Die Walküre

germanlingva opero far Rikardo Vagnero pri ĝermanaj mitoj; la dua el la kvar operoj de la serio “La ringo de la Nibelungoj”

Die Walküre (prononco [diː ˈvalkyːrə], "La Valkirio") estas la titolo de la dua opero el la ciklo La Ringo de la Nibelungo ("Der Ring des Nibelungen") de Richard Wagner, kiun li nomis "sceneja festivalo por tri tagoj kaj unu antaŭa vespero" ("Bühnenfestspiel für drei Tage kaj einen Vorabend"). Tiu-ĉi opero reprezentas la "unuan tagon". La "antaŭan vesperon" konsistigas la senpaŭza opero „Das Rheingold“ ("La Rejna Oro"), la dua kaj tria tagoj estas la operoj „Siegfried“ kaj „Götterdämmerung“ ("Dia Krepusko"). La premiero de la opero "Die Walküre" okazis la 26-an de julio 1870 en la nacia teatrejo de Munkeno. Komune la kvar operoj unuafoje prezentiĝis dum aŭgusto 1876 kadre de la Richard-Wagner-festivalo en la festivalejo de Bayreuth. Kiel ĉiuj kvar operoj el la ciklo, ankaŭ tiu ĉi verko ligas la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso.

Die Walküre
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro muzikdramoopero
vdr
Die Walküre ("La Valkirio")
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 26-an de julio 1870
premiera loko: Munkeno, nacia teatrejo
opera daŭro: ĉ. 4 horojn
loko de la scenaro: loĝejo de Hunding kaj montara pejzaĝo, mita prahistorio
roloj:

La valkirioj:

  • Brünnhilde (soprano)
  • Helmwige (soprano)
  • Gerhilde (soprano)
  • Ortlinde (soprano)
  • Waltraute (mezosoprano)
  • Siegrune (mezosoprano)
  • Roßweisse (mezosoprano)
  • Grimgerde (aldo)
  • Schwertleite (aldo)
Brünnhilde, la valkirio (ilustraĵo fare de Arthur Rackham, 1910)

La opera titolo referencas al la valkirioj, mitologiaj virinaj personaĵoj el la ĝermana mitologio, kiuj sur batalkampo decidis, kiuj militantoj estu dediĉitaj al morto kaj al translokiĝo al la ĝermana postmorta paradiza mondo Valhalo.

Eksteraj ligiloj redakti