Diego COLÓN y Perestrelo (Porto Santo aŭ Lisbono, 1479 aŭ 1480 - La Puebla de Montalbán, 1526) estis la 2-a admiralo "de la Mar Océana", 2-a vicreĝo "de las Indias" kaj 2-a guberniestro "de las Indias". Filo kaj sukcedanto de Kristoforo Kolumbo en la admiralitato, vicreĝado kaj regado "de las Indias" (de Hindioj, nome Ameriko), kun sidejo en Santo Domingo, nuna ĉefurbo de la aktuala Dominga Respubliko.

Diego Colón
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1479 (1479-04-01)
en Porto Santo
Morto 23-an de februaro 1526 (1526-02-23) (46-jaraĝa)
en Montalbán
Tombo nekonata
Lingvoj hispana
Loĝloko Alcázar de Colón
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Kristoforo Kolumbo
Patrino Filipa Moniz
Frat(in)o Hernando Colón
Edz(in)o María de Toledo
Infanoj Luis Colón, 1st Duke of Veragua • Don Christobál Colón de Toledo, Caballero de Alcántara • Doña Isabel de Colón de Toledo
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Li estis filo de Kristoforo Kolumbo kaj de lia edzino Filipa Moniz. Kiam Kolumbo eliris al Kastilio, lasis sian filon Diego en Portugalio kun lia patrino, Filipa; post ĝia morto, Diego veturis al Kastilio kun sia patro, kaj ekloĝis en San Juan del Puerto, kie la infano estis akceptita ĉe sia onklino Briolanja Moniz kaj ŝia edzo, Miguel Muliart.

Lia patro dediĉis sin al serĉado de patroneco por sia projekto kaj establis rilaton kun Beatriz Enríquez de Arana, kiu naskis la duonfraton de Diego, nome Hernando Colón, en 1488. Dum kelkaj jaroj, Diego Colón servis kiel paĝio al la Katolikaj Gereĝoj.

Post la morto de sia patro Kristoforo, en majo 1506, Diego Colón iĝis heredanto de liaj privilegioj en Ameriko. Tamen, la reĝo Fernando la Katoliko nur nomis lin guberniestro de Hispaniolo en 1508. Samjare li edziĝis al María Álvarez de Toledo, kaj tiel la familio Colón interplektiĝis kun unu el la plej altrangaj nobelaj hispanaj familioj. El 1509 li enposteniĝis kaj poste eniris en longdaŭraj juraj procesoj por defendo de la familiaj interesoj. El Hispaniolo li helpis la migradon de hispanoj al la aliaj insuloj de Karibio: li proponis kreadon de nova socio dividita en sociaj klasoj, dum aliaj hispanoj, de monarkia flanko, defendis pli egalecajn novan socion. Tio rezultis en gravaj internaj konfliktoj, post kio li estis elpostenigita, reenpostenigita kaj definitive elpostenigita fare de la imperiestro Karlo la 5-a. Li plurestis ĉe la kortego dediĉe al siaj procesoj.

Bibliografio redakti

  • Arranz, Luis: Don Diego Colón, T. I. Madrid,CSIC, 1982.
  • Mira Caballos, Esteban: El indio antillano: repartimiento, encomienda y esclavitud. Sevilla, Muñoz Moya Editor, 1997.
  • Varela, Consuelo: Colón y los florentinos. Madrid: Alianza América, 1988.