La Diantoj (latine singulare Dianthus) estas genro de proksimume 300 specioj de florantaj plantoj en la familio de Kariofilacoj. Diantoj[1] hejmas precipe en Eŭropo kaj Azio, sed iuj specioj etendiĝas suden al norda Afriko, kaj unu specio (Dianthus repens) en arktika Norda Ameriko. La nomo devenas de la grekaj vortoj dios ("Zeŭso") kaj anthos ("floro"), kaj unuafoje skribe uziĝis fare de la greka botanikisto Theophrastus. Pri tianoma rolulo en greka mitologio vidu artikolon Dianto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dianto
Dianthus plumarius
Dianthus plumarius
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Kariofilacoj Caryophyllaceae
Genro: Dianto Dianthus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La floroj havas kvin petalojn, tipe kun iom denta rando, kaj en preskaŭ ĉiuj specioj estas (pale ĝis malhele) rozkoloraj. Unu specio (Dianthus knappii) havas flavajn florojn kun purpura centro.

Multaj poetoj konsideris la floron en siaj poemoj, ekzemple la germanlingvaj aŭtoroj Johann Wolfgang von Goethe, Heinrich Heine kaj Annette von Droste-Hülshoff.

La revolucio de 1974 en Portugalio estis nomita dianto-revolucio, ĉar la protestantoj simbole portis diantoflorojn sur roversoj de siaj jakoj.

Sistematiko redakti

La genro Dianthus estis starigita en 1753 fare de Carl von Linné e Species Plantarum, 1, p. 409. Pro la beleco de la floro kaj ties odoro Linné donis la genran nomon Dianthus, floro de Zeŭso (Διός Diós por „dio“, „Zeŭso“ kaj ἄνθος anthos por floro). Sinonimoj por Dianthus L. estas: Caryophyllus MILL., Tunica LUDW.La genro Dianthus aprtenas al la tribo Caryophylleae en la subfamilo Caryophylloideae ene de la familio Kariofilacoj (Caryophyllaceae).

 
ĉina dianto (Dianthus chinensis)
 
Dianthus gratianopolitanus
 
Habito kaj floraroj de Dianthus hyssopifolius subsp. gallicus
 
Habito kaj floraraoj de Montpeljera dianto
(Dianthus monspessulanus subsp. monspessulanus)
 
Dianthus lumnitzeri
 
Dianthus petraeus
 
pluma dianto (Dianthus plumarius)
 
Dianthus segueri“ subsp. „glaber“
 
Dianthus serotinus)
 
Dianthus sylvestris

Ekzistas ĉ. 320 ĝis 600 dianto-specioj (Dianthus) (elekto):

 
Dianthus alpinus
 
Dianthus caryophyllus
 
Dianthus superbus
 
Dianthus barbatus (Barba Dianto)
 
ĝardendianto (Dianthus caryophyllus) kiel potplanto en plantdomo kun gutoirigacio
 
Dianto (Dianthus barbatus)
 
Dianto (Dianthus barbatus)
 
Dianto (Dianthus barbatus `Sweet William`)

Referencoj redakti

  1. Vidu “Dianto" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detala priskribo de la verko: Flaŭro.