Dina Grigorjevna Lukjanec (ruse Дина Григорьевна Лукьянец, naskiĝis en 1946) estas aŭtorino de multaj tre popularaj Esperantaj kantoj kaj de bardaj ruslingvaj kantoj. Rusianino kaj sovetianino, ŝi nun loĝas en Kazaĥio. Dina Lukjanec esperantistiĝis en 1964, estas lingvoinstruistino kaj doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri interlingvistika temo. Ŝi pentris portretojn de esperantistoj. Iomgrade ŝi konsidereblas prototipo de Marina Majer en la romano de Mikaelo Bronŝtejn Oni ne pafas en Jamburg.

Dina Lukjanec
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1945 (1945-11-30) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Soveta Unio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Disertacio

redakti

La 31an de majo 1983, en la Lingvoscienca lnstituto de la Scienca Akademio de Soveta Unio en Moskvo, Dina Lukjanec sukcese defendis universitatan disertacion pri Esperanto. Ŝi verkis pri "Lingvistika analizo de la esprimrimedoj de la poezia parolo (laŭ materialo en Esperanto kaj la franca lingvo)". La kandidatino komencis sian esplorlaboron jam sub la gvido de prof. E. A. Bokarev (1904 — 1971), por daŭrigi kaj fini ĉe prof. M. I. Isajev.

Libroj

redakti
  • Tremanta stelo (poemaro, 2008)