Malfermi la ĉefan menuon
Dictionarium museologicum librokovrilo.jpg

Dictionarium Museologicum (latine, en Esperanto "muzeologia vortaro", alilingve ekzemple Dictionary of museology, Dictionnaire de muséogie, Diccionario museológico kaj Музейный словарь [Muzejnyj slovar]) estis la unua projekto de internacia, plurlingva terminaro de muzeologio, pli ekzakte 20-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj, presata en formato 18 oble 25 centimetroj, kun fortika kovrilo, sur 829 paĝoj. Ĝi aperis en 1986 en Budapeŝto, eldonata de Hungaria Esperanto-Asocio kaj de terminologia laborgrupo de la Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM), en la angla, franca, hispana, rusa, germana, bulgara, ĉeĥa, dana, finna, hungara, itala, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, serba, slovaka, sveda kaj en Esperanto.[1][2] Ĉefredaktoroj estis la hungaraj muzeologoj István Éri kaj Béla Végh, kaj kunlaboris pluraj pliaj esperantlingvaj fakuloj, inter ili la etnologo kaj muzea direktoro Tibor Sekelj.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti