Diessenhofen

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Diessenhofen (distrikto) kaj Diessenhofen (stacidomo).

Diessenhofen estas historia urbo kaj komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro ĝi estis ĉefurbo de la tiama distrikto Diessenhofen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3 160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3 350 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Diessenhofen
Blazono de Diessenhofen
Malnova urbocentro de Diessenhofen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Diessenhofen
Geografia situo CH1903: 698464 / 282235 (mapo)47.6833333333338.75Koordinatoj: 47° 41′ N, 8° 45′ O; CH1903: 698464 / 282235 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3350
Areo 10,0 km²
Alteco 397 m super marnivelo
Poŝtkodo 8253
Komunumkodo 4545
Mapo de Diessenhofen
vdr

Geografio redakti

Diessenhofen situas en nordokcidento de Kantono Turgovio ĉe la suda bordo de la rivero Rejno inter Stein ĉe Rejno kaj Ŝafhaŭzo. La urbeto konservis ĝian belan mezepokan strukturon kun restaĵoj de la urbomuro kaj domoj el la 16-a jarcento.

Al Diessenhofen apartenas krom la urbeto Diessenhofen mem ankaŭ la municipo Willisdorf.

Najbaraj komunumoj redakti

En nordo norde de la rivero Rejno Diessenhofen limas al Büsingen am Hochrhein (baden-virtemberga enklavo), al Dörflingen (Kantono Ŝafhaŭzo), al Gailingen am Hochrhein (Baden-Virtembergo, Germanio) kaj Ramsen (Kantono Ŝafhaŭzo), samflanke de la Rejno en okcidento al Wagenhausen, en sudokcidento al Unterstammheim (Kantono Zuriko), en sudo al Basadingen-Schlattingen kaj en oriento al Schlatt.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. Diessenhofen disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Ŝafhaŭzo al Romanshorn. La komunumo disponas pri ŝiphaltejo por la liniaj ŝipoj sur la Rejno de Shafhaŭzo al Konstanco.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Diessenhofen datiĝas el la jaro 757 kiel Deozincova.

En la jaro 1178 la Grafo Hartmann la 3-a de Kiburgo koncedis al la tiama vilaĝo Diessenhofen la urborajton.

Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj la liberigo de Turgovio Diessenhofen fariĝis la ĉefurbo de la samnoma distrikto.

En la jaro 2000 la ĝis tiam aŭtonoma politika komunumo Willisdorf estist integrita al la urbo Diessenhofen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti