Die Feuerzangenbowle (1944 filmo)

Die Feuerzangenbowle[1] (en aliaj lingvoj foje tradukita kiel bubaĉo) estas germana komedia filmo el la jaro 1944 reĝisorita fare de Helmut Weiss.

Die Feuerzangenbowle
filmo
Originala titolo Die Feuerzangenbowle
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 28 jan. 1944
Ĝenro komedia filmo, kristnaska filmo
Kameraado Ewald Daub
Reĝisoro(j) Helmut Weiss
Produktisto(j) Heinz Rühmann
Scenaro Heinrich Spoerl
Filmita en Schwäbisch Hall • Bad Salzschlirf • Peutinger-Gymnasium Ellwangen • Babelsberg Studio
Muziko de Werner Bochmann
Rolantoj Heinz Rühmann • Erich Ponto • Karin Himboldt • Paul Henckels • Hans Leibelt • Hilde Sessak • Lutz Götz • Hans Richter • Clemens Hasse • Anneliese Würtz • Hedwig Wangel • Rudi Schippel • Georg-Michael Wagner • Max Gülstorff • Egon Vogel • Ewald Wenck • Margarete Schön • Albert Florath • Karl Etlinger • Georg H. Schnell • Georg Vogelsang • Walter Werner
IMDb
vdr

Sinopso redakti

Kvar berlinaj amikoj de matura aĝo kolektiĝas ĉirkaŭ Feuerzangenbowle kaj parolas nostalgie pri siaj lernejaj memoroj, precipe pri la lertaĵoj kun siaj instruistoj. La ĉefrolulo de la filmo estas ludita fare de Heinz Rühmann. Kiel plenkreska viro li komencas lernejon kie li frenezigas la instruistojn kun diversaj bubaĵoj. De kiam li mem ricevis privatan instruadon en regula lernejo li volis sperti, aŭdi konatojn rakonti anekdotojn pri siaj lernejaj tagoj.

Fono redakti

La bazo de ĉi tiu filmo estas la libro Die Feuerzangenbowle: eine Lausbüberei in der Kleinstadt de Heinrich Spoerl (1933)[2]. La unua produktado okazis en 1934, titolita So ein Flegel  .

Referencoj redakti

  1. Feuerzangenbowleflamita bovlo estas precipe konata en Germanio dum la jarfina festo Kristnasko kaj Silvestro. Temas pri tradicia germana alkohola trinkaĵo, variaĵo de punĉo, nomata laŭ la "prenilo" uzata por ĝia preparado, per kiu ĉirkaŭ 15 centimetroj alta konuso da sukerpano (de: Zuckerhut) trempita en rumo flamiĝas kaj enfluas en la varman vinon. Post aldono de diversaj spicoj kaj eventuale fruktosukojn, oni metas "fajrajn tenilojn" sur la bovlon kaj ekbruligas konusforman sukerpecon trempitan en rumo, kiu flamiĝas kaj gute enfluas en la varman vinon.
  2. (de) Heinrich Spoerl, Die Feuerzangenbowle : eine Lausbüberei in der Kleinstad, Dusseldorf, Verl. d. Mittag-Bücherei, 1933

Vidu ankaŭ redakti

Die Feuerzangenbowl (1970 filmo)

Ekstera ligilo redakti