Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg

(Alidirektita el Dinastio Glücksburg)

Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, pli juna linio, mallonge nomata dinastio Glücksburg, estas branĉo de la Oldenburga dinastio. Al ĝi apartenis la dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg (1825–1918), kaj la reĝoj de Danio (ekde 1863), Grekio (1863–1924 kaj 1935-1974) kaj Norvegio (ekde 1905).

Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Apero 1825 vd
Lando DanioReĝlando DanioReĝlando GrekioReĝlando IslandoNorvegioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Religio luteranismo;
en Grekio ortodoksismo
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Friedrich Wilhelm, duko de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
Branĉo de Schleswig-Holstein-Sonderburg vd
Branĉoj Mountbatten-Windsor • reĝa familio de Danio • House of Glücksburg (Greece) • reĝa familio de Norvegio • House of Monpezat vd
Regadoj
Dukoj de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg
Dum 1825–1918
Reĝoj de Danio
Dum 1863nun
Antaŭulo Oldenburga dinastio
Sekvanto (nun reganta)
Reĝo de Islando
Dum 19181944
Antaŭulo (estis parto de Danio)
Sekvanto respubliko kun ŝtatestro Sveinn Björnsson
Reĝoj de Grekio
Dum 18631924, 19351974
Antaŭulo Vitelsbaĥoj
Sekvanto (respubliko)
Reĝoj de Norvegio
Dum 1905nun
Antaŭulo Bernadotte
Sekvanto (nun reganta)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ankaŭ reĝo Karlo la 3-a de Britio devenas el la dinastio Glücksburg laŭ vira linio, sed estas oficiale membro de la dinastio Windsor kaj familio Mountbatten-Windsor.

Reĝoj de Danio redakti

Reĝo Kristiano la 10-a ankaŭ estis (la ununura) reĝo de Islando.

Nomo Jaroj Rimarkoj
Kristiano la 9-a 18631906
Frederiko la 8-a 19061912 Filo de la antaŭa
Kristiano la 10-a 19121947 Filo de la antaŭa. Ankaŭ reĝo de Islando 19181944
Frederiko la 9-a 19471972 Filo de la antaŭa
Margareta la 2-a, Margrethe ekde 1972 Filino de la antaŭa

Reĝoj de Grekio redakti

Nomo Jaroj Rimarkoj
Georgo la 1-a 1863–1913 Frato de la dana reĝo. Murdita de atencinto
Konstantino la 1-a 1913–1917 Filo de la antaŭa. Devigita abdiki
Aleksandro 1917–1920 Dua filo de la antaŭa
Konstantino la 1-a 1920–1922 Revokita post subita morto de la filo. Abdiko
Georgo la 2-a 1922–1924 Unua filo de la antaŭa. Abdiko, Grekio iĝas respubliko
1924–1935 Dua Greka Respubliko
Georgo la 2-a 1935–1947 Per referendumo revokita, 1941–46 en ekzilo
Paŭlo 1947–1964 Frato de la antaŭa
Konstantino la 2-a 1964–1974 Filo de la antaŭa. Ekde 1967 en ekzilo pro militista diktaturo; monarĥio aboliciita en 1974

Reĝoj de Norvegio redakti

Nomo Jaroj Rimarkoj
Haakon la 7-a 19051957 Frato de la dana reĝo
Olavo la 5-a 19571991 Filo de la antaŭa
Haroldo la 5-a ekde 1991 Filo de la antaŭa
 
Blazono de reĝlando Grekio 1863–1936
 
Blazono de reĝlando Grekio 1936–1967
 
Blazono de reĝlando Norvegio

Genealogia arbo: Reĝoj de la dinastio redakti