Dietkirchen-Madono

La Dietkirchen-Madono, verŝajne ekestinta en 1350 en Kolonjo, estas Mariafiguro apartenanta al la plej altkvalitaj verkoj de la altgotiko en Rejnlando. Origine ĝi staris en la preĝejo Dietkirche proksime de la iama romia fortikaĵo en Bonn, kiu estis detruata dum la franca-nederlanda milito en la jaro 1673.

Gotika madono el iama preĝejo en Bonn (proks.1350)

Ĝia plastika stato estas bone konserviĝinta, kvankam ĝia origina versio, kiun superregis tegaĵo da orfolioj, estas treege reduktita. En 2002 monumentprotekta metiejo de la Regiona Ligo Rejnlando riparis kaj konservigis ĝin. Nun la madono troviĝas en la preĝejo Sanktaj Johano Baptista kaj Petro en Bonn.

Fundamento de la iama preĝejo Dietkirche en Bonn