Dialogo de la Savanto

La Dialogo de la Savanto estas gnostika evangelio, koptlingve kompilita en la dua jarcento. Ĝi entenas dialogon inter Jesuo kaj iuj disĉiploj en kiu li prezentas gnostikan kosmologion kun iuj aludoj kontraŭvirinaj.

Dialogo de la Savanto
teksto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kopta lingvo
Eldonado
Ĝenro evangelio
vdr

Iam oni opiniis ĝin perdita, sed oni malkovris version, kvankam iom lakunan, inter la Kodeksoj de Nag Hammâdi en 1945.

Similaj, sed ne identaj, al ĝi estas aliaj Apokrifoj de la Nova Testamento, kiel la Evangelio de la Savanto kaj la Libro de la Savanto (aŭ Pistis Sophia).

Enhavo redakti

La teksto, de la genro de la «dialogoj de revelacio» grundas per gnostikaj karakterizoj, stile aranĝita per demando-respondo, en kiu ne aperas diskuto sed nur instruaĵoj. Foje, laŭ iuj esploristoj, la teksto similas al apologetika verko respondanta al oponantoj; sed la plej granda parto de la teksto ne montras misiistajn celojn.

Tiu dialogo, iom nekutima en la gnostikaj medioj, inspiriĝas el Hermetikismo, kie ofte aperas filozofiaj dialogoj pritraktantaj prijurajn problemojn.

La dialogo de la Savanto uverturas per parolado de la Savanto al siaj disĉiploj per kiu eksplikas la «marŝadon de la animo al la ripozo», post la malfariĝo de la korpo, kaj la obstaklojn kiuj ĝi renkontos. Pli ol la resurektinta Jesuo, li prezentiĝas kiel «tera Jesuo» [1] kiu antaŭ vidas sian dissolviĝon. La dialogo paroligas Jesuon kaj ses liajn disĉiplojn – aparte Mateon, Marian magdalan kaj Judaso (frato de la Sinjoro).[2]

La evangelio de la Savanto estas malpli esotera ol la Evangelio de Tomaso, al kies strukturo, iom senorganiza (eble celata por ne komprenigi tro al la neinicitoj), similas en la karakterizo de la instigo por ke la intelekto penetru la «veron».

Bibliografio redakti

  • angle Edgar Hennecke, Wilhelm Schneemelcher, R. McL. Wilson, New Testament Apocrypha (Londinii: Lutterworth Press, 1963).
  • angle M. R. James, The Apocryphal New Testament (Oxonii: Clarendon Press, 1924).
  • angle M. R. James, J. K. Elliott, The Apocryphal New Testament (Oxonii, 1993) paginae selectae apud Google Books.

Notoj redakti

  1. Temas pri Jesuo kiel estas prezentata en la evangelioj, antaŭ ol esploro pri liaj historiaj karakterizoj.
  2. Mateo 13, 55 kaj Marko 6, 3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti