Dinastio Shang

(Alidirektita el Dinastio Ŝang)

La Dinastio Shang (商朝, Ŝang) aŭ Dinastio Yin (殷代) (1600 ĝis 1046 antaŭ Kristo) sekvis la dinastion Xia kaj antaŭiris la dinastion Zhou en Ĉinio.

Dinastio Shang
Dinastio
antikva ĉina ŝtato • Ĉinaj dinastiojkulturostilo • historia epoko
Apero -1600 vd
Fino -1046 vd
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Religio ĉina popola religio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Tri Dinastioj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Laŭ la ĉina akademia rondo, Xia-dinastio estas la plej frua dinastio de antikva Ĉinio, sed ĉiuj historiaj materialoj de la dinastio Xia senescepte venis el la rememoraj notoj de posteuloj kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ ne estas nenegebla konfirmo de arkeologia elfosado. Do, la dinastio Shang fariĝis la plej frua dinastio, konfirmita la unua laŭ la arkeologiaj materialoj. Dinastio Shang fondiĝis proksimume en la 16-a jarcento kaj pereis en la 11-a jarcento antaŭ la Kristo, kies regperiodo daŭris ĉirkaŭ 600 jarojn.

En la komenca periodo Shang-dinastio multfoje translokigis sian ĉefurbon kaj lastfoje al Yin, proksime al la nuna urbo Anyang en la provinco Henan. Arkeologio pruvis, ke en la frua periodo de Shang, la ĉina civilizacio disvolviĝis ĝis relative alta nivelo. La ĉefaj trajtoj estas surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj kaj bronza kulturo. La eltrovo de la surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj estis ege hazarda. En la komenco de la 20-a jarcento, kamparanoj de Xiaotun-vilaĝo, nordokcidente de la urbo Anyang en la provinco Henan, vendis hazarde kolektitajn testudŝelojn kaj bestostojn kiel ĉinajn drogojn kaj iuj fakuloj distingis la skribaĵojn en klasika stilo kaj plenforte faris enketadon kaj esploradon. Post nelonga tempo, paleografoj konkludis, ke la surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj kaj bestostoj ja estas ideogramoj de la dinastio Shang, kaj sekve konfirmis, ke la Xiaotun-vilaĝo estis urboruino de la dinastio Shang –Yin-ruino, notita en la antikvaj libroj. La eltrovo kaj elfosado de Yin-ruino estis la plej grava arkeologia eltrovo de Ĉinio en la 20-a jarcento. Post la unua elfosado en 1928, oni tie elterigis grandan nombron da valoraj historiaj objektoj, inkluzive de bronzaĵoj kaj surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj. Surskribaĵoj sur la testudaj ŝeloj kaj bestostoj estas antikvaj ideogramoj de Ĉinio. En la dinastio Shang, antaŭ ol fari ĉiun ajn aferon, la nobeloj senescepte faris sortodivenon kaj la testudŝeloj estis iloj por la divenado. Antaŭ uzado, oni faris prilaboradon al testudŝeloj: Unue forigi la internan sangon en la ŝeloj kaj ostoj kaj sekve poluri ilin; fine oni boris kaj ĉizis laŭorde kavojn kaj breĉetojn en la interna flanko de la ŝeloj aŭ dorsflanko de bestostoj. Ĝenerale la sortodivenistoj gravuris sur la ŝeloj siajn nomon, divendaton kaj demandojn kaj sekve fajre bakis la kavojn kaj breĉetojn. Se la kavoj kaj breĉetoj sur la ŝeloj fendiĝus post fajra varmigo, do tio signifas bonaŭguron. Post analizo al la fendetoj, la sortodivenistoj gravuris la rezulton sur la testudŝeloj, ĉu la diveno estas ĝusta aŭ ne. Poste tiuj ŝeloj kun divena rezulto estis konservata en la tiama kortega arkivo.

Ĝis nun oni elfosis en Yin-ruino pli ol 160 milojn da pecoj de testudŝeloj perfektaj aŭ senideogramaj. Laŭ statistiko, sur la elfosaĵoj estis sume pli ol 4 000 diversaj ideogramoj, inter kiuj 3 000 estis esploritaj kaj konfirmitaj de erudiciuloj kaj nur pli ol 1 000 unuanime parafrazitaj kaj legitaj de la fakuloj kaj la restantaj estas aŭ malfacile parafrazeblaj kaj legeblaj, aŭ pri ili ekzistas granda disputo inter la fakuloj. Malgraŭ tio, dank’ al la pli ol 1 000 unuanime parafrazitaj ideogramoj, oni jam povas ĝenerale koni la politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn flankojn de la dinastio Shang. La plej frua speciala libro pri studo de surskribaĵo sur testudaj ŝeloj “Konservataj testudoŝeloj en Tieyun”, verkita de Liu E’, eldoniĝis en 1913 kaj la alia ĉi-flanka grava speciala libro “Esplorado pri surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj”, verkita de fama historiisto kaj literaturisto de Ĉinio Guo Moruo, estis eldonita en 1929. Nun en Ĉinio profesoro Qiu Xigui de la Pekina Universitato kaj profesoro Li Xueqin de la Esplorejo pri Ĉina Historio estas ĉi-flankaj aŭtoritatuloj. Same kiel la surskribaĵo sur la testudaj ŝeloj, bronzaĵoj estas la alia reprezentantaĵo de la dinastio Shang. La metalurgio kaj muldado de bronzaĵoj de la dinastio Shang atingis sufiĉe altan teknikan nivelon.

Inter la miloj da bronzaĵoj, elfositaj en la ruino Yin, la plej granda kvadrata tripieda poto, elterigita en 1939, peza je 875 kilogramoj, alta je 1,33 metro, longa je 1,1 metro kaj larĝa je 0,78 metro estas unu el la reprezentantoj en la kulmina periodo de la bronza kulturo. Arkeologia elfosado kaj scienca esplorado jam pruvas, ke en la dinastio Shang jam naskiĝis ŝtato, establiĝis privata posedsistemo kaj de tiam, la ĉina historio eniris en civilizacian epokon.