Die Harzreise (laŭvorte Harcvojaĝo) estas vojaĝrakonto en germana lingvo de la studento Heinrich Heine skribite post pieda marŝo en aŭtuno 1824. Ĝin publikigis en 1826 la eldonejo Hoffmann & Campe en Hamburgo ĉe la unua de kvar volumoj de Reisebilder sen iaj cenzuraj intervenoj. Ĝi ekfamigis Heine estante ĝis hodiaŭ unu lia plej ŝatataj verkoj.

Die Harzreise
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich Heine
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1826
Ĝenro taglibro
vdr
bele ilustrita eldono de 1921

Antaŭoj redakti

La unua cenzure mallongigita versio[1] estis raporto en januaro/februaro 1826 kiun Heine faris por la de Friedrich Wilhelm Gubitz eldonita gazeto "Der Gesellschafter". Por la libra versio Heine ja faris prilaborojn kaj ŝanĝojn kaj novajn komencan kaj finan partojn. Oficiale Heine ĉiam parolis pri "fragmento".

Enhavo redakti

Heinrich Heine rakontas studentan vojaĝon disde Göttingen tra Harco kaj Brocken ĝis Ilsenburg. Survoje li renkontas konatulojn kaj nekonatulojn kiujn li priskribis pli malpli longe kaj komparis kun iam vivintaj elstaraj personoj. Ekzemplo estu rekontiĝo en Göttingen kun la kuracisto kaj korporacistudento (kiel Heine mem) Karl Friedrich Heinrich Marx: oni interŝanĝas medicinajn temojn kaj prezentas la marx-a eseo Göttingen in medizinischer, physischer und historischer Hinsicht.[2][3]

Nekutime en komparo kun aliaj heine-aĵoj estas la granda kvanto da naturaj kaj pejzaĝaj prezentadoj. Tiel la teksto iĝis tre romantikisma se konsideri ke enmiksigatis eroj el fabeloj kaj legendoj kaj kliŝe parolatas pri la simpla kaj feliĉa vivo de averaĝaj personoj.[4]

Enverke ĉiuj tranoktaj kaj ripozumaj punktoj listigatas, nome:

Tiu ĉi migradopado sur kiu Heine marŝis dum ĉ. kvar semajnoj,[5] nun ankaŭ por turistoj facile reireblas prezentate en multaj gvidlibroj.[6] Duelo inter studentoj kiu tiutempe estis jam malpermesita afero.

Tradukoj en fremdajn lingvojn (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Bernd Kortländer: Sämtliche Werke. Band II: Dichterische Prosa. Dramatisches. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1992, p. 940.
  2. "Die Harzreise". Ĉe: Reisebilder Band 1. Hamburg 1826, p. 117.
  3. Katarzyna Jastal: Körperkonstruktionen in der Frühen Prosa Heinrich Heines. Krakovo 2009, p. 76 kaj p. 90 ss.
  4. Bernd Kortländer: Heinrich Heine. Reclam, Stuttgart 2003, p. 153.
  5. http://www.literarischegesellschaft.de/Heinrich_Heine_HarzreiseII.html Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
  6. ĉe Erlebnisgruenesband.de