Diastemo estas interdenta spaco. Por multaj specioj de mamuloj diastemo estas komuna trajto, plej ofte inter la incizivoj kaj vangodentoj.

Aktoro Terry-Thomas estis konata pro sufiĉe ampleksa diastemo.
Béatrice Dalle franca aktorino

En homoj, la vorto ''diastemo'' estas pli ofte aplikata al libera areo inter supraj incizivoj (tranĉodentoj). Tio okazas kiam ekzistas neegala rilato inter la grandeco de la dentoj kaj la makzelo.

Diastemo foje estas kaŭzita aŭ pliseverigita de lipa ligaĵo (la histo liganta la lipon al la dentokarno) kaŭzanta altan mukozan alligitaĵon kaj malpli alkroĉitan keratinigitan histon kiu estas pli ema al langopuŝado, kiu povas puŝi la dentojn dise.

En Ganao, Namibio kaj Niĝerio, diastemo estas rigardata kiel allogaĵo kaj signo de fekundeco, kaj kelkaj homoj eĉ havas ilin kreitaj per kosmetika dentokuracado. En Francio, ili estas nomitaj "dents du bonheur" ("bonŝancaj dentoj"), kaj en Aŭstralio, malfermitaj tranĉodentojn en infanoj laŭdire estas prognozo de estonta riĉeco.

Kelkaj famuloj kiuj havis aŭ havas diastemon inkludas la kontreokantiston Charley Pride, modelojn Jessica Hart, Lindsey Wixson, Lauren Hutton kaj Lara Stone, usonan teleĵurnal-raportiston Michelle Charlesworth, usonan piedpilkiston Michael Strahan, aktorinojn Vanessa Paradis, Eve Myles, Béatrice Dalle, Jorja Fox kaj Anna Paquin, aktorojn Ernest Borgnine kaj Terry-Thomas, kantistojn Madonna kaj Laura Pausini, kantaŭtoron Elton John, rokmuzikiston Flea, repiston 50 Cendo, komikulon Paul F. Tompkins, la muzikiston Elvis Costello kaj iaman sekretariinon de la registaro de Usono, Condoleezza Rice.

Kranio de ĉevalo