Dmitrij Ivanovskij

(Alidirektita el Dimitrij Ivanovskij)

Dmitrij Josifoviĉ IVANOVSKIJ (ruse Дмитрий Иосифович Ивановский; 1864-1920) estis rusa biologo kiu estis la unua malkovranto de virusoj (1892).

Dmitrij Ivanovskij
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1864 (1864-10-28)
en Gdov
Morto 20-an de junio 1920 (1920-06-20) (55-jaraĝa)
en Rostovo ĉe Dono
Tombo Brethren Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Imperia Sankt-Peterburga Universitato • Larin Gymnasium
Familio
Frat(in)o Aleksey Ivanovsky
Okupo
Okupo virusologo • botanikistobiologo
vdr

Li estis asistento en la Botanika Laboratorio de la Peterburga Akademio de Sciencoj en 1890. Li estis privata docento (1895 ĝis 1901) en la Peterburga Universitato, de 1901 ĝis 1915 profesoro en la Varsovia Universitato kaj ekde 1915 profesoro en la Rostova Universitato.

Ivanovskij studis en la Peterburga Universitato en 1887, kiam oni sendis lin por esplori malsanon de tabako, nomatan «sovaĝa fajro». Tri jarojn poste, oni petis lin esplori alian malsanon de la tabako, tiutempe en Krimeo. Li malkovris, ke la du malsanojn kaŭzas la eteta damaĝanto, la tabakmozaikviruso, kiu kapablas trairi porcelanan filtrilon. Li priskribis sian malkovron en artikolo (1892) kaj disertacio (1902).

Sovetunia poŝtmarko el 1964 pri Ivanovskij.