Difino

Ĝusta lingva priskribo de koncepto, aŭ aserto, kiu alligas signifon al termino aŭ ideo

Difino provas klarigi, kio io estas. Ordinare ĝi prezentas novan nocion aŭ novan vorton. Tial ĝi uzas alian vortumon ol la difinaĵo mem, sufiĉe simile al ĉirkaŭfrazo. La tuton de difinaĵo plus difino oni povas nomi gloso.

Fakoj kaj vidpunktoj redakti

Difino estas temo de filozofio unuflanke, de vortoscienco – alinome leksikologio – aliflanke. Ofte okazas mikso de tiuj vidpunktoj. Terminoscienco certagrade devas ilin miksi pro sia meza situo.

Filozofia vidpunkto redakti

Bazo de filozofia pritrakto de difino estas trovebla ĉe aristotelo. Kontribuis modernaj aŭtoroj, precipe logiskistoj, kiel Bertrand Russell kaj Rudolf Carnap.

Filozofio ne interesiĝas pri la komunika uzo de difino, ekzemple por instrui la sencon de vorto al lingvolernanto aŭ infano, sed al epistemologia uzo de ĝi, tio estas al difino kiel rimedo por kompreni la mondon aŭ por difini nocion pli precize, ol oni faras ordinare.

Sekve filozofio studas sciencajn difinojn, per kiuj oni fiksas sencojn: la tasko ne estas ĝuste vortumi jaman sencon de komuna vorto, sed doni al ĝi klaran, nedisputeblan sencon, ligi ĝin al utila, eventuale nova nocio. Tipajn ekzemplojn de tiaj difinoj prezentas matematiko: en ĝi oni ne konstatas, ke iu vorto kutime ricevas tian aŭ tian sencon. Male oni kreas la sencon, kiun la vorto de tiam surprenos. Tia difino povas esti malĝusta pro mallogiko: se ĝi kontraŭdiras aliajn nociojn, aŭ igas la vortprovizon malkohera aŭ redunda. Sed ĝi ne dependas de uzo: kiu uzas la vorton nekonforme al la difino, tiu eraras.

Alia filozofia postulo estas, ke difino priskribu la esencon de la difinaĵo, ne duarangan econ. Do ekzemple homo difiniĝas kiel racia estulo. Tio supozas, ke oni akordiĝas pri esenco kaj malesenco. Sed precipe tio ignoras la eblojn de la difinuzanto. Difini zebron per ĝiaj klaso kaj vivosciencaj ecoj certe taŭgas por sciencisto, sed por ordinarulo io simila al ĉevalsimila besto kun blanka-nigraj strioj pli taŭgas, ĉar la sciencajn ecojn li ne komprenas aŭ ne povas provi. La diskuto pri esenceco iĝas malpli akra, se oni memoras, por kiu leganto kun kiaj antaŭkonoj kaj en kiaj vivkondiĉoj oni verkas difinon.

Vortoscienca vidpunkto redakti

Vortoscienco aŭ leksikologio ne pretendas, ke vortoj, nocioj, lingvo prezentu koheran tuton sen kontraŭdiroj. Por ĝi difinoj spegulas la sencojn, kiujn parolantoj donas al vortoj. Tiuj sencoj povas esti malprecizaj, malkoheraj kun aliaj vortoj, kaj eĉ malkoheraj de unu parolanto al alia. Tiaj situacioj ne estas facile prezenteblaj, kaj ofte vortaristoj provas normi aŭ glatigi, kaj tiel proksimiĝas al la filozofia vidpunkto.

Terminoscienca vidpunkto redakti

Terministoj frontas mezan situacion: ili verkas pri fakvortoj, kiuj estas konscie elektataj kaj uzataj far fakuloj. Fakuloj ofte modifas la sencojn de fakvortoj laŭ la evoluo de siaj teorioj, laŭ siaj diversaj skoloj, kaj tiel plu. La laboro do estas en la kampo de lingvoplanado, kaj devas ofte kompromisi inter priskriba kaj preskriba sintenoj.

Difinarto redakti

Tipoj de difinoj redakti

  • montra difino estas ne plene lingva difino, sed situacia respondo al difindemando. Se iu ne konas la vorton kato kaj demandas kio estas kato?, oni povas respondi signante al reala kato kaj dirante tio estas kato.
  • karakteriza difino klarigas, per kiuj ecoj oni rekonas la difinaĵon. Tre oftan strukturon de tiutipa difino jam priskribis aristotelo: ĝi mencias supernocion, kaj aldonas ecojn proprajn al la subnocio kaj malproprajn aŭ forestantajn el aliaj subnocioj. Ekzemple difino de seĝo povas esti meblo (supernocio) por sursido (kontraste al subnocioj tablo, ŝranko...) de unu homo (kontraste al subnocioj benko, sofo...). Karakterizaj difinoj estas klasika difinspeco, kaj ili ofte estas la plej efike komprenigaj.
  • lista difino ne prezentas ecojn de la nocio, sed nomas la subnociojn. Ekzemple nordiano: svedo, norvego aŭ finlandano estas lista difino. En multaj okazoj listado ne eblas ĉar ĝi tro longus, des pli listado de ĉiuj individuoj. Sed lista difino, kiu lasas al la uzanto la ĝeneraligon, do ia ekzempliga difino, ofte bonas: ruĝo: koloro de sango, tomato..." estas pli facile uzebla, ol karakteriza difino per ondolongo de ruĝaj lumradioj.
  • uzekzempla difino ne vere estas difinspeco, sed rezultas el redakta malfacilo. Ĝi aperas kiam oni difinas ekzemple baŭmi per oni diras, ke ĉevalo baŭmas, kiam ĝi levas samtempe la antaŭajn krurojn, pli-malpli miksante la difinan stilon kun tipa ekzemplo. Alia, ankaŭ iom maleleganta vortumo, estas levi la antaŭajn piedojn, parolante pri ĉevalo (al kio ŝerculoj respondas mi ja ne levas la piedojn parolante pri ĉevaloj). La malfacilo estas, ke oni ne ne konservas la substitueblon de la difino (pri substitueblo vidu sube), se oni menciu la ĉevalon.

Difektoj de difinoj redakti

Difino povas maltrafi sian celon, se ĝi malĝustas. Ĝi povas esti fantazia, esti tro larxga (ampleksante sencojn, kiujn la vorto ne havas), tro mallarĝa (ne ampleksante sencojn, kiujn la vorto havas), kaj tiel plu. Difino ankaŭ estas lingva verko, kaj de ĝi oni ordinare atendas stilajn kvalitojn, kiaj klaro, koncizo, al kiuj ĝi povas malkonformi. Fine estas ankaŭ kelkaj formalaj difektoj, pli aŭ malpli akceptindaj:

  • Cirkla difino estas difino de vorto per ĝi mem, rekte babilo: babilo, aŭ tra gramatika revortumo babilo: ago babili (kiu nur sciigas, ke ĝi estas ago). Tiu, kiu ne jam konas la radikon, ne pli bone komprenos. Pli malrekte, tuto de difinoj povas prezenti cirklon: veturi: uzi transportmaŝinon, transportmaŝino: rimedo por veturi. En tiu okazo la leganto povas lerni nekonatan vorton, nur se li konas jam la alian. Oni povas dubi, ĉu cirkleco estas entute evitebla: al homo nekonanta lingvon difinvortaro estas nur tre granda cirklo de difinoj.
  • Nesubstituebla difino estas difino, kiu ne povas anstataŭi la difinaĵon en frazoj. Ekzemple en skribilo: ilo por skribi la difino estas substituebla, ĉar oni povas ŝanĝi ŝi prenis skribilon kaj ekdesegnis sur la paperbloko al ŝi prenis ilon por skribi kaj ekdesegnis sur la paperbloko, konservante la sencon. Sed kun la difino ĉia ilo por skribi, substitui ne eblas: ŝi prenis ĉian ilon por skribi... ne plu konformas al la unua senco. Praktike vortaristoj pli aŭ malpli strikte atentas substitueblon.
  • Malpreciza difino estas difino, kiu lasas dubojn pri la eblaj uzoj de vorto. Se tio venas de malklara vortumo, la uzanto prave plendas. Sed en multaj okazoj, difino devas esti malpreciza, ĉar malprecizas la difinaĵo mem. Ekzemple danco: ritma korpa sinmovo ordinare laŭmuzika lasas dubon, ĉu senmuzika ritma agado estas nominda danco. Se la vortaristo ne cedas al la postulo de ĉiam klara lingvo, kaj se li provas en unu difino redoni la hezitojn kaj malakordojn de parolantoj, la malprecizeco ne estas riproĉinda; ĝi spegulas tion, ke en iu ajn lingvo malprecizaj vortoj bezonatas.