Dictatus Papae

(Alidirektita el Dictatus papae)

Dictatus Papae, aŭ dictatus pape, (papa leĝo) estas dekreto kiu tre koncize kaj aksiome listigas la povojn de la papo aŭ kiujn povojn la papo (Gregorio la 7-a) al si atribuis. Eble temas pri porlabora notmemoro. Historiistoj ne akordas pri la aŭtoreco atribuebla jen al la papo jen al ties kunlaborantaro jen al la kuria posteularo.

Listo redakti

En tiu listo aperas 27 aksiomaĵoj en kiuj estas dirate:

  1. Ke la roma eklezio estis fondita sole de Dio, kaj nur de Dio.
  2. Ke la roma pontifiko estas la sola kiu rajte estas nomata tutmonda.
  3. Ke nur li povas eksigi episkopojn kaj ilin reenoficigi.
  4. Ke liaj delegitoj, kvankam grade malsuperaj, en kiu ajn koncilio havas aŭtoritaton superan al tiu de episkopoj, kaj povas emani sentecojn ilin malofigigantajn.
  5. Ke la papo rajtas eksigi la malĉeestantojn.
  6. Ke, interalie, oni ne povas loĝi en la sama domo kune kun ekskomunikatoj de la papo.
  7. Ke sole al li, okaze de neceso, apartenas la rajto emani novajn leĝojn, kunvoki novajn kongregaciojn, krei el kanonikaĵoj novajn abatejojn kaj, male, dividi diocezojn riĉajn kaj kunigi malriĉajn.
  8. Ke sole li rajtas uzi la imperiajn insignojn.
  9. Ke sole al la papo ĉiuj princoj kisu la piedojn.
  10. Ke sole lia nomo en eklezioj estu nomata.
  11. Ke tiu estu la sola lia nomo en la mondo.
  12. Ke al li estas koncedite eksigi la imperiestrojn.
  13. Ke li rajte povas, pro forto de neceso, transloki episkopojn de iu sidejo al la alia.
  14. Ke li rajtas laŭvole ordini klerikon el kiu ajn eklezio.
  15. Ke la ordinito de li povas regadi alian eklezion, sed ne povas malsupreniri je grado; kaj ke tiu ne povas ricevi dignecon pli grandan el iu alia episkopo.
  16. Ke sen lia permeso neniu sinodo povas esti nomata ĝenerala.
  17. Ke neniu kapitulo kaj neniu libro estu ricevita kiel kanona sen lia aprobo.
  18. Ke lian sentencon neniu rajtas repritrakti dum sole mem rajtas, inter ĉiuj, repritrakti.
  19. Ke li de neniu povas esti juĝata.
  20. Ke neniu aŭdacu kondamni apelaciinton al apostola sidejo.
  21. Ke al tia sidejo estu submetitaj la plej gravaj kazoj de kiu ajn eklezio.
  22. Ke la roma eklezio neniam eraris kaj neniam eraros poreterne laŭ la Skriboj.
  23. Ke la roma pontifiko, se elektite laŭ la kanona juro, estas sendube farita sankta (= plejelstara) per la meritoj de sankta Petro, laŭ la instruoj de sankta Enodio, episkopo de Pavio kun kiu konsentas multaj Sanktaj Patroj, kiel aperas en la dekretoj de la beata papo Simako.
  24. Ke per liaj ordono kaj permeso, estu laŭleĝe por submetito prezenti akuzojn.
  25. Ke li rajtas eksigi kaj maleksigi episkopojn eĉ sen kunvoki sinodon.
  26. Ke tiu kiu ne konsentas kun la roma eklezio ne estu konsiderata katolika.
  27. Ke li rajtas dispensi je devoj de fideliga ĵuro subulojn de fiaĉaj homoj.

Origino de Dictatus Papae redakti

Se ĝia aŭtoreco estas duba, ĉar iuj historiistoj opiniigas, ke la dokumento estas falsaĵo enŝtelita poste, ĉiukaze en 1087 la kardinalo Deusdedit publikigis kolekton de dekretaro dediĉita al la papo Viktoro la 3-a, konstituanta korpuson de kanona juro kaj kiun la kardinalo jam kolektis el fontoj kaj aŭtentaj kaj malaŭtentaj (kiel el la Pseŭdo-Izidoro). La dictatus papae tiom similas al tiuj lastaj, ke oni suspektas, ke ĝi estis antaŭdatita.

La titolo Dictatus Papae estas la antaŭpaĝo de la kolekto de leteroj de la sesio kiu entenas tiun dokumenton. La senco de dictatus estas ke ĝin kompilis propre la papo mem, ne ke ĝi konstituas diktaton.

Enhavoj redakti

La esprimitaj principoj estas tiuj de la bazo de Gregoria Reformo, kiu estis pripensita jam dekojn da jaroj antaŭe. La aksiomoj de la Dictatus papae strebas establi la plej absolutan papan superregadon. La aksiomo 12-a "Al la papo estas koncedite eksigi la imperiestron" unubate detruas la balancigon inter la religia povo kaj ŝtata povo kiu estis konfesata per la principo de la "du glavoj", tiu spirita kaj tiu tera (ŝtata). La alta-mezepoka ekvilibro inter la postestas aŭ imperium (Imperio) kaj la autoritas (Eklezio) kiu regnis en Okcidento ekde la tempoj de Merovidoj, nun estas finita! Ĝuste tiu aksioma dubigas historiistojn rilate la gregoran aŭtorecon de la Dictatus Papae.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

angle Medieval Sourcebook: Dictatus papae Arkivigite je 2014-08-14 per la retarkivo Wayback Machine da Ernest F. Henderson, Select Historical Documents of the Middle Ages, (London: George Bell and Sons, 1910), pp. 366-367; ristampato in Brian Tierney, ed., The Middle Ages, Vol. I: Sources of Medieval History, 4th ed., (New York: Alfred A. Knopf, 1983) pp. 142-143.

angle (University of St Andrews) The papacy, religious change and church reform, 1049-1125[rompita ligilo]

germane Das Register Gregors. VII, ed. E. Caspar (nella serie M.G.H. Epistolae Selectae ii, Berlin 1920-3), pp. 202-8: sezione tradotta da G.A. Loud

itale Documenti della Chiesa cattolica