Dinastio Jin (265–420)

La Dinastio Jin (en tradicia ĉina: 晉; Wade-Giles: Chin4; pinĝino: Jìn, prononcu ĝjin) regadis el la jaro 265 al 420. Tiu dinastio estis fondita de la familio Sima (司馬 Sīmǎ), posteuloj de la generalo kaj politikisto de la ŝtato de Cao Wei, Sima Yi.

Dinastio Jin
Dinastio
Ĉinaj dinastioj • historia Ĉinia ŝtato • erao
Apero 265 vd
Fino 420 vd
Religio budhismo vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Wei, Jin, Southern and Northern dynasties vd
Branĉoj Eastern Jin dynasty • Okcidenta Ĝin-Dinastio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Siavice, la Dinastio Jin estas ofte subdividita en du periodoj. El ili la unua, tiu de la Okcidenta Jin (西晉) kiu estis fondita de Sima Yan, kiu ekhavis la nomon de imperiestro Wu, daŭris el 265 al 316.

Kvankam ĝi havigis mallongan periodon de unueco post la konkero de la regno Wu en la jaro 280, la Jin ne kapablis haltigi la invadon kaj la insurekcion fare de la nomadaj popoloj post la detruega milito de la ok princoj. La ĉefurbo estis Lŭojango ĝis la jaro 311 kiam la imperiestro Huai estis kaptita de la fortoj de la popolo Yutzu. La posta regado de la imperiestro Min daŭris kvar jarojn en Ĉangano ĝis ties konkero fare de la imperio Yutzu en la jaro 316.[1]

Dume, la restaĵo de la kortego de Jin fuĝis el nordo suden kaj restarigis la registaron en Jiankango kiu troviĝis sudoriente de Lŭojango kaj Ĉangano kaj proksime de la aktuala Nankino, sub la povo de la princo de Longĝao. La elstaraj lokaj familioj de Zhu, Gan, Lu, Gu kaj Zhou apogis la proklamon de la princo de Longĝao kiel imperiestro Ĝuan de la dinastio Orienta Jin (東晉 317-420) kiam la novaĵoj de la falo de Ĉangano atingis la sudon.

La militaj aŭtoritatoj kaj la krizoj plagis la kortegon de la registaro de Orienta Jin dum ties 104 jaroj de ekzisto. Ĝi survivis la ribelojn de Wang Dun kaj Su Jun. Huan Wen mortis en 373 antaŭ povi proklamiĝi imperiestro. La batalo de Fei rezultis en venko de la registaro Jin danke al mallonga rilato de kunlaboro inter Huan Ĉong kiu estis frato de Huan Wen, kaj la ĉefministro (de la imperia sekretariaro) Xie An. Huan Xuan, filo de Huan Wen, uzurpis kaj ŝanĝis la nomon de la dinastio al Ĉu. Sed tiu posteno estis elprenita de Liu Ĝu, kiu ordonis pendumi la reinstalitan imperiestron An.

La lasta imperiestro kaj frato de la imperiestro An, Gong, estis nomumita en 419. La abdiko de la imperiestro Gong en 420 favore al Liu Yu, tiam imperiestro Wu, kondukis al la dinastio Song kaj al la Sudaj dinastioj.

Dume, la nordo de Ĉinio estis regata de la reĝimo de la 16 Regnoj, multaj el kiuj estis fonditaj de Wu Hu, etno diferenca de la ĉinoj Han. La konkero de la nordaj Liangoj fare de la norda Dinastio Wei en 439 rezultis en la nordaj dinastioj.

Pri literaturo en Jin Dinastio aperis poeto Tao Yuanming, majstro de idilioj, kaj en prozo gravaj verkoj kiel "Romano pri la Tri Regnoj", "Ĉe akvorando" kaj "Pilgrimo al la okcidento".

Notoj redakti

  1. Grousset, Rene (1970). The Empire of the Steppes. Rutgers University Press. pp. 56-57. ISBN 0-8135-1304-9.