Diego Marani

itala verkisto kaj tradukisto
(Alidirektita el Diego Marani (verkisto))

Diego Marani (naskiĝis en 1959 en Tresigallo proksime de Ferrara, Italio) estas itala interpretisto, ĵurnalisto, verkisto kaj kolumnisto por diversaj gazetoj. Li ricevis ĉefe famon pro la premiita libro[1] Nova Finna Gramatiko kaj la ŝerca kaj provoka[2] lingva eksperimento kiun li lanĉis en 1996 : Europanto[3][4][5], hibrida eŭropa lingvo sen gramatikaj reguloj kaj kun senlima vorttrezoro de vortoj miksitaj el diversaj oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio, sen konsideri ĝin kiel serioza klopodo krei komunan lingvafrankaon (lingua franca) por uzo en la Eŭropa Unio[6] sed kiun li konsideris kiel 'lingva ĵazo' de kiu li kredas ke ĝi eventuale povus "okazigi implodon de internacia angla"(sic)[7]

Diego Marani
Persona informo
Naskiĝo 1959
en Tresigallo apud Ferrara, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post la mezgrada edukado en Ferrara li daŭrigis studojn por interpretisto en Triesto[8] (Scuola per Interpreti di Trieste). Krom la franca li ekstudis la germanan kiun tiutempe jam sufiĉis suspekti lin estri dekstrulo (en tempo kiam la angla ne estis tiom populara)[2]. Poste en 1985 li eklaboris en Bruselo kiel tradukisto ĉe la Konsilio de Ministroj de la Eŭropa Unio.

Diego Marani estas politika konsilisto de la Eŭropa Ekstera Ago Servo respondeca de kultura diplomatio[9]. Li antaŭe deĵoris ĉe la Konsilio de Ministroj kaj ĉe la Eŭropa Komisiono, kie lia postenpriskribo tekstis jene: "Politiko de multlingveco - evoluigi kaj apliki strategian direkton, aktivaĵojn kaj agadojn en la kampo de lingvoj kaj interkultura dialogo kaj socia inkluzivigo, kiel parto de la nova tutaĵa aliro al lingvoj, multlingveco, interkulturaj kapabloj kaj lingva diverseco"[10].

Li estis ankaŭ konsilisto de la itala ministro de kulturo.

Multlingveco kaj eŭropa identeco redakti

Post la libroj 'Nova Finna Gramatiko'[11] kaj 'La Lasta de la Vostyachs'[12], lia libro 'La Interpretisto'[13] estas la tria en trilogio de romanoj sur la temo de lingvo kaj identeco en kiu li esploras kio estas la identeco de la 'eŭropano'[14] [15]

Europanto celintus esti provoko kontraŭ la lingva fundamentalismo de tiuj kiuj predikas la purecon de la lingvoj, invitante ankaŭ lerni lingvojn por rigardi preter tiujn lingvojn kaj malkovri la lingvokomunumojn kiuj parolas tiujn lingvojn[2]

En intervjuo[16] li esprimas sin kritike rilate al la naciŝtato de kiu li diras ke ĝi kunigias elementojn ne kunigeblajn :

"Lo stato nazione è però una perversione perché fa coincidere cose che non possono stare insieme. territorio disegnato artificialmente dall’uomo e una lingua che invece è un fenomeno naturale"[17][16]

Antaŭ la kreado de la nacia ŝtato, lingvo kaj identeco ne estis strikte ligitaj. Hodiaŭ estas en Eŭropo homoj kiuj parolas malsamajn lingvojn kaj kiuj ne estas ligitaj al unu kulturo aŭ nacio. Marani esploris la demandon ĉu identeco (grupa sento) povas esti plurobla kaj opinias ke Eŭropo ne devas preni la lingvojn por sia identeco, sed zorgu ke ĝi estu bazita sur aliaj valoroj[18].

Kritiko redakti

Se Eŭropo ne devas preni la lingvojn por sia identeco oni sin demandu ĉu ankaŭ la ne-altruda, kvazaŭa spontanea evoluo al ĉiam pli ofta uzo kaj instruado de unusola lingvo (nuntempe la angla) pli kaj pli forpelante aliajn lingvojn el la lernejaj sistemoj ne kondukos al "malŝato de la komuna EU pro tio ke ĝi ŝajnas devigi ilin identiĝi kiel eŭropanoj per la angla lingvo kiu povus pretigi la terenon por ĝia disfalo kiam politika, religia aŭ ekonomia krizo fortos" [19][20]. La ebla disfalo de la EU jam ŝerce estis pritraktita en la vojaĝanta ekspozicio 'Domo de Eŭropa Historio kaj Ekzilo' de dramaturgo Thomas Bellinck.

"La komunikado-problemo nur povas esti solvata en demokratia maniero se ĈIUJ parolas sian denaskan lingvon aŭ se NENIU parolas sian denaskan lingvon. La unua solvo estas nur ebla se ĉiuj pasive regas la denaskan lingvon de ajna alia parolanto. Se tiu ĉi ne estas la kazo, oni povas ankaŭ uzi komunan lingvon, kiu estas nenies gepatra lingvo. Ambaŭ opcioj nur eblas en limigita nombro da kazoj, plejparte en elitaj rondoj. En ĉiuj aliaj kazoj ekzistas nur unu demokratia, ne-diskriminacia solvo: uzante relative simplan (por "ĉiuj" lernebla) kaj neŭtralan (akceptebla al ĉiuj) pontolingvon kiel Esperanto"[21].

Kosmopolita verkaro redakti

Marani estas ankaŭ verkisto de 'kosmopolitaj' kaj 'prilingvaj' romanoj en la itala lingvo, tradukitaj jam en 14 lingvoj. Diego Marani kunlaboras kun la kultura suplemento de la itala financa taggazeto Sole 24 Ore, kun la reta revuo Piazza Enciclopedia Magazine kaj kun la retejo eunews.it

  1. Caprice des Dieux (romano, 1994)
  2. Zanzare (romano, 1995)
  3. Las adventures des inspector Cabillot (rakontoj en la lingvo Europanto, 1999)
  4. Nuova grammatica finlandese[22][23] (romano, 2000) (Premio Grinzane Cavour 2001),
  5. L'ultimo dei Vostiachi (romano, 2001). (Premio Campiello 2002).
  6. A Trieste con Svevo (romano, 2003)
  7. L'interprete (romano, 2004)
  8. Il compagno di scuola (romano 2005)
  9. Come ho imparato le lingue (2005)
  10. Enciclopedia tresigallese (romano, 2006)
  11. La bicicletta incantata (romano, 2007)
  12. L'amico delle donne (romano, 2008)
  13. Il cane di Dio (romano, 2012)
  14. Il cacciatore di talenti (romano, 2013)
  15. Lavorare manca (romano, 2014)
  16. Vita di Nullo, La Nave di Teseo, (romano, 2017) ISBN 9788893441353

Bibliografio redakti

"Literatura Foiro" numero 287 (junio 2017) : eseo de Giorgio Silfer kiu analizas la romanon de Marani kie aperas ankaŭ nia lingvo : "La interpretisto" (2004), el kies ĉapitro tria la eseinto tradukis la fragmenton kun la protagonisto kaj kolonelo Kwiatkowski.

"Europanto", revuo Esperanto, Jaro ?, numero ?, paĝo ?

(itala) Ubaldo Stecconi, "La solitudine di Diego Marani" (La soleco de Diego Marani, interjuo), Inter@lia, bulteno de la italaj tradukistoj, traduka servo de la Eŭropa Komisionon, numero 18, septembro 2001.

(angla) Nicoletta Pireddu, "Scribes of a Transnational Europe: Travel, Translation, Borders." "The Translator" 12 (2), 2006: 345-69.

(angla) Nicoletta Pireddu, "Linguistic Transvestism and Transnational Identities in Diego Marani's "Nuova grammatica finlandese", Eld. Rossella Riccobono kaj Federica Pedriali. Ravenna: Longo, 2007: 31-41.

Eksteraj ligiloj redakti

(esperanto) Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido, Libera Folio, 11-a novembro 2009.

(franca) Marani's European Commission Expolangues, prelego, 2009.

(europanto) Cabillot und el Mysterio des Exotisches Pralinas (novelo)

(esperanto) Zlatko Tiŝljar, Slovenio, Eŭropa identecco mallonge, 9-a oktobro 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Premio Grinzane Cavour , Premio Ostia Mare kaj Premio Giuseppe Desi.
  2. 2,0 2,1 2,2 (itala) Alberto Amorelli, Costruire una Patria: quattro chiacchiere con Diego Marani- “To speakare europanto, tu basta mixare alles wat tu know in extranges linguas “ Listone Mag, 18-a decembro 2013
  3. (angla) "Europe Linguistic virus let loose on English"BBC News. 23-a novembro 1998, konsultita la 22-an junio 2017.
  4. (itala) Un po' per scherzo, un po' per passione, Rupublica.it, 18-a aprilo 1998.
  5. En ĉi tiu lingvo tute inventita li verkis regulan rubrikon en svisa kaj belga gazetoj.
  6. (germana) Tobias Gunst, Eine italienische Liebeserklärung an das Finnische endet im Kauderwelsch Literaturkritik.de
  7. (angla) Bruno Giussani, Europanto, a Linguistic Jazz Aimed at Destroying English, Euro Bytes, 24-a marto 1998, konsultita la 23-an junio 2017.
  8. Kompare al lingvo de nesuno kaj kiu ne volas esti de nesuno (Europanto) li diris pri Triesto ke ankaŭ ĝi estas "ne-lokon, kiu estas de neniu, kiu ne volas esti de neniu" '"non–luogo, una città che non è di nessuno, che non vuole essere di nessuno"), Fonto : Ubaldo Stecconi, "La solitudine di Diego Marani" (La soleco de Diego Marani, intervjuo), Inter@lia, bulteno de la italaj tradukistoj, traduka servo de la Eŭropa Komisionon, numero 18, septembro 2001.
  9. (angla) Cultural Diversity under Attack: Protecting Heritage for Peace Brussels, 09-10 June 2016
  10. Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido, Libera Folio, 11-a novembro 2009.
  11. Esploras la kompleksan temon de lingvo kaj identeco en kiu li starigis jenajn demandojn : Ĉu ni vere bezonas lingvojn por difini nin men ? Ĉu ni havas identecon malgraŭ lingvo? Ĉu ni povas krei plurlingvan kaj eŭropan identecon kiam malfortiĝas naciŝtatoj kiuj emas disigi kulturojn pere de lingvoj? (fonto : Sam Rutter, Diego Marani on translation, Readings, 17-a decembro 2012).
  12. En tiu libro rilate al malnova siberia ŝamana tribo, li fokusas sur la rilato inter lingvo, kulturo, naciismo kaj identeco. Li ne kredas ke lingvoj povas morti : "lingvoj pluvivas, transformiĝante en aliaj lingvoj" (fonto : (nl) Steven Van Garsse, "Auteur Diego Marani : 'We spreken allemaal een bastaardtaal" (aŭtoro Diego Marani : 'Ni ĉiuj parolas bastardan lingvon), BRUZZ, 23-a januaro 2014.
  13. En la libroj 'La lasta de la Vostyachs' kaj 'La Interpretisto' li esploras la temon 'lingvaj malplimultoj kaj lingva prezervado' kaj la eternan miton de komuna lingvo en kiu li ne kredas. (fonto : Sam Rutter, Diego Marani on translation, Readings, 17-a decembro 2012).
  14. Laŭ li 'identigi' sin nur kun iu lingvo oni eksludas sin de io ajn aliajn elementojn de identecigo. Fonto : Aŭtoro Diego Marani ĉe la Istituto Italiano di Cultura Melbourne - 28-a majo 2013 - Parto 1 (filmeto)
  15. La konscio de eŭropa identeco ne estas komuna lingvo, sed pragmata plurlingveco kiu kreas komunecon inter eŭropanoj malgraŭ la malsamoj lingvoj kiujn ili ne ĉiuj scipovas lerni estas la lingvopolitika strategio por Eŭropo. (fonto : Aŭtoro Diego Marani ĉe la Istituto Italiano di Cultura Melbourne - 28-a majo 2013 - Parto 2, ekde minuto 5)
  16. 16,0 16,1 (itala) Ubaldo Stecconi, "La solitudine di Diego Marani" (La soleco de Diego Marani, intervjuo), Inter@lia, bulteno de la italaj tradukistoj, traduka servo de la Eŭropa Komisionon, numero 18, septembro 2001.
  17. Traduko en Esperanto : 'Naciŝtato estas nur perversfio ĉar ĝi volas kunigi elementojn ne kunigeblajn : teritorio artefarita kreita de homoj kaj lingvo kiu inverse estas natura fenomeno'.
  18. (nederlanda) Steven Van Garsse, Auteur Diego Marani: 'We spreken allemaal een bastaardtaal' BRUZZ, 23-a januaro 2014.
  19. Zlatko Tiŝljar de la Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor (Slovenio) pri Eŭropa identeco : "Sovetunio kaj Jugoslavio ne konsciis pri la identeca rolo de lingvo, kaj ili klopodis evoluigi sovetan respektive jugoslavan identecon uzante la lingvon de la plej granda popolo, kiu ja servis kiel komunika lingvo, sed ne povis esti akceptita kiel lingvo de komuna identeco, ĉar ĝi ne estis neŭtrala. Tial ili ne sukcesis evoluigi komunan novan identecon. En kriza tempo tio estis sortoporta kaj esence influis al la disfalo de tiuj plurpopoloaj ŝtatoj". Fonto : Eŭropa identeco mallonge, 9-a oktobro 2010.
  20. Zlatko Tišljar, Propono de eŭropa esperanto-unio kadre de publika konsultado pri la strategio de EU ĝis 2020, Eŭropa Bulteno, numero 1 ç90), januaro 2010.
  21. (nederlanda) Ivo Durwael, Overschakelen op Engels in gemengd gezelschap? Arkivigite je 2020-01-13 per la retarkivo Wayback Machine (Ĉu transiri al la angla en miksa ĉeestantaro? - reago al enketo), Onze Taal, junio 2017.
  22. Germana traduko „Neuen Finnischen Grammatik“ Graf Verlag, München, 2014. 256 p., ISBN-13: 9783862200412
  23. Angla traduko : New Finnish Grammar, Dedalus Europe 2011, 196 p., ISBN-13: 978-1903517949