Dietikon (distrikto)
La distrikto Dietikon estas urbeca distrikto en Nordokcidento de la Kantono Zuriko, kiu konsistas pli-malpli el la zurika Limatvalo. La distrikto havis 75675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Distrikto Dietikon | |
---|---|
district of the canton of Zürich | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Dietikon |
Geografia situo | CH1903: 673853 / 248516 (mapo)47.3833333333338.4166666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 8° 25′ O; CH1903: 673853 / 248516 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 75675 (2007-12-31) |
Areo | 60,06 km² |
Loĝantardenseco | 1259,99 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0111 |
Historio
redaktiLa distrikto estis kreita la 1-a de julio 1989 per disiĝo de la distrikto Zuriko. La disiĝon subtenis ĉiuj partioj, sed en la baloto la loĝantoj de la koncernitaj komunumoj kontraŭstaris. Pro tio estis lanĉita popoliniciativo, kiu tamen en la dua voĉdono en marto 1988 klare malsukcesis. La fondiĝo de la nova distrikto per tiu procedo tamen prokrastiĝis de 1986 al 1989.
La unua guberniestro de la nova distrikto estis inter 1989 kaj 2001 Werner Pagnoncini (Radikal-Demokrata Partio de Svislando). Ek de 2001 la oficon plenumigas lia sampartiano Adrian Leimgrübler.
Propran tribunalon la distrikto Dietikon posedas nur ek de aŭgusto 2008. Ĝia sidejo provizore ankoraŭ estas ĉe la distrikta tribunalo de Zuriko ĉe Wengistrasse 30 en 8026 Zuriko.
Listo de la komunumoj de la distrikto Dietikon
redaktiLa distrikto Dietikon konsistas el 11 komunumoj (stato en la jaro 2011), de kiuj ĝia ĉefurbo Dietikon estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Poŝtkodo | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
8904 | Aesch ZH | 1001 | 5.24 | 0241 | |
8903 | Birmensdorf ZH | 5832 | 11.38 | 0242 | |
8953 | Dietikon | 23106 | 9.33 | 0243 | |
8954 | Geroldswil | 4568 | 1.91 | 0244 | |
8102 | Oberengstringen | 6251 | 2.13 | 0245 | |
8955 | Oetwil ĉe Limato | 2288 | 2.76 | 0246 | |
8952 | Schlieren | 15212 | 6.58 | 0247 | |
8142 | Uitikon | 3844 | 4.38 | 0248 | |
8103 | Unterengstringen | 3246 | 3.32 | 0249 | |
8902 | Urdorf | 9052 | 7.62 | 0250 | |
8104 | Weiningen | 4172 | 5.41 | 0251 | |
Totale | 11 | 78572 | 60,06 | 0111 |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti