Didier Loison

franca esperantisto

Didier LOISON (naskiĝis la 27an de marto 1973 en Auxerre) estas franca esperantisto.

Didier Loison
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1973 (1973-03-27) (51-jaraĝa)
en Auxerre
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto • prezidanto
vdr

Li ekkonis Esperanton en 1988 pere de radiostacio France Inter kaj eklernis ĝin en 1990.

Li fondis Esperanto-klubon en la Universitato de Burgonjo kaj instruis al komencantaj studentoj. Kiel regiona reprezentanto de JEFO, li organizis la unuan Gastronomian Semajnfinon en Dijon (“Amora”-mustarda) kaj plian proksime de Montbéliard (fromaĝa) en 1999.

Komitatano kaj poste kasisto de JEFO, li estis kasisto de la IJK en Strasburgo en 2001.

Komitatano de la francilia Esperanto-Federacio ekde 2010, reprezentanto en la Komitato de Esperanto-France ekde 2011, li estas ties vic-prezidanto pri eksteraj rilatoj, informado kaj komunikado (ERIK) ekde majo 2013 kaj prezidanto ekde majo 2019.

Li estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.