Diapaŭzo estas portempa (de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj) malpliiĝo aŭ ĉeso de la disvolviĝo ĉe iuj insektoj, kiu ne dependas nur de mediaj faktoroj.

Ĉe multaj insektoj kaj aliaj senvertebruloj, la diapaŭzo estas periodo de individua disvolviĝo aŭ kresko suspendita per hormona regulado, kiu kutime permesas travivi malfavorajn (malvarmajn, sen precipitaĵajn) periodojn, dum kiuj la metabola rapideco signife reduktiĝas. La diapaŭzo ofte estas kaŭzita de laŭsezonaj ŝanĝoj kaj estas reguligita per denaska ritmo. Diapaŭzo povas okazi en ovoj, larvoj kaj krizalidoj, kaj eĉ en plenkreska stato. La diapaŭzo estas traktata ene de la scienco pri ekologio en la fako de aŭtekologio. Unu el la proprecoj de vivantaj organismoj estas, ke ili povas travivi eĉ en malfavoraj kondiĉoj dum siaj evoluaj stadioj dum sia vivo, falante en ripozan staton por pli longa aŭ pli mallonga periodo. Ĉi tiu kapablo disvolviĝis dum filogenezo, sub influo de la ĉirkaŭaĵo, kiu ĉirkaŭas ilin kaj ofte ŝanĝiĝas. Ripozado oftas ĉe insektaj specioj, sed embria diapaŭzo (ekz. ĉe cervoj Capreolus capreolusmelo Meles meles) okazas ankaŭ en iuj pli altaj bestospecioj.

Vidu ankaŭ redakti