Diamanta Ligo
La Diamanta Ligo, aŭ en angla IAAF Diamond League, estas ĉiujara serio de atletikaj kaj kampaj konkurencoj okazantaj el 2010 antaŭen, komence per la IAAF Diamanta Ligo de 2010.[1] Ĝi estis desegnita por anstataŭi la Oran Ligon aŭ IAAF Golden League, kiu estis okazinta ĉiujare ekde 1998.
Diamanta Ligo | ||
---|---|---|
Samsung Diamond League | ||
![]() | ||
![]() | ||
turniro | ||
Dum | 2010 - nuntempe | |
Antaŭulo | Ora Ligo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Partoprenanta | Doha Diamond League • Diamond League Shanghai • Prefontaine Classic • Golden Gala • Bislett Games • BAUHAUS-Galan • Meeting de Paris • Athletissima • Meeting International Mohammed VI d'Athlétisme de Rabat • Herculis • Müller Anniversary Games • Birmingham Grand Prix • Monda klaso Zuriĥo • Memorial Van Damme • 2010 IAAF Diamond League • 2011 IAAF Diamond League • 2012 IAAF Diamond League • 2013 IAAF Diamond League • 2014 IAAF Diamond League • 2015 IAAF Diamond League • 2016 IAAF Diamond League • 2017 IAAF Diamond League • 2018 IAAF Diamond League • 2019 IAAF Diamond League • 2020 Diamond League • 2021 Diamond League • 2022 Diamond League • 2023 Diamond League • Adidas Grand Prix vd | |
Temas pri jara serio da malpezatletikaj renkontiĝoj organizitaj de Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF); ĝi kreiĝis por allogi atletikon kaj plibonigi efikecon de sportistoj tutmonde. Ĝi klopodas konkurenci kontraŭ Olimpiaj Ludoj, precipe rilate ties komercan valoron. Atletoj, kiuj jare gajnas plej da poentoj dum sep elprovoj de sia sportfako, gajnas premiojn kun kroma kondiĉo: partopreni en finalo de sia responda fako.
Dum la Ora Ligo estis formita por pliigi la profilon de la ĉefaj atletikaj konkurencoj de Eŭropo, la celo de la Diamanta Ligo estas "plibonigi la tutmondan allogon de atletiko ekster Eŭropo por la unua fojo."[2] Aldone al la originaj membroj de la Ora Ligo (escepte Berlino) kaj aliaj tradiciaj eŭropaj eventoj, la serio inkludas eventojn en Ĉinio, Kataro, Maroko, kaj Usono.