Die Nacht ist vorgedrungen

Die Nacht ist vorgedrungen [La nokto antaŭeniĝis] estas germanlingva poemo verkita de Jochen Klepper (1903–1942), kiun muzikigis Johannes Petzold kiel eklezia kanto por advento. Ĝi estas tiel populara, ke ĝi ne nur eniĝis en la evangelan, sed ankaŭ en la katolikan kantaron en Germanujo.

Teksta kapo en la unua eldono de 1938

Enhavo redakti

La poemo, ekestinta la 18-an de decembro 1937[1] aperis en 1938 en la volumo Kyrie. Geistliche Lieder. titole Weihnachtslied (kristnaska kanto)[2]. Klepper antaŭmetis programe al ĝi jenan biblian verson:

Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo, ĉar nun nuia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. --Romanoj 13, 11–12

La teksto abundas je bibliaj aludoj, la „matena stelo“ (Apokalipso 22, 16), „Vespere povas esti ploro“ (Psalmo 30, 5, „ĉiuj anĝeloj servas“ (Hebr. 1, 6), „Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon“ (Agoj 3, 20), „Li deziras loĝi en mallumo“ (1-a Reĝoj 8, 12), „Kiu fidas la Filon, ne venas en juĝon“ Joh. 5, 24), kiel ankaŭ je multaj citaĵoj el la evangela kantarotradicio.

La kanto karakterizas sian tempon kiel troviĝantan en nokta mallumo, al kiu ja sekvas la komenca tago, kiu ankaŭ estas distingita per la trioble menciita matena stelo kaj al kies glorkanto alvokas la unua strofo. Tamen la sono restas modera: „Angst und Pein“ [Timo kaj sufer'] ja estas „prilumataj“, ne forigataj, kaj pri suno aŭ eĉ „ĝojiga suno“ nenio tekstas.

Strofoj n-ro 2 kaj 3 anoncas la kristnaskan fariĝon, la apero de la homiĝinta Dio kiel „infano kaj servisto“ kaj montras sur la „stalon“ de la kristnaska tradicio.

Strofo n-ro 4 kaptas la motivon de la migranta Stelo de Bet-Leĥem, kiu montras la vojon el la mallumo Mateo 2, 9. Malgraŭe la fina strofo 5 priskribas ĉi tiun mallumon kiel loĝloko, kiun Dio elektis, por proksimi al tiuj en la mallumo kaj enporti en ĝin „lumon kaj savon“.

Klepper notis mallonge antaŭ la ekesto de sia poemo rilate diskriminaciajn obstrukcojn de siaj publikaĵoj deflanke de la Regna Verkado-Ĉambro pro la juda deveno de lia edzino:

Tio okazas pro Hanni. Mi ne kredas je agadoj. Dio volas loĝi en la mallumo, kaj la mallumo estas nur trapuŝebla per la preĝo.[3]

Kantaroj redakti

La kanto troviĝas en la germanlingvaj Evangela Kantaro (EG 16), en la katolika kantaro Gotteslob (GL 111), en la Menoanisma Kantaro (MG 249), en la Kantaro de la Evangelaj-Reformitaj Eklezioj de Germanlingva Svisujo (RG 372) kaj en la liberkristana kantaro Festi kaj Laŭdi (FL 190).

Referencoj redakti

  1. Jochen Klepper: Unter dem Schatten deiner Flügel. Aus den Tagebüchern der Jahre 1932–1942; eldonita de Hildegard Klepper; Stutgarto: Deutsche Verlags-Anstalt, 1956; taglibra noto por la 18-a de decembro 1937, p. 531
  2. Jochen Klepper: Kyrie. Geistliche Lieder.Berlino, 1938, p. 26.
  3. Jochen Klepper: Unter dem Schatten deiner Flügel. Aus den Tagebüchern der Jahre 1932–1942; eldonita de Hildegard Klepper; Stutgarto: Deutsche Verlags-Anstalt, 1956; taglibra noto pri la 7-a de decembro 1937, p. 524.

Literaturo redakti

  • Jochen Klepper: Kyrie. Geistliche Lieder; Berlin-Steglitz: Eckart-Verlag, 1938
  • Frieder Schulz: 16 Die Nacht ist vorgedrungen; in: Hans-Christian Drömann, Gerhard Hahn, Jürgen Henkys: Liederkunde zum Evangelischen Gesangbuch, Kajero 2; Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht, 2001; ISBN 3-525-50321-0; S. 11–16

Eksteraj ligiloj redakti