Die Rote Fahne (esperante La Ruĝa Flago) estis germanlingva gazeto, kreita la 9-an de novembro 1918 de Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg en Berlino, unue kiel organo de la maldekstra revolucia Spartakisma Ligo. Post la fondo de la Komunista Partio de Germanio (KPD) en la 1-a de Januaro 1919, ĝi iĝis la centra publikaĵo de la partio ĝis 1933. Ĝi estis eksterleĝigita post la fino de la Vajmara Respubliko kaj la incendio de la Incendio de Reichstag en 1933, kaj tiam ĝi estis eksterleĝe distribuita dum la nazia diktaturo fare de grupoj proksimaj al la Komunista Partio ĝis 1942. En la 1920-aj jaroj faris karikaturojn por tiu ĉi gazeto i.a. Jesekiel David Kirszenbaum.

Ekde la 1970-aj jaroj, nombraj projektoj el diferencaj maldekstraj socialistaj grupoj aŭ de malgrandaj partioj klopodis ekpublikigi Die Rote Fahne denove. Ĝis nune, almenaŭ du interretaj publikaĵoj uzis tiun nomon, ĉiu postulante, ke temas pri la sukcedanto de la historia gazeto.

Galerio redakti