Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar

La Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar (trad. Geografia-statistika-historia vortaro de Hispanio kaj ties transmaraj posedaĵoj) estas grandega verko publikita de Pascual Madoz inter 1845 kaj 1850. Komponita el 16 volumoj (Madrido, 1845–1850), analizas ĉiujn lokojn de Hispanio. Estis en la epoko grava plibonigo rilate al la Diccionario geográfico y estadístico de España y Portugal, kiu ĵus publikiĝis en 1829 fare de Sebastián Miñano.

Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pascual Madoz
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1845
Ĝenro enciklopediovortaro
vdr
Kovrilpaĝo (1845).

Konata ankaŭ kiel «la Madoz», estas verko al kiu, laŭ la propra aŭtoro, oni dediĉis 15 jarojn, 11 monatojn kaj 7 tagojn de literatura laboro. En tiu tasko helpis lin pli ol mil kunlaborantoj kaj dudek korespondantoj.

Tiu verko ankoraŭ estas konsultata de historiistoj, priserĉistoj kaj arkeologoj, ĉar ĝi enhavas interesan informon pri ruinoj, restoj kaj eblaj arkeologiaj kuŝejoj kun la priskribo tiama.

Eksteraj ligiloj redakti