Dinamo Kievo

profesia futbalklubo en Ukrainio
(Alidirektita el Dinamo Kiev)

La futbalklubo Dinamo Kievo (ukraine Динамо aŭ plennome ukraine Футбольний Клуб Динамо Київ, prononco laŭ sistemo IFA [dɨnamo kɨjiʋ̥ ]) estas ukraina profesia futbalklubo bazita en Kievo. Fondita en 1927 kiel parto de la sovetunia Sporta Societo Dinamo, la unua vira teamo de la klubo konkuras en la Ukraina Unua Ligo de futbalo kaj neniam ĝis nun perdis sian rajton konkuri tie. La hejma stadiono estas la Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij, kiu havas kapaciton de 70 050 sidlokoj por spektantoj. Dinamo nedisputeble estas la plej populara futbalklubo de Ukrainio.[1] La klubo agadas kadre de la Ukrainia Asocio de Futbalo (UAF), ukraine Українська асоціація футболу, Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF). Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Oleksandr Ŝovkovskij (Олександр Шовковський).

Dinamo Kievo
Динамо Київ
futbala klubo
Kluba nomo  Футбольний Клуб Динамо Київ
Fondita  la  13-an de majo 1927(nun 1927-05-13)
Stadiono  Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij
Kapacito  70 050
Prezidanto   Ukrainio Igor Surkis (Ігор Суркіс) - stato de somero 2020
Trejnisto  Oleksandr Ŝovkovskij (Олександр Шовковський) - stato fine de 2023
Ligo  Ukraina Unua Ligo
2020–21  1
Hejme
Ekstere
vdr

Ekde 1936 Dinamo elspezis sian tutan historion en la supera futbala ligo de Sovetiuno kaj poste Ukrainio. Ĝia plej sukcesa periodo estas ligita kun Valerij Lobanovskij (ukraine Валерій Лобановський), kiu kondukis la unuan viran teamon de la klubo al multnombraj naciaj kaj eŭropaj titoloj. Dinamo Kiev iĝis la sola sovetunia klubo ekster Moskvo, kiu sukcesis venki la hegemonion de moskvaj kluboj en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. La matĉoj inter la viraj teamoj de al gvidaj ligaj kluboj Spartak Moskvo kaj Dinamo Kiev fariĝis la plej ekscitigaj futbalmatĉoj en Sovetunio. Ekde fine de 1960 la klubo preskaŭ ĉiujare (kun kelkaj paŭzoj) partoprenas en la kontinentaj turniroj de la eŭropa konfederacio UEFA.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti