Die Feen (eo: La feinoj) estas la unua finfarita opero de Richard Wagner. Ĉi tiun operon Wagner kreis laŭ la stilo de la germana romantisma operoj, treege influite de siaj modeluloj Carl Maria von Weber (gvidmotivo) kaj Heinrich Marschner (drame kondukata parolkanto).

Die Feen
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

La unua prezentado de Die Feen okazis nur kvin jarojn post la morto de Wagner la 29-an de junio 1888 en la reĝa kortega kaj nacia teatro je Munkeno; ekzercite de juna Richard Strauss, direktite de Franz Fischer. La prezentado estis sukcesa. Post tio la opero estis prezentata ankaŭ je aliaj lokoj, povis tamen ne daŭre venki. Nuntempe ĉi tiu opero estas preskaŭ forgesita kaj estas nur malofte prezentata.

Historio redakti

Por Wagner mem Die Feen jam estis lia kvara muzikteatra verko. De sia unua verko, la „granda tragedio“ Leubald Wagner finfaris nur la tekston, la muzikigon li eble neniam komencis. De sia dua opero (paŝtistopero) eĉ ne la titolo estas konata. La hororoperon Die Hochzeit Wagner derompis je la jarŝanĝiĝo de 1832/33, post kiam la familio, precipe lia fratino Rosalie, opiniis la agadon abomena. En 1833 oni prezentis la unuan muzikdraman verkon de Wagner. Temas je tio pri ario, kiun Wagner komponis por la opero Der Vampyr (eo: La vampiro) de Marschner . Komence de la jaro 1833 Wagner sin turnis al la verkado de Die Feen. La literatura modelo por ĉi tiu opero estis La donna serpente (La serpenta virino) kaj Il corvo (La korvo) de Carlo Gozzi. Kelkaj personoj el Die Hochzeit ankaŭ troviĝas en Die Feen, ekzemple Ada kaj Arindal, kiuj ankaŭ ĉi tie estas paro, ĉifoje tamen feliĉe geedziĝintaj ekde jaroj. Wagner finis la partituron en januaro de 1834. La provo prezenti la operon en Lepsiko fiaskis malgraŭ bonaj rilatoj de Wagner kun la eldoneja kaj kultura mondeto (Luise, fratino de Wagner, estis edzino de eldonisto Friedrich Arnold Brockhaus ekde 1828, lia fratino Rosalie estis konata aktorino ĉe la teatro je Lepsiko). Post kiam la intendantoj prokrstis akcepton de la prezentado de Die Feen en sia teatrejo, Wagner eble deturnis sin finfine en aŭtuno de 1835 de sia verko. Die Feen ludis ekde ĉi tiu momento neniun rolon el lia vivo. Kristnaskon de 1865 Wagner donacis la originalan partituron de sia opero Die Feen al sia patrono reĝo Ludoviko la 2-a de Bavarujo. En 1939 oni donacis ĉi tiun originalan partituron kune kun la originalaj partituroj de la operoj Das Liebesverbot, Rienzi, Das Rheingold kaj Die Walküre al Adolf Hitler okaze de lia 50-a datreveno. Ekde 1945 ĉi tiuj manskribaĵoj estas malaperintaj.

Antaŭhistorio redakti

Arindal kaj lia ĉasisto Gernot estas ĉasantaj. Jen ili vidas aparte belan ĉervinon. Ĝis la krespusko ili tamen ne povas mortigi la ĉervinon kaj alvenas je neklarigebla maniero en la regnon de la feinoj. Kiel unua ili ekvidas anstataŭ cervo la feinon Ada. Arindal kaj Ada tuj enamiĝis unu kun la alia senmorteble. Kontraŭ la volo de la feoreĝo Ada volas geedziĝi kun sia amanto. La feoreĝo konsentas je la kondiĉo, ke Arindal ne rajtas demandi Adan dum la unuaj ok jaroj, kiu ŝi estas. Arindal akceptas ĉi tiun kondiĉon. La jaroj pasas – la du havas du gefilojn — kiam finfine Arindal demandas mallonge antaŭ la limdato demandas Adan, kiu ŝi estas. Post tio Arindal kaj Gernot estas elpelitaj el la feoregno kaj portitaj en sovaĝan, dezertan pejzaĝon. Ada, kiu ne pretas rezigni sian edzon, volas rezigni sian senmorteblecon kaj ekserĉas Arindalon.

1-a akto redakti

Unua sceno: Feoĝardeno redakti

Zemina kaj Farzana estas serĉantaj Adan, por deteni ŝin de tio, ke ŝi fordonos sian senmortecon. Ili postulas de ĉiuj feinoj kaj spiritoj, ke ili helpu ilin je la serĉado de Ada (Reicht Hilfe uns zu unsrem Werk – Donu al ni helpon je nia laboro).

Dua sceno: Sovaĝa rokdezerto redakti

Reĝo de Tramont Murold estas minacata. Pro tio Morald kaj Gunther ekiris post la morto de la patro de Arindal, por serĉi Arindalon. Ili renkontiĝas kun Gernot, kiu rakontas al ili, kio estas okazinta dum la pasintaj ok jaroj. Per helpo de sorĉisto Groma ili volas instigi Arindalon al reiro al Tramond. Arindal ankoraŭ estas serĉanta Adan, (Wo find ich dich, wo wird mir Trost – Kie mi trovos vin, kie mi estos konsolata) kaj renkontiĝas en sian malespero denove kun Gernot. Tiu ĉi provas savi lin el lia malespero, fifamigante Adan kaj komparante ŝin kun la sorĉistino Dilnovaz, kies beleco baziĝas nur sur sorĉo. Jen alpaŝas al ili Gunther, transvestite kiel sankta pastro (O König du bist übel dran, von einem bösen Weib umstrickt – Ho reĝo, vi estas en aĉaj cirkonstancoj, katenigita de malica virino). La maskiĝo tamen malkaŝiĝas. Mallonge post tio Morold aperas en la figuro de la morta patro de Arindal. Li sciigas al li, ke ĉi tiu estas mortinta pro aflikto pri sia filo. Tuj poste reĝo Murold estas invadinta la landon kaj ĉion detruinta. Nur ankoraŭ unu urbo estas brave defendata de la fratino. Kiam Arindal volas hasti hejmen, ankaŭ ĉi tiu maskiĝo malkaŝiĝas. Sed Morald asertas al li, ke ĉio dirinta estas vera kaj ke li rapide revenu hejmen. Arindal konsentas kaj volas malgaje sekvi la kunulojn (Oh Grausame leb ewig wohl, zum Kampfe zieh ich für mein Vaterland – Ho kruela, por ĉiam mi adiaŭas, ekbatalante por mia patrujo). Kiam laceco falas sur lin, li eksidas sur ŝtono.

Tria sceno: feoĝardeno kun brila palaco redakti

Kiam Arindal vekiĝas, jen subite Ada antaŭ li. Grandas lia ĝojo, sed ŝi sciigas lin, ke ili nur ankoraŭ por mallonga tempo povas esti kune. Kiam Gernot kaj la kunuloj revenas, tiuj ĉi komence ne scias, kie ili estas. Tiam ili vidas la belegan Ada, kaj Gernot rakontas al ili, ke ŝi estas la edzino de Arindal. Nun iliaj duboj kreskas, ĉu Arindal ja akompanus ilin hejmen. Ada certigas al Arindal, revidi lin la venontan tagon, tamen li devas ĵuri al ŝi, ne malbeni ŝin, egale kio ajn okazus. Post la ĵuro ŝi ellasas lin kaj liajn kunulojn el la feoregno (So lass ich dich aus meinen Armen – Jen mi ellasas vin el mia brakumo).

2-a akto redakti

Sceno: Antaŭhalo de palaco en la ĉefurbo de Arindal redakti

Antaŭ la minaca pereo Lora kaj la burĝoj de Tramont kunvenas senkuraĝigite antaŭ la palacon. Jen aperas mesaĝisto kaj kaj anoncas la baldaŭan revenon de Arindal kaj liaj kunuloj. Kiam tiuj ĉi revenas hejmen, ili vidas la senesperan staton de la lando (Von Feinden alles voll, kaum noch ein Fußbreit gehöret uns – Ĉio plena je malamikoj, preskaŭ neniu colo apartenas al ni). Malgraŭ tio Gernot kaj ĉambristino Drolla festas post ok jaroj ĝojan revidon (Du bist’s! Oh welche Freude! - Estas vi! Ho kia ĝojo!). Kiam la militistoj iras al batalo, Arindal restas malantaŭe. Jen aperas Ada en la halo. Post signo de ŝi aperas iliaj gefiloj kaj eniĝas en la brakumon de Arindal. Ada forŝiras ilin de la patro kaj ĵetas ilin en fajrofaŭkon, kiun ŝi alsorĉas kaj kiu tuj poste malaperas. Samtempe la militistoj revenas repelite, anoncas ĉion perdita kaj ke Morald malaperis. Kiam aperas Harald kaj rakontas, ke virulino nome Ada alianciĝis kun lia malamiko kaj dispelis lian armeon en ĉiujn direktojn, li malbenas Adan, rompante tiel sian ĵuron. Post tio sin malkaŝas Ada. Ĉio estis nur trompo. Ŝi malkaŝis Harald kiel perfidinto kaj neniigis liajn kunulojn. Tiumomente Morald venkas pro ŝia subteno, la gefiloj reaperas kaj denove eniĝas la brakumon de paĉjo. Ada tamen estas je fulmo kaj tondro enfermita de ŝtono, Arindal freneziĝas.

3-a akto redakti

Unua sceno: Festa halo redakti

La laŭleĝa reĝo Arindal estas freneziĝinta kaj ne plu povas regi sian landon. Morald kaj Lora — tre maltrankvilaj pri la farto de Arindal — transprenas la regadon kiel gereĝoj. En sia frenezo Arindal serĉas sian edzinon Ada. Sorĉisto Groma, kies voĉon li multfoje aŭdas, instigas lin, daŭrigi sian serĉadon (Auf Arindal, was zauderst du – Ek Arindal, kial vi hezitas). Jen li renkontas la feinojn Zemina kaj Farzana. Ili montras al Arindal vojon, kiel li povas reveki Adan al vivo, volas tamen sekrete lian pereo (Wir leiten gern ihn hin zu ihr, denn uns erfreut sein Untergang – Ni volonte gvidas lin al ŝi, ĉar ni ĝojas pri lia pereo). Sorĉisto Groma konsilas al Arindal sekvi la feinojn, sed ja ne foresi ŝildon, glavon kaj liron.

Dua sceno: Terura faŭko de la subtera regno redakti

La feinoj kondukas lin en la subteran mondon, kie Arindal devas persisti du ekzamenojn kontraŭ la terspiritoj. Kun helpo de Groma li venkas per ŝildo kaj glavo en la preskaŭ senŝanca batalo kaj staras finfine antaŭ la ŝtoniĝinta Ada. Jam malesperinte li volas akcepti la sorton, ke li ne povas desorĉi la ŝtonon, kiam li denove aŭdas la voĉon de Groma: Ergreif die Leier – Ekprenu la liron. Arindal ekprenas la liron, prezentas al sia adoratino serenadon (Oh ihr, des Busens Hochgefühle – Ho, vi altaj sentoj de la sino), kaj Ada revekiĝas al vivo (Jetzt kann mich keine Macht dir rauben – Nun neniu potenco povas rabi min de vi). Farzana kaj Zemina, la intrigintoj, terurite malaperas.

Tria sceno: Grandioza feopalaco, ĉirkaŭata de nuboj redakti

De feoreĝo Arindal ricevas pro sia kuraĝo kaj liaj heroaĵoj la senmortecon. Li restos por ĉiam kune kun Ada en la feoreĝo. Por la festo Morald, Lora, Drolla, Gernot kaj Gunther estas akceptitaj en la feoreĝo kaj rajtas kunfesti la surtroniĝon de Arindal. Arindal oficiale deklaras Moraldon kaj Loran novaj regantoj de Tramond (Euch beiden geb ich jetzt mein Erdenland – Al vi du mi nun donas mian teran landon). Ada kondukas Arindalon je ega kunsento de la feinoj al la trono (Ein hohes Los hat er errungen – Altan sorton li akiris).

Fontoj redakti

  • Orfeo GmbH, München; sonregistraĵo kaj libreto de Die Feen el 1984.
  • Egon Voss: Nachwort zu Richard Wagners Rienzi; Reclam 5645 el 1983.
  • Kultur Bibliothek; Band II; Opern- und Operettenführer.
  • Begleitheft zur CD: Die Feen, ASIN: B0094BDOCM; Frankfurter Opernorchester, S. Weigle, aperinta oktobron de 2012.

Eksteraj ligiloj redakti