Richard Bruce "Dick" CHENEY (naskiĝis 30-an de januaro 1941) estis la 46-a Vicprezidento de Usono sub Prezidento George W. Bush, de januaro 2001 ĝis januaro 2009. Li estis antaŭe ĉefoficisto de la Blanka Domo, membro de Usona Domo de Reprezentantoj el Vajomingo, kaj Usona Sekretario pri Defendo. Li ankaŭ estis prezidanto kaj ĉefoficisto de Halliburton Energy Services. Li estis la dua vicprezidanto en Usona historio kiu pafis alian homon. En 2006 li pafis amikon en la vizaĝo.

Dick Cheney
Persona informo
Dick Cheney
Naskonomo Richard Bruce Cheney
Naskiĝo 30-an de januaro 1941 (1941-01-30) (83-jaraĝa)
en Lincoln
Religio Metodismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato YaleUniversitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato de Vajomingo • Natrona County High School • Berkeley College vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Dick Cheney
Familio
Patro Richard Herbert Cheney vd
Patrino Marjorie Lorraine Dickey vd
Edz(in)o Lynne Cheney vd
Infanoj Mary Cheney • Elizabeth Cheney vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • entreprenistokomercisto vd
Laborkampo politiko • komerco vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 24-an de aprilo 2007 Dennis Kucinich (kongresano el Ohio) anoncis la publikigon en la Usona Domo de Reprezentantoj de akuza akto celanta elpostenigi la vicprezidenton.

La 24-an de majo, lia filino naskis filon, tiel li iĝis avo. Ĉar lia filino Mary Cheney estas lesbo kaj vivas kun alia virino, tiel la afero kaŭzis malkomprenon kaj kritikon inter la konservativuloj.

Eksteraj ligiloj redakti