Diana Wynne Jones
Diana Wynne Jones (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1934 en Londono, mortis la 26-a de marto 2011 en Bristol) estis angla verkistino, precipe de fantastaj romanoj por infanoj kaj plenkreskuloj. Inter ŝiaj libroj estas ekzemple la sep-voluma serio Chrestomanci. Kritikistoj komparis la pli postajn librojn pri Harry Potter de J. K. Rowling al la verkaro de Diana Wynne Jones.