Vasa (dinastio)

sveda reĝa dinastio
(Alidirektita el Dinastio Vasa)

La Vasa dinastio estis dinastio de svedaj reĝoj de 1521 ĝis 1654, kaj de polaj reĝoj de 1587 ĝis 1668. La simbolo de la dinastio estas garbo aŭ fasko (sveda: vase).

Vasa
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Devena nomo Vasa, Wasa
Lando Svedio vd
Religio luteranismo en Svedio
katolikismo en Pollando-Litovio
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Gustavo Vasa vd
Regadoj
Reĝoj de Svedio
Dum 1521 ĝis 1654
Antaŭulo Oldenburga dinastio
Sekvanto Vitelsbaĥoj
Reĝoj de Pollando-Litovio
Dum 1587 ĝis 1668
Antaŭulo Báthory
Sekvanto Wiśniowiecki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la familio Vasa
Gustavo la 1-a Vasa (pentraĵo de Jakob Bink, 1542).

Historio redakti

La sveda familio Vasa ekis per Gustav Eriksson, poste Gustav Vasa, post la disiĝo de Danlando, nome la unua reĝo de Svedio post la Kalmar-Unio. Tiu regno fariĝis hereda sub Gustav Eriksson.

En la listo de la reĝoj de Svedio troviĝas tiu kronologia listo:

Johano la 3-a geedziĝis kun princino Katarina Jogajlido de Pollando kaj kombinis la dinastion de la pol-litova reĝa domo de la Jogajlidoj, kun la sveda. De li venis la pola linio de la domo de Vasa, kaj, siavice, la polaj regantoj:

Kiam senfila Kristina mortis en 1689 la pli juna kaj pli bone-konata sveda linio de la domo de Vasa estis jam en la virina linio, post kiam Gustavo la 2-a Adolfo, jam en 1632, la vira linio iĝis formortinta. La plej aĝa linio formortis el Eriko la 14-a, filo de Gustavo, en 1607. La meza linio, kiu, kun Johano la filo de Sigismondo en 1587 reĝis la polan tronon, perdis la svedan tronon en 1599, kaj mortis en 1672, kun Johano la 2-a Kazimiro.[1]

La domo de Palatinato-Zweibrücken-Birkenfeld, branĉo de la Vitelsbaĥoj, en la virina linio posteuloj de la domo de Vasa, gajnis nun kun Karlo Gustavo en 1654, la reĝan kronon. En Pollando komencis kun Johano la 2-a Kazimiro la malpliiĝo de la regno. Militoj kontraŭ la Otomana Imperio, Rusio, Brandenburg-Prusio, Transilvanio, kaj Svedio malfortigis la ŝtaton socie, ekonomie kaj politike. En enlanda politiko estis por la unua fojo en la jaro 1652 en la pola Sejmo, la Liberum Vetoo kontraŭ decido de la Parlamento. La Sejmo nur povus unuanime fari decidojn, kio fakte estis ne ebla. El 1657 al 1660, la Duklando de Prusio, kies suvereneco esti donita poste al la Reĝlando Prusio, evoluiĝis. La batalpaŭzo de Andrussowo 1667 kun Rusio kostis grandegajn areojn. Urboj kiel Smolensko kaj Kievo, kaj Ukrainio ĝis la Dnepro iĝis rusiaj landoj. Jaron poste, post kiam Johano Kazimiro abdikis, kaj supreniris alia reĝo (princo Mikaelo Wiśniowiecki), al la trono de la pola rego, neniu Vasa estis, kvankam la (en Svedio) abdikanta Kristina, tiam katolikino, por tempo, planis deveni kandidatino por la elekto de pola reĝo. La lasta viro de Vasa, Johano la 2-a Kazimiro, mortis en 1672 en Francio, kaj lasis malantaŭ si landon detruita de la milito.

Posteuloj de la Vasa venis en la virina linio (la unua, de la Palatinata Wittelsbach, poste, la dinastio de Holstein-Gottorp) kaj regis en Svedio ĝis 1818. La lasta princino nomita Vasa, estis reĝino Karola de Saksio (1833-1907), edzino de reĝo Alberto de Saksio, kaj nepino de la en 1809 senpovigita sveda reĝo Gustavo la 4-a Adolfo. Gustavo la 5-a en la virina linio de Gustavo la 4-a Adolfo estis posteulo.

Aliaj membroj de la familio redakti

  • Anna Vasa (m. 1625), Princino de Svedio
  • Ebba Erik Vasa (≈1491-1549), sveda nobelino
  • Johano Alberto Vasa (pole: Jan Olbracht Waza) (1612-1634), Princo de Pollando
  • Karlo Ferdinando Vasa (pole: Karol Ferdynand Waza) (1613-1655), Princo de Pollando, Princo-Episkopo de Breslau kaj Episkopo de Płock
  • Magnus Gustavsson Vasa (1542-1595), sveda Princo kaj Duko de Östergötland
  • Margaret Erik Vasa (1497-1536), sveda, kaj fratino de reĝo Gustavo la 1-a de Svedio
  • Gustav Eriksson Vasa (1568-1607; princo de Ugliĉ 1601-1605), filo de reĝo Eriko la 14-a de Svedio kaj do nepo de Gustavo Vasa

Referencoj redakti

  1. Meyers Konversationslexikon, 1890, Volume 16, P. 406

Literaturo redakti

  • Günter Barudio: Gustav Adolf der Große. Eine politische Biographie ("Gustav Adolf la Granda. Politika biografio"). Fischer, Frankfurt am Main 1982.
  • Jörg-Peter Findeisen: Das Ringen um die Ostseeherrschaft. Schwedens Könige der Großmachtzeit ("La lukto por la Baltmara supereco. La reĝoj de Svedio en la grandpotenca erao"). Duncker und Humblot, Berlin 1992.
  • Michael Roberts: The Early Vasas ("La fruaj Vasa-oj"). Cambridge 1968.

Ligoj redakti