Dialektiko

metodo de diskutado kaj argumentado

Dialektiko (el la greka: διαλεκτική, dialektikḗ; laŭvorte signifante la arto de konversacio, diskutodebato) estas nocio uzata kun diversaj signifoj. Verdire la vorto "dialektiko" akiris tiom da neprecizaj signifoj, ke por multaj sciencistoj la dialektika aliro ne taŭgas por la scienco. Tamen, aliaj sciencistoj konsideras, ke la dialektika pensmaniero povas esti tre utila por la scienca rezonado.

Romia kopio de greka portreto de Platono, el kiu venas la bazo de la koncepto de la dialektiko, Gliptoteko de Munkeno[1]

Dialektiko, konata ankaŭ kiel dialektika metodo, estas diskurso inter du aŭ pliaj personoj tenantaj diferencajn vidpunktojn pri temo sed dezirantaj establi la veron pere de raciaj argumentoj. La termino estis popularigita de la sokrataj dialogoj de Platono sed la leĝo mem estis centra por la okcidenta kaj hindia filozofio ekde antikva historio.

La termino dialektiko ne estas sinonima kun la termino debato. Dum en teorio debatantoj ne estas necese emocie investintaj en sia vidpunkto, praktike debatantoj ofte montras emocian memdevigon kiu povas esti racia juĝo. Debatoj ne estas venkitaj pere de kombino de persvado de la kontraŭanto, pruvante ke la propra argumento ĝustas, aŭ pruvante ke la argumento de la kontraŭanto malĝustas. Debatoj ne necese postulas tuj identigi klaran venkinton aŭ malvenkinton; tamen klaraj venkintoj estas ofte determinita ĉu de juĝo, jurio, aŭ grupa interkonsento. La termino dialektiko estas ankaŭ ne sinonima kun la termino retoriko, nome metodo aŭ arto de diskurso kiu intencas persvadi, informi, aŭ motivigi aŭskultantaron.[2] Konceptoj, kiaj "logos" aŭ racia alvoko, "pathos" aŭ emocia alvoko, kaj "ethos" aŭ etika alvoko, estas intence uzataj de retorikistoj por persvadi aŭskultantaron.[3]

La Sofistoj instruis aretē (ἀρετή, kvalito, elstaro) kiel plej alta valoro, kaj determinanto de la personaj agoj en la vivo. La Sofistoj instruis artan kvaliton en oratoreco (motivado pere de parolado) kiel metodo montri aretē. Oratoreco estis instruita kiel arta formo, uzata por plezurigi kaj influi aliajn personojn pere de elstara parolado; tamen la Sofistoj instruis al lernantoj serĉi aretē en ĉiaj klopodoj, ne sole en oratoreco.

Sokrato favoris veron kiel plej alta valoro, proponante ke ĝi povus esti malkovrita pere de racio kaj logiko en diskutado: tio estas, dialektiko. Sokrato valorigis raciecon (alvoko al logiko, ne al emocio) kiel ĝusta rimedo por persvado, nome la malkovro de vero, kaj la determinanto por la persona agado. Por Sokrato, vero, ne aretē, estis la plej granda bono, kaj ĉiu persono devus, super ĉio, serĉi veron por gvidi la personan vivon. Tiele, Sokrato kontraŭis la sofistojn kaj ties instruado de retoriko kiel arto kaj kiel emocia oratoreco postulanta nek logikon nek pruvon.[4] Diferencaj formoj de dialektika raciigo aperis laŭlonge de la historio el la Indusa areo (Granda Hindio) kaj Okcidento (Eŭropo). Tiuj formoj estas la Sokrata metodo, Hindua, Budhisma, Mezepoka, Hegela dialektikoj, Marksismo, Talmudismo, kaj Nov-ortodoksismo.

Resumo rilate al Hegelo redakti

  1. Laŭ tradicio de la helena filozofio dialektiko estas (precipe de Platono propagita) metodo atingi ekkonojn en disputo per tezo kaj kontraŭtezo.
  2. Laŭ Hegel al ĉio ekzistanta (tezo) kontraŭdiras io alia (kontraŭtezo), solvante la kontraŭdiron ambaŭ unuiĝas sur pli alta nivelo (sintezo).
  3. En la marksisma filozofio dialektiko estas teorio kiu traktas la plej ĝeneralajn leĝojn de la moviĝo kaj evoluo de naturo, socio kaj pensado.
 
Hegelo, kreinto de la koncepto pri dialektiko.

Laŭ PIV dialektiko estas arto esplori la verecon de opinioj, kaj provi difini la veron per metoda rezonado kaj diskutado; tiu metodo, konata de la helenaj filozofoj, estis renovigita de Hegelo. Nome teorio, prenita ĉe Hegelo kaj uzata de Markso kaj lia skolo, por klasifiki la historiajn faktojn kaj por klarigi la evoluon de la realo, rigardata kiel unuiĝo kaj batalado de kontraŭstarantoj, kaj konstanta transiro de iu difinita ekvilibro, nomata tezo, al rompiĝo de ekvilibro, nomata antitezo, ĝis stariĝas nova ekvilibro, nomata sintezo. Tiele PIV tute kongruigas sian rigardon al la hegeldevena teorio.[5]

Okcidentaj dialektikaj formoj redakti

Klasika filozofio redakti

Laŭ Kant, la antikvaj grekoj uzis la vorton "dialektiko" por signifi la logikon de falsa aspekto aŭ ŝajno. Por antikvoj, "ĝi estis nenio sed la logiko de iluzio. Ĝi estis sofisma arto veni al persona nescio, eĉ al personaj intencaj trukoj, nome la ekstera aspekto de vero, per imitado de la serioza, akurata metodo kiun logiko ĉiam postulas, kaj per uzado de ties temaro kiel ŝirmilo por ĉiu malplena aserto."[6]

En klasika filozofio, dialektiko (διαλεκτική) estas formo racii bazita sur dialogo de argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj, defendante propoziciojn (tezoj) kaj kontraŭ-propoziciojn (kontraŭtezoj). La rezulto de tia dialektiko povus esti la malakcepto de elstara propozicio, aŭ de sintezo, aŭ kombino de kontraŭantaj asertoj, aŭ kvalita plibonigo de la dialogo.[7][8]

Krome, la termino "dialektiko" ŝuldas multon de sia prestiĝo al sia rolo en la filozofoj de Sokrato kaj Platono, en la greka klasika periodo (5a al 4a jarcentoj a.K.). Aristotelo diris ke estis la antaŭ-sokrata filozofo Zenono de Elajo kiu inventis la dialektikon, el kiu la dialogoj de Platono estas ekzemploj de la sokrata dialekta metodo.[9]

redakti

Vidu Sokrata metodo, Epistemologio (vorto)

 
Busto de Sokrato en muzeo Luvro.

En la dialogoj de Platono kaj de aliaj sokratanoj, Sokrato klopodas ekzameni la personajn kredojn, foje eĉ la unuajn principojn aŭ premisojn laŭ kiuj ĉiuj el ni racias kaj argumentas. Sokrato tipe argumentas per kruc-ekzamenado de la postuloj kaj premisoj de sia kunparolanto por elŝarki kontraŭdiron aŭ malkongruoj inter ili. Laŭ Platono, la raciisma lokigo de erarkvantoj trovas la pruvon de kontraŭtezoj.[10] Tamen, kvankam tiu celo estas grava, la ĉefa celo de la sokrata agado ŝajnas plibonigi la animon de la kunparolantoj, liberigante ilin el neagnoskitaj eraroj.

Por ekzemplo, en la dialogo Eŭtifro, Sokrato petas al Eŭtifro havigi difinon de pieco. Eŭtifro respondas ke piulo estas tiu kiu estas amata de dioj. Sed, Sokrato montras ankaŭ ke Eŭtifro interkonsentas ke la dioj estas kverelemaj kaj ke ties kvereloj, kiel homaj kvereloj, temas pri aferoj de amo kaj malamo. Tiele, Sokrato argumentas, ke almenaŭ unu afero ekzistas, nome ke kelkaj dioj amas sed aliaj dioj malamas. Denove, Eŭtifro konsentas. Sokrato konkludas ke se la difino de Eŭtifro pri pieco estas akceptebla, tiele devas ekzisti almenaŭ unu afero kiu estas kaj pia kaj malpia (ĉar ĝi estas kaj amata kaj malamata de dioj)—kion Eŭtifro akceptas kiel absurdo. Tiele, Eŭtifro kondukas onin per la realigo de tiu dialektika metodo al la rezulto ke lia difino de pieco ne estas sufiĉe singnifenhava.

Laŭ la Universitato de Ĉikago, dialektiko povas esti difinita kiel, "maniero pensi, aŭ filozofia rimedo, pere de kiu kontraŭdiro iĝas komenca punkto (pli ol morta fino) por kontemplado"[11] Sokrato proponis tiun formon de dialektiko pere de sokrata metodo terminigita kiel Elenĥo. Por atingi la veran veron de opinioj, tiele dialektiko, Sokrato malakceptas propoziciojn per havigo de siaj propraj asertoj kiel vero. Ĉe oftaj kazoj, Sokrato uzis entimemojn kiel fondaĵo de sia argumentaro. Diskurso estis aplikita por gvidi liajn tialigitajn argumentojn ĝis la kunparolantoj ne havis alian elekton ol interkonsenti kun li, konklude kontraŭdirante liajn originajn tezojn. Tiele, Sokrato, kiel rezulto, estus atinginta veran veron.

Por ekzemplo, dialektiko okazas inter Sokrato, la Sofisto, Gorgias, kaj la du viroj, nome Polus kaj Kalikles en la verko de Platono nome Gorgias. Ĉar la vera celo de Sokrato estis atingi veran sciaron, li estis eĉ dezirante ŝanĝi siajn proprajn vidpunktojn por alveni al la vero. La fundamenta celo de dialektiko, en tiu instanco, estis establi precizan difinon de la temo (tiuokaze, retoriko) kaj per la uzado de demandaro kaj respondaro, faras la temon eĉ pli preciza. Ĉe Gorgias, Sokrato atingas la veron per starigo de serio de demandoj kaj revene, ricevado de mallongaj, klaraj respondoj.

Sokrato demandas al Gorgias ĉu tiu kiu lernis ĉarpentadon estas ĉarpentisto, kaj se tiu kiu lernis muzikon estas muzikisto, kaj ĉu tiu kiu lernis medicinon estas kuracisto, kaj tiele plu. Gorgias iel aŭ alie respondas "jes," al ĉiuj tiuj demandoj. Sokrato poste pluas per demando al Gorgias ĉu li kredas ke justulo ĉiam deziras fari tion kio estas justa kaj neniam intencas fari maljustecon. Denove, Gorgias respondas, "jes." Sokrato poste venas al la fakto je antaŭe en sia konversado Gorgias asertis, ke retorikistoj estas justuloj. Gorgias konsentas. Siavice, Sokrato kontraŭdiras la asertojn de Gorgias, ĉar Gorgias subkomprenis ke se retorikulo uzas retorikon por maljustaĵojn, la instruisto ne devas esti erara. Se tio estus okazanta, tiam retorikulo ne estus fakte justulo. Sokrato malkovris la malkongruecon en la asertoj de Gorgias kaj finas la diskurson per aserto ke "estos granda kvanto de disputo, antaŭ alveni al la vero de ĉio tio."

Tiu ekzemplo pruvas kiel dialektiko estas uzata kiel metodo manovri personojn en kontraŭdiro de siaj propraj tezoj. Raciigita argumentara diskurso pluiras al establado de la vero. Dialektiko, dissimile al debatoj, nature venas al fino. La vera vero alvenos kaj kontraŭdiro malpliiĝos.

Estas alia interpretado de dialektiko, nome kiel metodo de intuicio sugestita en La Respubliko.[12] Simon Blackburn verkis ke dialektiko en tiu senco estas uzata por kompreni "la totalan procezon kleriĝadi, kie la filozofo estas edukita tiele por atingi sciaron de la suprema bono, nome la Formo de la Bono".[13]

Mezepoka filozofio redakti

 
Boethius en manuskripto de lia Consolatio philosophiae. Oksfordo, Bodleian Library, Auct. F.6.5 (12-a jarcento).

Logiko, kiu povus esti konsiderita inkludanta dialektikon, estis unu el la tri liberalaj artoj instruitaj en mezepokaj universitatoj kiel parto de la Trivium; la aliaj elementoj estis retoriko kaj gramatiko.[14][15][16][17]

Bazite ĉefe sur Aristotelo, la unua mezepoka filozofo kiu laboris pri dialektiko estis Boetio (480–524).[18] Post li, ankaŭ multaj aliaj skolastikaj filozofoj faris uzon de dialektiko en siaj verkoj, kiel Abelardo,[19] William de Sherwood,[20] Garlandus Compotista,[21] Walter Burley, Roger Swyneshed, Vilhelmo de Okhamo,[22] kaj Tomaso de Akvino.[23]

Tiu dialektiko (nome quaestio disputata, studita demando) estis formita jene:

  1. La demando estas determinota (“Oni demandas ĉu...”);
  2. Provizora respondo al la demando (“Kaj ŝajnas ke...”);
  3. La ĉefaj argumentoj favore de la provizora respondo;
  4. Argumento kontraŭ la provizora respondo, tradicie unusola argumento el aŭtoritato ("Male...");
  5. La determino de la demado post kalkuli la pruvaron ("Mi respondas ke...");
  6. La reagoj al ĉiu el la dekomencaj objektoj. (“Unue, due ktp., mi repondas, ke...”)

Moderna filozofio redakti

La koncepto de dialektiko ricevis novan vivon fare de Georg Wilhelm Friedrich Hegel (sekvante al Johann Gottlieb Fichte), kies dialektike sinteza modelo de naturo kaj de historio faris ĝin fundamenta aspekto de la naturo de realo (anstataŭ rigardi al la kontraŭdiroj en kiu dialektiko kondukis kiel signo de malfekundeco de la dialektika metodo, same kiel Immanuel Kant tendencis fari en sia Kritiko de Pura Racio).[24][25] En la mezo de la 19a jarcento, la koncepto de "dialektiko" estis alproprigita de Karl Marx (vidu, por ekzemplo, Das Kapital, publikigita en 1867) kaj Friedrich Engels kaj restrukturita en dinamika, neidealisma maniero. Ĝi estos poste ŝlosila parto de postaj reprezentoj de Marksismo kiel filozofio de dialektika materiismo. Tiuj reprezentoj ofte kontrastis spektakle[26] kaj kondukis al vigla debato inter diversaj marksismaj grupoj, kio kondukis al kelkaj elstaraj marksistoj al forlaso de la ideo de dialektiko komplete.[27]

Hegela dialektiko redakti

 
Hegel kun siaj studentoj de Berlino. Skizo de Franz Kugler.

Hegela dialektiko, kutime prezentita laŭ triobla vojo, estis asertita de Heinrich Moritz Chalybäus[28] kiel enhavanta tri dialektikajn stadiojn de disvolvigo: nome tezo, kio okazigas sian reagon; antitezo, kio kontraŭdiras aŭ neas la tezon; kaj finfine la streĉiteco inter ambaŭ estis solvita pere de rimedoj de sintezo. En pli simplaj terminoj, oni povas konsideri tion tiel: problemo → reago → solvo. Kvankam tiu modelo estis ofte nomita laŭ Hegel, li mem neniam uzis tiun specifan formuladon. Hegel atribuis tiun terminaron al Kant.[29] Sekvante la verkaron de Kant, Fichte ege prilaboris la sintezan modelon kaj popularigis ĝin.

Aliflanke, Hegel uzis tri-valoran logikan modelon kiu estas tre simila al la antiteza modelo, sed la plej oftaj terminoj de Hegel estis jenaj: Abstrakto-Negativo-Konkreto. Hegel uzis tiun verkaran modelon kiel vertebraro por akompani siajn punktojn en multaj el siaj verkoj.[30]

La formulo tezo, antitezo, sintezo, ne klarigas kial la tezo postulas antitezon. Tamen, la formulo abstrakto-negativo-konkreto, sugestas mankon aŭ eble nekompletecon, en ajna dekomenca tezo — ĝi estas tro abstrakta kaj mankas la negativeco de klopodo, eraro kaj sperto. Por Hegel, la konkreto, la sintezo, la absoluto, devas ĉiam trapasi la fazon de negativeco, survoje al kompletigo, tio estas, perado. Tio estas la esenco de tio kio estas populare nomata Hegela dialektiko.

Laŭ la germana filozofo Walter Kaufmann:

Fichte enkondukis en la germanan filozofion la tri-ŝtupon de tezo, antitezo, kaj sintezo, uzante tiujn tri terminojn. Schelling startigis tiun terminaron. Hegel ne. Li neniam uzis tiujn tri terminojn kune al nomumitaj tri stadioj en argumento aŭ rakonto en ajna el siaj libroj. Kaj ili ne helpas nin kompreni lian Fenomenologion, lian Logikon, aŭ lian filozofion de historio; ili malhelpas ajnan malferman mensan komprenon de tio kion li faras devigante ĝin en skemon en kiu ĝi estas disponebla al li kaj kion li intence malakceptas [...] La mekanikan formalismon [...] Hegel prifajfas esprimite kaj je ioma longo en la enkonduko al la Fenomenologio.[31][32]

Kaufmann citas ankaŭ la kritikaron de Hegel al la triopa modelo ofte misatribuita al li, aldonante, ke "la nura loko kie Hegel uzas la tri terminojn kune estas en liaj prelegoj pri la historio de filozofio, en la antaŭlasta paĝo de la sekcio pri Kant — kie Hegel absolute kontraŭas Kant ĉar tiu estis 'ĉie metinta tezon, antitezon, sintezon'".[33]

Por priskribi la agadon superi la negativecon, Hegel ofte ankaŭ uzis la terminon Aufhebung, varie tradukita kiel "sublacio" aŭ "superigo", por koncepti la laboro de dialektiko. Proksimume, la termino indikas konservon de la utila parto de ideo, pensaro, socio ktp., kvankam trans ties limigojn. (La preferata franclingva traduko de la termino fare de Jacques Derrida estis relever, relevi.)[34]

En sia Wissenschaft der Logik (Logiko), por ekzemplo, Hegel priskribas dialektikon de ekzisto: unue, ekzisto devas esti metita kiel pura Esto (Sein); sed pura esto, post ekzamenado, estas trovita nedistingebla el Nenio (Nichts). Kiam oni konstatas, ke tio kio venas al esto estas, samtempe, io revenanta al nenio (en la vivo, por ekzemplo, la vivo de oni estas ankaŭ la mortiĝo), kaj Esto kaj Nenio estas unuigita kiel Iĝanto.[35]

Kiel en la Sokrata dialektiko, Hegel postulas proceduri farante implicitajn kontraŭdirojn eksplicitaj: ĉiu stadio de la proceszo estas la produkto de kontraŭdiroj esenca aŭ implicita en la antaŭa stadio. Por Hegel, la tuto de la historio estas enorma dialektiko, kies ĉefaj stadioj mapigas progreson el mem-aliigo kiel sklaveco al mem-unuigo kaj realigo kiel la racia Jurŝtato de liberaj kaj egala civitanoj. La Hegela dialektiko ne povas esti mekanike aplikita por ajna elektita tezo. Kritikistoj argumentasm ke la elekto de ajna antitezo, pli ol la logika neado de tezo, estas subjektiva. Tiel, se la logika neado estas uzata kiel la antitezo, ne estas certa vojo kiu nepre derivigas sintezon. Praktike, kiam oni elektas antitezon kiu kongruu kun la subjektiva celo de la uzanto, la rezultaj "kontraŭdiroj" estas retorikaj, ne logikaj, kaj la rezulta sintezo ne estas rigore defendabla kontraŭ multaj aliaj eblaj sintezoj. La problemo ĉe la modelo de Fichte nome "tezo–antitezo–sintezo" estas ke ĝi implikas, ke la kontraŭdiroj aŭ neadoj venas el ekstero de la aferoj. La perspektivo de Hegel estas le ili estas esencaj kaj internaj en la aferoj. Tiu koncepto de dialektiko derivas en la komenco el Heraklito.

Hegel asertis, ke la celo de dialektiko estas "studi aferojn en ties propra esto kaj movo kaj tiel pruvi la finecon de la partaj kategorioj de kompreno."[36]

Unu grava dialektika principo de Hegel estas la transiro el kvanteco al kvalito, kion li terminigas kiel la Mezuro. La mezuro estas la kvalitativa kvanto, nome kvanto estas la ekzisto de kvanteco.[37]

 
 La identeco inter kvanteco kaj kvalito, kiu troviĝas en Mezuro, estas dekomence nur esenca, kaj ne ankoraŭ eksplicite realigita. Alivorte, tiuj du kategorioj, kiuj unuiĝas en Mezuro, ĉiu el ili postulas sendependan aŭtoritaton. Aliflanke, la kvantitativaj trajtoj de ekzisto povas esti ŝanĝitaj, sen tuŝi ties kvaliton. Aliflanke, tiu pliigo kaj malpliigo, eĉ se nemateria, havas siajn limigojn, superante la fakton ke kvalito suferas ŝanĝojn. [...] Sed se la kvanto esta en mezuro superas ian limon, la kvalito koresponda al tiu estas ankaŭ pridubata. Tio tamen ne estas neado de kvalito entute, sed nur de tiu difinita kvalito, kies loko estas samtempe okupita unu de alia. Tiu procezo de mezuro, kiu aperas alterne kiel simpla ŝanĝo en kvanto, kaj poste kiel subita inverso de kvanto en kvalito, povas esti subkomprenata laŭ la figuro de noda linio.[38] 

Kiel ekzemplo, Hegel mencias la statojn de aldono de akvo: "Tiel la temperaturo de akvo estas, unualoke, punkto de ne konsekvenco rilate al ties likveco: ankoraŭ kun la pliigo aŭ malpliigo de temperaturo de la likva akvo, venas punkto en kiu tiu stato de kohero suferas kvalitativan ŝanĝon, kaj la akvo estas konvertita en vaporoglacio".[39] Kiel aliajn ekzemplojn, Hegel mencias la atingon de punkto en kiu la aldono de unusola tritikgrajno formas tritikamason; aŭ kiam oni faras kalvan voston, post kontinua forplukado de unusolaj haroj.

Alia grava principo por Hegel estas la neado de la neado, kion li terminigas ankaŭ kiel Aufhebung (sublacio): Io estas tio kio estas nur rilate al alia, sed per la neado de la neado tiu io aliigas la alian en si mem. La dialektika movado enhavas du momentojn kiuj neas unu la alian, io kaj sia alio. Kiel rezulto de la neado de la neado, "io iĝas sia alio; tiu alio estas io per si mem; tiele ĝi kvazaŭ iĝas alio, kaj tiel plu al senfineco".[40] Io en sia transiro al alia kuniĝas nur kun si mem, ĝi estas mem-rilata.[41] Por alveni tien estas du momentoj:[42] iĝante kaj maliĝante: per sublacio, t.e., neado de neado, iĝado venas al nenio, iĝas maliĝado, sed io nova ekmontriĝas, nova iĝado. Kio estas sublaciita (aufgehoben) unuflanke iĝas maliĝanta kaj finiĝanta, sed aliflanke ĝi estas konservita kaj plutenita.[43] En dialektiko, totalo transformas sin mem; ĝi ests mem-rilata, poste mem-forgesita, liberigante la originan streĉitecon.

Aparta koncepto estas tiu de la Mastro–sklavo dialektiko.

Marksisma dialektiko redakti

 
Marx-Engels-Forumo en Orienta Berlino. Kvankam Karl Marx havigas la nomon por la marksisma dialektiko, la kontribuo de Friedrich Engels ne estis malpli grava.
 
Portreto de Pleĥanov fare de V. Vainshtein. La origina populariganto de Marksismo en Rusio, nome Georgij Pleĥanov uzis la terminojn "dialektika materiismo" kaj "historia materiismo" interŝanĝeble.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dialektika materiismo.

Marksisma dialektiko estas formo de Hegela dialektiko kiu aplikiĝas al la studo de la historia materiismo. Ĝi intencas esti respegulo de la reala mondo kreita de la homaro. Dialektiko tiel estus fortika metodo laŭ kiu oni povus ekzameni personajn, sociajn kaj ekonomiajn kondutojn. La Marksisma dialektiko estas la kerna fundamento de la filozofio de dialektika materiismo, kio formas la bazon de ideoj ene de la historia materiismo.

Karl Marx kaj Friedrich Engels proponis, ke la Hegela dialektiko estas tro abstrakta.[44] Kontraŭdire al la Hegela idealismo, Marx prezentis sian propran dialektikan metodon, kiu laŭ li estus "rekta malo" de la Hegela metodo.[45]

En Marksismo, la dialektika metodo de historia studado iĝis interplektita kun la historia materiismo, nome la skolo de pensaro ekzempligira per la verkoj de Marx, Engels, kaj Vladimir Lenin. En la Sovetunio, sub Josif Stalin, Marksisma dialektiko iĝis "diamat" (mallongigite por dialektika materiismo), nome teorio kiu emfazis la ĉefecon de la materiisma vivmaniero; la socian "praktikon" super ĉiajn formojn de socia konscio; kaj la duarangan, dependan karakteron de "idealo". La termino "dialektika materiismo" estis stampita de la 19a-jarcenta socia teoriulo Joseph Dietzgen kiu uzis la teorion por klarigi la naturon de socialismo kaj de la socia disvolvigo. La origina populariganto de Marksismo en Rusio, nome Georgij Pleĥanov uzis la terminojn "dialektika materiismo" kaj "historia materiismo" interŝanĝeble. Ĉe Lenin, la unuaranga trajto de la Marksa "dialektika materiismo" (Lenina termino) estis ties aplikado de materiisma filozofio al historio kaj al aliaj sociaj sciencoj. La ĉefa produkto de Lenin en la filozofio de dialektika materiismo estis lia teorio de reflekto, kiu prezentis la homan konscion kiel dinamika reflekto de la objektiva materia mondo kiu tute formigas ties enhavon kaj strukturon. Poste, la verkoj de Stalin pri la subjekto establis rigidan kaj formalisman dividon de la Marksisma–Leninisma teorio en du partoj, nome la dialektika materiismo kaj la historia materiismo. Dum la unua estis supozeble la ŝlosilaj metodo kaj teorio de la filozofio de naturo, la dua estis la soveta versio de la filozofio de historio.

Dialektika metodo estis fundamenta al Marksisma politiko, ekz., la verkoj de Karl Korsch, György Lukács kaj de kelkaj membroj de la Frankfurta Skolo. Sovetaj fakuloj, el kiuj elstare Evald Iljenkov kaj Zaid Orudĵev, plue sekvis neortodoksan filozofian studadon de la Marksisma dialektiko; kaj same en Okcidento, ĉefe fare de la filozofo Bertell Ollman de la Universitato de Novjorko.

Friedrich Engels proponis ke ankaŭ Naturo estas dialektika, tiele, en Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaft diris ke la neado de neado estas:

 
 Tre simpla procezo, kiu estas okazanta ie ajn kaj ĉiutage, kiun ajna infano povas kompreni tuj kiam oni senvualigas la vualon de mistero en kiu ĝi estas enfermita de la malnova idealisma filozofio.[46] 

En Dialektik der Natur, Engels diris:

 
 Probable la samaj sinjoroj kiuj malakceptis la transformadon de kvanto en kvalito kiel mistikismo kaj nekomprenebla transcendismo nune deklaros, ke estas ja io tre mem-evidenta, triviala, kaj topika, kion ili delonge estis uzantaj, kaj tiele oni instruis al ili nenion novan. Sed por formuli por la unua fojo en ĝia universale valida formo ĝeneralan leĝon de disvolvigo de naturo, socio kaj pensaro, ĉiam restos ago de historia gravo.[47] 
 
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo

Marksisma dialektiko estis ekzempligita en Das Kapital (Kapitalo), kiu skizas du centrajn teoriojn: (i) surplusan valoron kaj (ii) la materiisman koncepton de historio; Marx klarigis dialektikan materiismon:

 
 En sia racia formo, ĝi estas skandalo kaj abomeno al la burĝaro kaj ties doktrinemaj profesoroj, ĉar ĝi inkludas en sia kompreno jesan agnoskon de la ekzistanta stato de aferoj, samtempe, ankaŭ, la agnoskon de la neado de tiu stato, de ties neevitebla trarompo; ĉar ĝi rigardas ĉiun historie disvolvigitan socian formon kiel an flua movado, kaj tiele ĝi enkalkulas sian transiran naturon ne malpli ol ties pormomenta ekzistado; ĉar ĝi permesas trudon de nenio, kaj estas en sia esenco kritika kaj revolucia.[48] 

Klasbatalo estas la unuaranga kontraŭdiro solvota de Marksisma dialektiko, pro ties centra rolo en la socia kaj politika vivoj de socio. Tamen, Marx kaj Marksistoj disvolvigis la koncepton de klasbatalo por kompreni la dialektikajn kontraŭdirojn inter mensa kaj permana laboroj, kaj inter urbo kaj kamparo. El tio, filozofia kontraŭdiro estas ŝlosila por la disvolvigo de dialektiko - nome progreso el kvanto al kvalito, la akcelo de laŭgrada socia ŝanĝo; la neado de la dekomenca disvolvigo de la status quo; la neado de tiu neado; kaj la altnivela ripeto de trajtoj de la originala status quo.

Dialektika naturalismo redakti

Dialektika naturalismo estas termino stampita de la usona filozofo kaj aktivulo Murray Bookchin por priskribi la filozofiajn apogilojn de la politika programo de "socia ekologio". Dialektika naturalismo esploras la kompleksan interrilaton inter sociaj problemoj, kaj la rektajn konsekvencojn kiujn ili okazigas sur la ekologia efiko de la homa socio. Bookchin proponis dialektikan naturalismoj kiel kontrasto al tio kion li vidis kiel la "empiria, baze kontraŭnatura dialektika ideismo" de Hegel, kaj "la ligneca, ofte sciencisma dialektika materiismo de ortodoksaj marksistoj".

Orienta dialektiko redakti

Diversaj skoloj, kredoj kaj tendencoj disvolvigis tre diversmaniere konceptojn similajn al la okcidenta koncepto de dialektiko. Foje tiuj uzas konceptojn similajn al la triopo kiu derivas en sintezo, foje uzas nur duopon de kontraŭoj kiel en la teorio de Jino kaj Jango.

Dialektika teologio redakti

La dialektika teologio estas tiu aparta orientiĝo de la negativa teologio kiu, oponante al la analogio de la ento, ekstremigas la distancon inter la historia realo kaj la dia kondiĉo. La dialektika teologio estas formo de teologio kiu konstituigas la centran nukleon de la penso de Karl Barth prezentitan en lia verko Epistolo al la romanoj, kiu decidmaniere influis preskaŭ la tutan teologion de la 20-a jarcento, kaj en protestanta medio kaj en tiu, parte, katolika. La esprimo dialektika teologio, aŭ teologio de la krizo. kiel estis ankaŭ difinita, signifas ke oni povas referenci al Dio nur dialektike, nome per kontraŭmetiĝo, tio estas nur rekonante la nesupereblan kontraston ĉeestan inter Dio kaj la mondo pro la abisma alieco intermetiĝanta inter tiuj du dimensioj. La termino dialektika ne sonas hegele kiel harmoniiĝo de tezo kaj antitezo en komuna sintezo, sed male en sia origina novplatonisma signifo, tipa de la negativa teologio, bazita sur la kriterio de la poluseco kaj de la reciproka opono. Barth mem hastas substreki la neadekvatecon de ĉiuj tiuj filozofiaj sistemoj, ekde tiu Hegela ĝis la liberala teologio, kiuj pretendis povi kompreni la absoluton ene de homaj kategorioj, surbaze de supozita akordigebleco inter Dio kaj niaj mensaj skemoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Zu den Kopievarianten des Platonporträts siehe Kopienkritik: Von römischen Kopien zu griechischen Originalen.
  2. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 1. ISBN 9780195115420.
  3. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 18. ISBN 9780195115420.
  4. Vidu Gorgias, 449B: "Sokrato: Ĉu vi volus tiam, Gorgias, pluigi la diskuton kiel ni nune faras [dialektiko], pere de dumando kaj respondo, kaj lasi por alia okazo la (emociajn) parolojn [retoriko] kiujn [la Sofistoj] Polus ekis?"
  5. PIV [1] Alirita la 2an de Majo 2016
  6. Kritiko de Pura Racio, A 61
  7. Ayer, A. J., & O'Grady, J. (1992). A Dictionary of Philosophical Quotations. Oxford, UK: Blackwell Publishers. p. 484.
  8. McTaggart, J. M. E. (1964). A commentary on Hegel's logic. New York: Russell & Russell. p. 11
  9. Diogeno Laertio, IX 25ff and VIII 57.
  10. Vlastos, G., Burnyeat, M. (eld.) (1994), Socratic Studies, Cambridge UP, ISBN 0-521-44735-6, Ch. 1
  11. O'Connor, K. (2003) (Titolo ?)
  12. Popper, K. (1962) The Open Society and its Enemies, Volume 1, London, Routledge, p. 133.
  13. Blackburn, Simon. 1996. The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford: Oxford
  14. Abelson, P. (1965). The seven liberal arts; a study in mediæval culture. New York: Russell & Russell. Paĝo 82.
  15. Hyman, A., & Walsh, J. J. (1983). Philosophy in the Middle Ages: the Christian, Islamic, and Jewish traditions. Indianapolis: Hackett Pub. Co. Page 164.
  16. Adler, Mortimer Jerome (2000). "Dialectic". Routledge. Page 4. (ISBN 0-415-22550-7)
  17. Herbermann, C. G. (1913). The Catholic encyclopedia: an international work of reference on the constitution, doctrine, and history of the Catholic church. New York: The Encyclopedia press, inc. Paĝoj 760–764.
  18. From topic to tale: logic and narrativity in the Middle Ages, de Eugene Vance,p.43-45
  19. Catholic Encyclopedia: Peter Abelard. Newadvent.org (1907-03-01). Alirita 2011-11-03.
  20. William of Sherwood's Introduction to logic, de Norman Kretzmann,p.69-102
  21. A History of Twelfth-Century Western Philosophy, de Peter Dronke, p. 198
  22. Medieval literary politics: shapes of ideology, de Sheila Delany, p. 11
  23. Catholic Encyclopedia: St. Thomas Aquinas. Newadvent.org (1907-03-01). Alirita 2015-10-20.
  24. Nicholson, J. A. (1950). Philosophy of religion. New York: Ronald Press Co. Page 108.
  25. Kant, I., Guyer, P., & Wood, A. W. (2003). Critique of pure reason. Cambridge: Cambridge University Press. Paĝo 495.
  26. La "humanisma" dialektika materiismo de Henri Lefebvre (Dialectical Materialism [1940]) estis komponita por rekte defii la dogman tekston de Jozefo Stalino pri dialektika materiismo.
  27. Vidu por ekzemplo la verkaron de Louis Althusser en Francio kaj de Galvano della Volpe en Italio en la mezo de la 20a jarcento.
  28. Historische Entwicklung der spekulativen Philosophie von Kant bis Hegel, Dresden-Leipzig (1837), p. 367 de la kvara eldono (1848).
  29. The Accessible Hegel de Michael Allen Fox. Prometheus Books. 2005. p. 43. Vidu ankaŭ la enkondukon de Hegel al la Fenomenologio de la Spirito, trad. A. V. Miller (Oxford: Clarendon Press, 1977), sekcioj 50, 51, pp. 29, 30.
  30. Vidu por studo de la historia disvolvigo de la triopo. Charles Edward Andrew Lincoln IV, Hegelian Dialectical Analysis of U.S. Voting Laws, 42 U. Dayton L. Rev. 87 (2017).
  31. Hegel: A Reinterpretation, 1966, Anchor Books, p. 154)
  32. G. E. Mueller (June 1958), "The Hegel Legend of 'Thesis-Antithesis-Synthesis", 166ff
  33. Hegel, Werke, eld. Glockner, XIX, 610
  34. Vidu 'La différance' en: Margins of Philosophy. Alan Bass, tradukisto. University of Chicago Books. 1982. p. 19, fn 23.
  35. Hegel. Section in question from Hegel's Science of Logic. Marxists.org. Alirita 2011-11-03.
  36. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. Note to §81
  37. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. §§107–111
  38. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. §§108–109
  39. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. §108
  40. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. §93
  41. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1874. The Logic. Encyclopaedia of the Philosophical Sciences. 2a Eldono. Londono: Oxford University Press. §95
  42. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1812. Hegel's Science of Logic. London. Allen & Unwin. §§176–179.
  43. Hegel, Georg Wilhelm Friedrich. 1812. Hegel's Science of Logic. London. Allen & Unwin. §185.
  44. Marx, Karl (1873) Capital Laŭ dua germana eldono, Vol. I
  45. Afterword (Second German Ed.)”, Capital 1, p. 14. Alirita 28a de decembro 2014.. 
  46. Engels, Frederick, (1877) Anti-Dühring, Part I: Philosophy, XIII. Dialectics. Negation of the Negation. [2]
  47. Engels, Frederick, (1883) Dialectics of Nature:II. Dialectics. Marxists.org. Alirita 2011-11-03.
  48. Marx, Karl, (1873) Capital Vol. I, Konkludo al la Dua Germana Eldono.[3]

Bibliografio redakti

  • Biel, R. kaj Mu-Jeong Kho (2009) "The Issue of Energy within a Dialectical Approach to the Regulationist Problematique," Recherches & Régulation Working Papers, RR Série ID 2009-1, Association Recherche & Régulation: 1-21.
  • McKeon, R. (1954) "Dialectic and Political Thought and Action." Ethics 65, No. 1: 1-33.
  • Postan, M. (1962) "Function and Dialectic in Economic History," The Economic History Review, No. 3.
  • Spranzi, Marta (2011). The Art of Dialectic between Dialogue and Rhetoric: The Aristotelian Tradition, Philadelphi: John Benjamins.
  • Laske, Otto (2015). Dialectical Thinking for Integral Leaders: A Primer". Integral Publishers. ISBN 978-0-9904419-9-1
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dialectic en la angla Vikipedio.