun relative malgranda truo.

Sekco de diafragmo(1) en la detektilo(2), kiu siavice estas enmetita en la dukto (4).
La blankaj sagoj indikas la direktojn de la likvo/gaso; nuancoj de koloroj rilatas al premo ŝanĝo.

Kiam fluo tra diafragmo estas malpli granda ol certa valoro la fluo estas ne turbula kaj estas lineara interrilato de la fluo kaj diferenco de premo je du flankoj de la diafragmo.

Kiam la fluo estas pli granda ol la valoro la fluo estas turbula kaj estas interrilato de la fluo kaj la diferenco de premo en formo de

ΔP = k G2, kie
ΔP estas la diferenco de premo;
G estas la fluo, volumeno de la likvaĵo en unuo de tempo;
k estas koeficiento, dependanta de la likvaĵo kaj geometriaj formo kaj ampleksoj de la diafragmo.

Diafragmoj estadas uzataj por limigi aŭ mezuri la fluon. Tiam manometro mezuras diferencon de premo je du flankoj de la diafragmo. Ĉar praktike kutime diafragmoj laboras je turbula fluo por ricevi valoron de la fluo oni kalkulas kvadratan radikon G = (ΔP / k) 1/2.