La Dikbeka korvoDikbeka korako (Corvus crassirostris), estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la Korno de Afriko, kiu kunhavas kun la Komuna korako la elstaron esti la plej grandaj en la familio (60–64 cm longaj kaj 1.5 kg pezaj) kaj ja la plej grandaj el la ordo de la birdoj Paseroformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka korvo
Dikbeka korvo
Dikbeka korvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. crassirostris'
Corvus crassirostris
(Rüppell, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi havas tre grandan bekon (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo), kiu estas flanke kunpremata kaj ege kurba profile, kio donas al la birdo tre distingan kaj preskaŭ humuran aspekton al homoj, kvazaŭ komika bildrolulo kun granda nazo. Tiu beko estas nigra kun blanka pinto kaj havas profundajn nazfendojn kun nur iomete da nazbridaj kovrilpumoj.

Ĝi havas tre mallongajn plumojn ĉe kapo, gorĝo kaj kolo kiuj ĉe gorĝo kaj supra brusto, havas olean brunan brilon. La resto de la birdo estas brilnigra escepte distingan kaj rimarkinda blankan makulon de mallongaj plumoj en la nuko kaj malantaŭa kolo.

Distribuado kaj habitato redakti

Ties teritorio kovras Eritreon, Somalion kaj Etiopioj; ties habitato inkludas montarojn kaj altajn ebenaĵojn inter 1500 kaj 3400 m super marnivelo.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

La Dikbeka korvo estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas larvojn de skaraboj el animala fekaĵo, kadavraĵojn, vianderojn kaj aliajn homajn manĝaĵojn. Ĝi estis vidata manĝanta tritikon. Kiam serĉas manĝaĵojn el fekaĵo, ĝi estis vidata uzante distingan falĉan movon por pluki la fekaĵon kaj elpreni la larvojn.

Nestumado redakti

Ĝi nestumas en arboj kaj en klifoj, ŝajne konstruante neston el bastonetoj simila al tiu de la Blankkola korvo. La ino demetas 3 al 5 ovojn.

Voĉo redakti

Ĝiaj alvokoj inkludas akran nazecan krakon aŭ bastonan spirecan krakon aŭ foje ion kiel "raŭn-raŭn""dink,dink,dink".

Eksteraj bildoligoj redakti

Filmoligoj redakti

Referencoj redakti