Dichterliebe estas ciklo de 16 lidoj de la komponisto Robert Schumann, kiu kreis per sia opus 48 kulminon de la romantisma lido. La ciklo, kiu komence ampleksis 20 lidojn, el kiuj tamen nur 16 finfine estis presitaj, ekestis en 1840 pri poemoj el Lyrisches Intermezzo (lirika intermezo) de la poeto Heinrich Heine, kolekto de 65 poemoj, kiuj aperis en 1827 en lia Buch der Lieder (libro de lidoj).

Dichterliebe
muzika verko aŭ komponaĵo • lyrico-musical work
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1840
Ĝenro klasika muzikoromantikisma muziko
vdr

Schumann ŝatis deiri je siaj lidocikoj de epizodo en si fermita kun baziĝanta poezia ideo. Ĉi tio respeguliĝas en la titolo "Dichterliebe" (Poeta amo), de li mem elektita. Ĉar li je tio sekvis propran dramecan koncepton, li kelkfoje alivicigis la poemoj de Heine. Heine ne titoligis la poemojn, pro tio oni povas konjekti, ke je la lidotitoloj plie temas pri tekstokapoj.

Post kiam Dichterliebe aperis jam en 1844 kiel presaĵo, ĝi estis unuafoje prezentita kiel tuteco en 1861 je Hamburgo.

Multaj renomaj lidkantistoj sonregistris la ciklon. Inter la plej gravaj kaj konataj interpretadoj troviĝas tiuj de Dietrich Fischer-Dieskau/Christoph Eschenbach, Peter Pears/Benjamin Britten, Fritz Wunderlich, Peter Schreier/Christoph Eschenbach, Brigitte Fassbaender, Ian Bostridge, Thomas Quasthoff, Christoph Prégardien kaj Christian Gerhaher.

Titoloj redakti

  1. Im wunderschönen Monat Mai
  2. Aus meinen Tränen sprießen
  3. Die Rose, die Lilie, die Taube, die Sonne
  4. Wenn ich in deine Augen seh'
  5. Ich will meine Seele tauchen
  6. Im Rhein, im heiligen Strome
  7. Ich grolle nicht
  8. Und wüßten's die Blumen, die kleinen
  9. Das ist ein Flöten und Geigen
  10. Hör ich das Liedchen klingen
  11. Ein Jüngling liebt ein Mädchen
  12. Am leuchtenden Sommermorgen
  13. Ich hab' im Traum geweinet
  14. Allnächtlich im Traume
  15. Aus alten Märchen
  16. Die alten, bösen Lieder

Je la kvar lidoj, kiuj estis eligitaj ĉe la presado, temas pri:

  • Dein Angesicht so lieb und schön 1840 Nr. 05. bei Heine Nr. 05.
  • Lehn' deine Wang' an meine Wang' 1840 Nr. 06. bei Heine Nr. 06.
  • Es leuchtet meine Liebe 1840 Nr. 15. bei Heine Nr. 46.
  • Mein Wagen rollet langsam 1840 Nr. 16. bei Heine Nr. 54.

La lidoj aperis en la cikloj op. 127 (Dein Angesicht... dort 02., Es leuchtet..., dort 03.), publikigita en 1854 kaj op. 142, publikigita en 1852 (Lehn' deine Wang'..., dort 02., Mein Wagen..., dort 04.). Op. 127 kaj op. 142 enhavas krom ĉi tiuj poemoj de Heine ankaŭ poemojn de Justinus Kerner.

Tekstekzemplo redakti

Im wunderschönen Monat Mai

Im wunderschönen Monat Mai,
Als alle Knospen sprangen,
Da ist in meinem Herzen
Die Liebe aufgegangen.
Im wunderschönen Monat Mai,
Als alle Vögel sangen,
Da hab' ich ihr gestanden
Mein Sehnen und Verlangen.
Traduko
En la belega majmonat',
Burĝonoj ĉiel floris,
En mia korprofundo
La amo belodoris.
En la belega majmonat',
Ĝin birdoj kanthonoris,
Sopiron kaj deziron
Al ŝi mi konfesploris.

Eldonoj redakti

  • Faksimile nach dem Autograph der Staatsbibliothek zu Berlin Preußischer Kulturbesitz. Hg. von Elisabeth Schmierer. Laaber-Verlag, Laaber 2005. ISBN 3-89007-641-6

Eksteraj ligiloj redakti