Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieto.

Politike, dieto estas oficiala asembleo. La vorto dieto estas pruntaĵo de la latina dietas, kiu devenas el dies (tago latinlingve), ĉar la asembleo origine kunvenis ĉiutage.

La Ora buleo de 1356 estis dekreto eligita fare de imperia dieto en Nurenbergo gvidita fare de imperiestro Karolo la 4-a kiu fiksis, por periodo de pli ol kvar cent jaroj, gravajn aspektojn de la konstitucia strukturo de la Sankta Romia Imperio.