Digesta sistemo estas organa sistemo kiuj ebligas digestadon. En la procezo de la digesto, la nutraĵo diseriĝas en tre malgrandan pecetojn aŭ molekulojn. La digesto okazas en la nutrokanalo. La procezo komenciĝas en la buŝo, kaj finiĝas en la rektumo.

Digesta sistemo
klaso de anatomia unuo • tipo de anatomia sistemo
organa sistemo • individua anatomia ento • human organ system • homa anatomia strukturo
vdr
Kunikla digesta sistemo
Homa digesta sistemo; kun esperantlingva terminaro. Supra bildo estas same, sed kun anglalingvaj terminoj.

En la buŝo, la dentoj kaj la lango servas por mordi kaj maĉi la nutraĵon. La salivo de la salivaj glandoj kaj la enzimo ptialazo miksiĝas kun la nutraĵo. Kaj la nutraĵo eniras la gorĝon.

Kiam oni englutas, la mola palato premas kontraŭ la dorso de la faringo, fermante la aperturon al la nazo, kaj la laringo leviĝas la epigloton por devigi la nutraĵon en la ezofagon, kaj ne en la trakeon. En la stomako, la digesta fluido komencas la digeston de la proteinoj de viando, ovoj kaj lakto. La digestaj fluidoj havas hidrokloratan acidon kaj la enzimon pepsinon. Post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon.

La duodeno, la jejuno kaj la ileo formas la maldikan inteston, kiu estas proksimume 6 metrojn longa. La pankreata fluido, la intesta fluido, kaj la galo digestas la ĉimon. La pankreata fluido havas multajn enzimojn. Tripsino, amelazo, kaj lipazo estas enzimoj en la pankreata fluido. Kiam la nutraĵo estas digestita, tre malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tegaĵo de la maldika intesto kondukas la nutraĵon al la tuta korpo.

La cekumo kun la apendico, la ascenda, transversa, kaj descenda kojlo (dika intesto), kaj la rektumo formas la dikan inteston. La dika intesto estas 1,5 metron longa. La bakteria agado produktas fekon, kaj la feko forlasas la rektumon kaj la anuson. La totala longo de la homa digesta sistemo estas de 10 ĝis 12 metroj, estante ses aŭ sep fojojn la totala longo de la korpo. En sia itinero laŭlonge de la trunko, ĝi trairas antaŭ la vertebraro.

Funkciado kaj priskribo redakti

 
Digesta sistemo de plenkreskulo.

La digesta tubo estas proksimume dekunu metrojn longa, startas en la buŝa kavaĵo kaj finas en la anuso. Estas en la buŝo kie oni komencas propre la digestadon, la dentoj tranĉas la nutraĵojn, la mueldentoj maĉas kaj la sekrecioj de la salivaj glandoj malsekigas ilin kaj komencas ties kemian malkomponadon per kiu ili transformiĝas al digestoboluso. Poste la digestoboluso trairas la faringon, sekvas tra la ezofago kaj alvenas al la stomako, nome muskola sako proksimume kun enhavkapacito por unu litro kaj duono kies mukozo sekrecias la fortopovan stomakan sukon. En la stomako la nutraĵo estas agitita ĝis ĝi konvertiĝas al ĥimo.

Elirinte el stomako estas la maldika intesto kiu estas ses metrojn longa kaj estas tre faldita en si mem. En tis unua parto aŭ duodeno ĝi ricevas sekreciojn de la intestaj glandoj, nome la galo devena el la gala veziko kaj la sukoj de la pankreato. Ĉiuj tiuj sekrecioj enhavas grandan kvanton da enzimoj kiuj degradadas la nutraĵojn kaj transformas ilin en substancoj solveblaj simplaj kiel aminoacidoj. La digesta tubo pluas al la dika intesto, kiu estas pli ol unu metro kaj duono longa. Ties fina parto estas la rektumo, kiu finas en la anuso, tra kiu oni forigas al ekstero la nedigesteblajn restaĵojn el la nutraĵoj.

Resume la digesta sistemo havas la buŝon kiel enirejo kaj la anuson kiel elirejo. Tamen ĉar temas pri la nuraj du malfermaĵoj ili povas eksterordinare funkcii por malaj utiloj. Tio estas tra la buŝo oni povas vomi, kio konsistus el inverso de la normala digesta direkto; kaj tra la anuso eblas diversaj medicinaj agadoj ĉefe rialte al kuracado de la digesta sistemo (sed ne nur), kiel "engluto" de kuraciloj, konekto de klistero ktp. Aparte la buŝo estas konektita al la spirsistemo; kaj buŝo kaj anuso estas uzeblaj por diversaj agoj rilataj al la seksaj rilatoj.

Esence la utilo de la digesta sistemo konsistas en la transigo de nutrantoj el la ekstero de la organismo al la bezonantaj organoj, ĉefe el la intestoj al la diversaj sistemoj. La alia rimedofonto de la organismo estas la oksigeno kiu venas tra la spirsistemo.

Etapoj kaj organoj redakti

Buŝo kaj buŝkavo redakti

Buŝo kaj buŝa kavo estas komenco de digesta sistemo de plimulto de animaloj. Ĝi servas ankaŭ - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ĉe homo; formigo, eligo de voĉoj, sonoj, krioj (tiuj lastaj ankaŭ ĉe bestoj)io. La buŝon ekstere ornamas la lipoj (kiuj estas la unuaj intervenantoj en la englutado, ekzemple por trinkado, suĉado ktp., fakte en la plej frua englutado ĉe beboj de homoj kaj aliaj mamuloj) kaj donas ĝian formon la makzeloj.

Salivaj glandoj redakti

La salivaj glandoj estas glandoj, kiuj produktas likvaĵon, nome la salivon. La rolo de salivo estas humidigi la mukozojn de la supra digesta sistemo, partopreni en la unuaj etapoj de digesto kaj faciligi la progresadon de manĝaĵoj de la faringo al la ezofago kaj la stomako (eĉ eble kiel defenda rimedo). La salivaj glandoj estas glandoj kun eksokrina sekrecia reĝimo.

Laringo redakti

 
Eksteraj laringaj muskoloj.

Laringo estas la voĉdona organo de la vertebruloj kaj parto de la digesta sistemo, kiu troviĝas plej ofte ĉe la enirejo al la traĥeo. Ĝi estas fermebla al faringo per epigloto (epiglottis). Skeleto de vertebrula laringo konsistas el neparaj ringaj, tireoidaj kaj epiglotaj kartilagoj kaj la paraj aritenoidaj kartilagoj. La unuopajn kartilagojn interligas la ligamentoj (ligamentum) kaj la kartilagojn movas komplika laringa muskolaro, kio ebligas la mallarĝigon aŭ larĝigon de la gloto (glottis).

Ĉe mamuloj, la pozicio de la laringo en la kolo okupas altan pozicion, komunike preskaŭ rekte kun la nazo. Tio ebligas al mamuloj trinki likvojn dum spirado, samtempe.​ Tiu atributo ludas gravan rolon por mamnutrado. Tamen estas malgranda sed rimarkinda escepto: ĉe "Homo sapiens" tiu alta pozicio de la laringo estas modifita kaj okupas pli malaltan pozicion, kio ebligas generi sonojn de diversaj varioj, kion aliaj mamuloj malkapablas fari. Sed eĉ ĉe homoj, ekde la nasko ĝis dujaraĝo la laringo okupas pli altan pozicion (tial beboj povas mamsuĉadi kaj spiradi samtempe), kaj poste ĝi definitive poziciiĝas pli malalte post la dujaraĝo.[1]

Ezofago redakti

 
Filmeto de ezofago.

Ezofago (œsophagus) estas pli-malpli longa maldika tubo, kondukanta la nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako. Ĝia interna surfaco estas kovrita ĉe la malpli evoluintaj bestoj per cilia epitelio, ĉe pli evoluintaj animaloj per plurtavola platĉela epitelio. La suba parto de ezofago povas pligrandiĝi tiel formante kropon (ingluvies).

Ĝia strukturo kun formo de tubo, estas formata de kelkaj histotavoloj kiuj estas komunaj al la cetero de organoj de la digesta sistemo: nome estas tavolo de mukozo, submukoza tavolo, muskola tavolo kaj seroza tavolo. Krome estas du valvoj, nome unu en la enirejo kaj dua en la elirejo, nomitaj sfinkteroj.

La funkcio de la ezofago estas la transporto de la manĝoboluso el la faringo ĝis la stomako. Tiun funkcion oni okazigas per de la peristalta movado, kiu disvolviĝas inter la ezofagaj sfinkteroj, nome supra kaj malsupra.

En unua buŝa fazo altiĝas la palata velo, okazas fermo de la epigloto kaj la lango impulsas la boluson al la faringo, kaj tial okazas la englutado. Tiu fazo okazas nevolonte. En la faringa fazo, malstreĉiĝas la supra ezofaga sfinktero kaj kuntiriĝas la faringa konstriktilo. Tiu fazo estas nevolonta aŭ refleksa. La paso de la boluso al la hipofaringo produktas malstreĉiĝon de la supra ezofaga sfinktero kaj komenco de unuarangaj kaj duarangaj peristaltaj ondoj en la korpo de la ezofago, oni stimulas mekanikajn ricevilojn kiuj aktivigas specifajn refleksojn por ke tio povu okazu. Kiam la boluso alvenas al la malsupra ezofaga sfinktero okazas ĝian malstreĉiĝon, kio ebligas ĝian pason al la stomako por ke poste la sfinktero rekuperu sian pozicion (kiu evitas la stomakezofagan retro-fluson). La alta premo de ripozo ene de la ezofago, restas kaj pro kontribuoj de nervoj kaj de ebenaj muskoloj, dum ĝia malstreĉiĝo okazas reage al faktoroj originitaj en la nervaj centroj (neŭrogenaj).

Stomako redakti

 
Homa stomako.

Stomako estas muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado. Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviĝas en polpoj, kie stomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskolaj histoj, kiuj estas kovritaj interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiriĝo (peristalto) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno.

Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan). La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))

Maldika intesto redakti

 
Skemo de la epitelio de la maldika intesto. Oni observas la cilindrajn enterocitojn, tre forte unuigitaj inter si, formantaj barieron inter la intesta kaj la interna medio.

La maldika intesto estas la parto de la nutrokanalo inter la stomako kaj la dika intesto, kaj estas la loko, kie okazas la fina ensorbiĝo de manĝaĵo. La maldika intesto (7 m longa ĉe homo, 40 m ĉe bovo) konsistas el duodeno, jejuno, kaj ileo).

Ĝia rolo konsistas el miksado de nutraĵo, digestado de la tri nutreroj, lipidoj, glucidoj, protidoj danke al la hepata galo, pankreata suko kaj intesta suko, absorbado per viloj de la tri nutreroj, de vitaminoj, jonoj (kalcio, natrio, kalio, ktp), fero, akvo kaj galaj saloj, kaj forigo de la neabsobitaĵoj al la kojlo.

La duodeno estas la plej mallonga parto de la maldika intesto, kaj estas la loko, kie la preparoj por ensorbiĝo de manĝaĵoj komenciĝas. Ĝi ricevas galon kaj pankreatan sekrecion tra la pankreata dukto, regata de la hepatopankreata sfinktero. La interna surfaco de la jejuno estas kovrata de viloj, malgrandaj fingroformaj elstaraĵoj, kiuj helpas la ensorbiĝon de nutraĵoj el la manĝitaĵoj.

Pankreato redakti

La pankreato estas ventra glando, kiu troviĝas malantaŭ la stomako, kaj kies funkcio estas sekrecii senkoloran sukon, bonefikan al digesto. Ĝi ankaŭ produktas kelkajn hormonojn.

En homoj, la pankreato estas malgranda longa organo konektita al la duodeno. Ĝi estas kovrita de hista kapsulo, kiu partigas la glandon en lobetojn. La plejparto de la pankreato konsistas el pankreataj ekzokrino-ĉeloj kaj iliaj duktoj aranĝitaj en amasoj nomataj acinoj. La ĉeloj estas plenaj je sekreciaj granuloj enhavantaj la digestajn enzimojn (ĉefe tripsinon, ĉimotripsinon, pankreatan lipazon, kaj amelazon), kiuj estas eligataj per ekzocitozo en la lumenon de la acino. De tie, la sekrecioj amasiĝas en enlobetajn duktojn, kaj poste en la ĉefan pankreatan dukton, kiu drenas rekte al la duodeno.

Enfiksitaj tra la ekzokrina histo estas malgrandaj amasoj da ĉeloj nomataj insuletoj de Langerhans, kiuj estas la endokrino-ĉeloj de la pankreato, kaj kiuj sekrecias insulinon, glukagonon, kaj kelkajn aliajn hormonojn. La insuletoj enhavas kvar malsamajn tipojn de ĉeloj -- alfa-ĉelojn (produktantajn glukagonon), beta-ĉelojn (la plej nombrajn, produktantajn insulinon), delta-ĉelojn (produktantajn somatostatinon), kaj gama-ĉelojn (produktantajn polipeptidon kun nekonata funkcio). Tiukadre vidu artikolon diabeto.

Hepato redakti

 
Diafragma areo de homa hepato
 
Viscera areo de homa hepato

Hepato (latine jecur, iecur, greke hepar) estas centra organo de metabolo de vertebruloj kaj la plej granda glando en ilia korpo. Ĉe homo la hepato estas ankaŭ la plej granda organo de abdomena kavo. Ĝi estas ĉefa certiganta energian materian interŝanĝon kaj ŝanĝon de vivtenaĵoj, ĝi estas neanstataŭigebla dum biotransformado de materialoj kaj maltoksigo de la organismo kaj ĝi partoprenas ankaŭ dum digestado de la nutraĵo en maldika intesto. Inter ĝiaj pluaj funkcioj estas sintezo de proteinoj de sangoplasmo inkluzive de koagulaj faktoroj, kiuj estas necesaj por sangokoagulado kaj produkto de hormonoj, kiuj regulas mastrumadon kun akvo kaj saloj, ĝi servas ankaŭ kiel rezervejo de vico de materialoj, kiel estas glikogeno, ferovitaminoj.

Dum misfunkciado de la hepataj funkcioj okazas difekto de homeostazo, aperas hormonaj difektoj, difektoj de metabolo kaj sangokoagulado, ascito, misfunkciado de renoj kaj difektoj de funkcio de cerbo, kiuj povas gvidi al hepata komato kaj morto.

Gala veziko redakti

La gala veziko (latine vesica fellea respektive biliaris, de la vortoj vesica por „veziko“, fellis respektive bilis por „galo“) estas kava organo de la homoj kaj aliaj vertebruloj, kiu stokas kaj koncentrigas la galon produktitan de la hepato. La galo estas likvaĵo bezonata por la digestado de graso en la intestaro; en certaj dozoj do la likvaĵo laŭ digesta bezono estas elfluigata tra tubeto en la intestaron.

La gala veziko de homo kutime longas 6 ĝis 10 centimetrojn kaj larĝas malpli ol 4 centimetrojn. La formo ofte priskribatas "pirosimila". La organo situas en fosaĵo (latine fossa vesicae biliaris) ĉe la suba flanko de la hepato inter ties lobus quadratum (parto kvadrata) kaj lobus dexter (parto dekstra) – foje ĝi preskaŭ komplete ĉirkaŭvolviĝas de hepata histo. Ĉe la suba flanko la veziko tuŝas la dekstran kurbiĝon de la kojlo, kio en la kazo de inflamoj povas kaŭzi kunkreskaĵojn de ambaŭ organoj, kaj foje ankaŭ povas kaŭzi nenaturan konekton kaj do fluon de galo en la kojlon. Dorsflanke la veziko korpomeze tuŝas la supran parton de la duodeno.

Dika intesto redakti

La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj. La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas supren. Normale, la ascenda kojlo troviĝas en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo. Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ĉefe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ĉimo.

 
La homa dika intesto.
(1) Ascenda kojlo (Colon ascendens)
(2) Transversa kojlo (Colon transversum)
(3) Descenda kojlo (Colon descendens)
(4) Sigmoido (Colon sigmoideum)
(5) Rektumo (Rectum) - kiu ne estas parto de la kojlo

La transversa kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la descenda kojlo kaj la sigmoido kaj post la ascenda kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 50 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 5,8 centimetroj. Ĝi estas la plej longa kaj la plej movebla parto de la dika intesto. La transversa kojlo estas tipe horizontala, tra kiu la digestataĵo moviĝas maldekstren en la homa abdomeno. Ĝi kuŝas sub la hepato kaj la stomako. La transversa kojlo sorbas akvon kaj salojn el la ĉimo. Ĝi estas la lasta parto de la nutrokanalo, en kiu multe okazas sorbado de nutraĵoj.

La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ĝia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj. La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas malsupren. Normale, la descenda kojlo troviĝas en la maldekstra flanko de la homa abdomeno. La ĉimo solidiĝas kaj fariĝas fekaĵo dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.

La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. Ĝia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita.

Rektumo redakti

Rektumo (latine: rectum intestinum) estas la lasta, rekta parto de la dika intesto ĉe la vertebruloj, etendiĝanta de la sigmoida kojlo ĝis la anuso. La rektumo ricevas la forĵetindajn materialojn kiuj restas post la fino de la procezo de la digestado de la manĝaĵoj, konstituante la fekaĵojn. La rektumo estas la fina parto de la dika intesto kaj estas 17,9 cm longa, kaj de tie la fekaĵoj eliras de la korpo tra la anuso.

La rektumo estas unu de la plej gravaj organoj en la homa defekado. La rektuma ampolo utilas kiel provizora stokejo de la fekaĵoj, ĉar la rektumaj muroj malstreĉiĝas kiam akumuliĝas la fekaĵoj en ties interno. La riceviloj de streĉiĝo de la vegetativa nervosistemo, situa ĉe la rektumaj muroj, stimulas la fekodeziron. Se oni ne finkompletigas la defekadon, oni inhibas la fekoreflekson, kaj la fekoj plue akumuliĝas kaj pluas la absorbado de akvo ĉe la rektumo, kio okazigas malmoligon de la fekaĵoj kio rezultas en konstipo. Kiam la rektumo estas plena, la enrektuma premo puŝas kontraŭ la murojn de la anusa kanalo, la rektumo mallongiĝas kaj la peristaltaj ondoj pelas la fekaĵojn al la anuso.

Anuso redakti

 
Fekanta viro sur mezepoka bildigo. Notu la naturan pozicion de la korpo, ne uzante necesejon.

Anuso (lat. anus "ringo") estas eligo de fina sekcio de la digesta sistemo sur surfaco de la korpo. Ties fermado estas priregata per ronda muskolo. Tra la anuso elkorpiĝas dum fekado fekaĵoj, kio estas ĝia primara celo. Plimulto da bestoj – ekde simplaj vermoj ĝis elefantoj – havas tubforman digestan aparaton, kiu komenciĝas per buŝa aperturo en unu ekstremaĵo kaj finiĝas per la anuso en la alia ekstremaĵo. La homa anuso troviĝas inter gluteoj, malantaŭ perineo. Ĉirkaŭas ĝin du anusaj kontrahiĝaj muskoloj, nome tiu ekstera kaj tiu interna. Tiuj tenas la anusaperturon fermita, dum ne estas tempo por fekado. Unu kontrahiĝa muskolo estas glata muskolo kaj oni ne povas priregi ĝin pervole. La alia estas el transverse striita muskolaro kaj oni povas priregi ĝin pervole.

Digestomalsanoj redakti

Ĉar la funkciado de la digesta sistemo estas ege komplika kaj ĉar ĝi povas ricevi materialon de tre diversaj devenoj kaj kiuj povas rezulti en tre diversaj utiloj kaj malutiloj, malsanoj povas esti ankaŭ tre diversaj kaj kun tre diversaj rezultoj el ampleksa gamo el nur malgravaj misordoj (doloretoj, naŭzoj ktp.) al morto. Inter tiuj menciindas herpeto, kandidozo, apendicito, buŝa kancero, kojlito, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero, agaciĝa intesta sindromo, hemoroido, hepatito, cirozo, konstipo, diareo ktp.

Tre oftaj misordoj estas konstipo kaj diareo, kiuj konsistas fakte en malaj kondiĉoj en la tasko eligadi fekaĵojn, nome konstipo malhelpas la regulan fekadon, dum diareo estas konstanta fekado neregula, dolora, nesolida ktp. Ambaŭ estas pli simptomoj ol veraj malsanoj; tamen tial ili povas esti signoj de tre gravaj malsanoj. Ambaŭ povas esti rezulto manĝi ne taŭgajn manĝaĵojn, ĉefe ĉe diareo, foje okazigita pro trinkado de nepura akvo, kio oftas en disvolviĝantaj landoj.

Konstipo (laŭ la latina co-: "kun" + stipare: "rigidigi, kompaktigi") aŭ mallakso estas malfacilaĵo por feki. La fekaĵo estas kutime malmola kaj malgranda. Pluraj medicinaj difinoj ekzistas, la plej kutima inter ili estas: "Malpli ol 3 fekadoj semajne aŭ malfacilaĵoj por feki". Diareo aŭ lakso estas ĉefe likva, akveca (kelkfoje muka) fekaĵo kiu estas akompanata de la bezono por urĝe iri al la necesejo. Diareo ofte estas akompanata de neplaĉa, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj aŭ doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ĉar pro tro granda perdo de likvo kaj nutraĵo la korpa stato mapliboniĝas. Ankaŭ emocie oni sentas sin malpli bone. Diareoj estas tre gravaj en tropikaj regionoj. En multaj landoj, ĝi estas grava kaŭzo de mortoj, ĉefe ĉe infanoj kaj maljunuloj (Vidu artikolon Infana mortindico).

Pluraj kanceroj povas damaĝi diversajn stadiojn de la digestaj organoj, nome buŝa kancero, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero ktp. Ili okazigas mortojn kaj damaĝojn tiom multe kaj grave kiom la mama kancero kaj la pulma kancero.

Intesta mikrobioto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Intesta mikrobioto.
 
Escherichia coli, unu el multaj specioj de bakterioj ekzistantaj en la homa intesto.

Intesta mikrobiotointesta mikroflaŭro estas la aro de bakterioj kiuj vivas en la intesto, en rilato de simbiozo kaj de tipo de kunmanĝado kaj de tipo de mutualismo. Tiu aro formas parton de la normala mikrobioto. La granda majoritato de tiuj bakterioj ne estas damaĝaj por la sano kaj multaj estas profitaj, pro kio tiu intesta mikrobioto estas grava por la sana bonfarto de la organismo. Oni kalkulas, ke la homo havas en sia interno ĉirkaŭ du mil diversaj specioj de bakterioj, el kiuj nur cent povas iĝi malprofitaj.[2] Multaj animalaj specioj dependas tre forte de sia intesta flaŭro. Por ekzemplo, sen tiu, la bovoj ne estus kapablaj digesti la celulozon, nek la termitoj povus manĝi lignon, ĉar ne temas pri ili mem, sed ties intesta flaŭro, kiuj kapablas procezi tiun tipon de manĝaĵoj. Ĉe homoj, la dependo ne estas tiom radikala, sed ja gravas. Ili helpas foje al la absorbo de nutraĵoj kaj formas ekosistemon kompleksan kiu memreguliĝas kaj eltenas sin en ekvilibro. En aliaj okazoj nepras por la sintezo de difinitaj komponaĵoj, kiel ĉe la vitamino K kaj ĉe kelkaj de la komplekso B. Ili produktas ankaŭ kromajn efikojn, kiel la produktado de gasoj, responsaj pi la karaktera haladzo de la fekaĵoj.

La intestas mikrobiota influas ne nur super la bonfarto de la digesta sistemo, sed ankaŭ de la haŭto, la generaj organoj, la virina fekundeco, ktp., kaj tiukadre necesas kontroli ĝin pere de dietaj decidoj, higieno ktp.[3]

Bildaro redakti

Digesta sistemo en aliaj animaloj redakti

En ĉiuj vertebruloj la digesta sistemo estas esence plenigebla tubo kiu longas tra la organismo el la buŝo ĝis la anuso. Tamen estas gravaj diferencoj depende de la speco, inter aliaj tialoj kiel adapto al diversa tipo manĝokutimo.

Birdoj redakti

 
Serpento Dolichophis jugularis, manĝanta angvon, Pseudopus apodus. Plej reptilioj estas karnovoraj, kaj multaj manĝas ĉefe aliajn reptiliojn kaj malgrandajn mamulojn. Sed aliaj pli grandaj serpentoj havas digestan sistemon kaj fiziologion adaptitajn al engluteblo de tre grandaj animaloj, kiel grandaj mamuloj, kiel cervoj, kaj eĉ homoj.

La digesta sistemo de la birdoj disponas el kelkaj specifaj organoj, por ekzemplo la kropo, kiu estas sako el histo konektita kun la ezofago je la alto de la kolo, en kiu la englutitaj nutraĵoj estas stokitaj portempe antaŭ pasi al la cetero de la digesta tubo.[4] La kropo havas gravan rolon ĉe la ido-prizorgo de la kolombedoj, ĉar la epiteliaj ĉeloj degeneras al kazeosimila, grasa materialo al la t.n. kropolakto, per kiu ili nutras la idojn.

Reptilioj redakti

En la reptilioj, la maldika intesto elfluas en la rektumo kaj tiu en la kloako kiu estas uzata kiel komuna elirejo kaj de la digesta sistemo kaj de la urina sistemo kaj kiel enirejo de la reprodukta sistemo. En multaj specioj la estomako povas disetendiĝi enorme, kio permesas al ili engluti ĝis 70 % de sia pezo en unusola manĝo.[5]

Mamuloj redakti

En remaĉuloj, por ekzemplo, la stomako estas dividata en variaj ĉambroj, sinsekve ekde la ezofago ĝis la duodeno; tiuj kvar kavaĵoj estas la jenaj:[6] rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso.

Maĉstomako redakti

La maĉstomako, nomataj ankaŭ ventriculus (latine), stomaka muelejo, postkropo, kaj gigerium, estas organo troviĝanta en la digesta sistemo de iuj animaloj, kiaj birdoj, reptilioj, tervermoj kaj kelkaj fiŝoj. Tiu specialiĝinta stomako konstruata el dikaj, muskolaj histomuroj estas uzata por mueli manĝon; ĝi enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝaĵon kaj anstataŭi mankantajn (neekzistantajn) dentojn. Ĉe iuj insektoj kaj moluskoj, la maĉstomako enhavas ĥitinajn erojn aŭ dentaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

 
La digesta sistemo de la homo.
1=ezofago, 2= stomako, 3=maldika intesto, 4=apendico, 5=cekumo, 6=dika intesto, 7=rektumo, 8=anuso

Notoj redakti

  1. "La especie elegida", 1998, de Juan Luis Arsuaga kaj Ignacio Martínez. Ĉapitro 16 "El origen del lenguaje humano", subtitolo "El primate atragantado", proksimume ĉe la 88% de la libro.
  2. McFall-Ngai M. (2007). «Adaptive immunity: care for the community.». Nature 445 (153). ISSN 0028-0836. Arkivita el la originalo la 5an de junio 2009.
  3. Rebeca Gil, Los síntomas que advierten que tu flora intestinal está dañada y cómo puedes recuperarla El periódico Extremadura, 18a de Aprilo 2024, alirita la 18an de Aprilo 2024. (en hispana)
  4. Anatomía específica de aves: Aspectos funcionales y clínicos. Arkivigite je 2017-06-11 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [1] Arkivigite je 2017-06-11 per la retarkivo Wayback Machine 2017-06-11- Francisco Gil Cano. Konsultita la 8an de decembro 2017
  5. Reptiles y anfibios. Gran Atlas de la Ciencia, 2014. Konsultita la 8an de decembro 2017.
  6. Ganadería de la leche, p. 94. Álvaro Castro Domínguez. Konsultita la 7an de decembro 2017.

Bibliografio redakti

  • Ferron, Myrian; Rancano, Jordi (2007). Grande Atlas do Corpo Humano. [S.l.]: Manole. 560 pp. ISBN 9788520424995
  • Guyton, Arthur C. Elsevier. Tratado de fisiologia médica. Elsevier, 2006. ISBN 978-85-3521-641-7.
  • Pierre Hillemand: Geschichte der Magen-Darm-Heilkunde. En: Richard Toellner u. a. (Eld.): Illustrierte Geschichte der Medizin. Band 4. Andreas und Andreas, Salzburg 1986, S. 1784–1831 (französisch: Histoire de la médecine, de la pharmacie, de l’art dentaire et de l’art vétérinaire. Paris 1978. Sonderauflage).
  • Manfred Kirchgeßner: Tierernährung. 12. neu überarbeitete Auflage. DLG-Verlags-GmbH, Frankfurt am Main 2008, ISBN 978-3-7690-0703-9, Abschnitt „Unterscheidung der Verdauungssysteme“.
  • Mary Roach, Gulp: Adventures on the Alimentary Canal, W. W. Norton & Company, 2014, 352 p. (rete archive)
  • Kenneth S. Saladin, Anatomia & fisiologia.
  • Franz-Viktor Salomon: Verdauungsapparat, Apparatus digestorius. In: Franz-Viktor Salomon u. a. (Eld.): Anatomie für die Tiermedizin. 2. erw. Auflage. Enke, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8304-1075-1, S. 235–323.
  • Starling, Iriam Gomes; Zorzi, Rafael Luiz de Andrade (2009). Corpo humano: Órgãos, sistemas e funcionamento. Rio de Janeiro: Senac. 232 pp. ISBN 9788574582771
  • Wheater, Istologia e anatomia microscopica.
  • Сапин М. Р., Билич Г. Л. Анатомия человека: учебник в 3 т. — М.: ГЭОТАР-Медиа, 2008. — Т.2. — 496 с. ISBN 978-5-9704-0602-1 (т. 2)
  • Гистология: Учебник/Ю. И. Афанасьев, Н. А. Юрина, Е. Ф. Котовский и др.; Под ред. Ю. И. Афанасьева, Н. А. Юриной. — 5-е изд., перераб. и доп. — М.: Медицина, 2002. — 744 с.: ил. ISBN 5-225-04523-5

Eksteraj ligiloj redakti