Dindigul (tamile திண்டுக்கல்; mallonge Dgl) estas urbego en suda Barato en subŝtato Tamilnado en la samnoma Distrikto Dindigul, kies sidejo ĝi estas. La loknomo venis de tamilaj vortoj "kuseno" kaj "roko" kaj rilatas al la nuda monteto situanta proksime.

Dindigul
urbo
Administrado
Poŝtkodo 624001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207 327  (2011) [+]
Loĝdenso 13 859 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 21′ N, 77° 57′ O (mapo)10.3577.95Koordinatoj: 10° 21′ N, 77° 57′ O (mapo) [+]
Alto 268 m [+]
Areo 14,96 km² (1 496 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dindigul (Tamilnado)
Dindigul (Tamilnado)
DEC
Dindigul
Dindigul
Situo de Dindigul
Dindigul (Barato)
Dindigul (Barato)
DEC
Dindigul
Dindigul
Situo de Dindigul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dindigul [+]
vdr
Panoramo en Dindigul

Geografio redakti

Dindigul situas sur montetaro en averaĝa alteco de 265 metrojn. Maduraj troviĝas 51, Karur 67, Tiruĉirapali 91, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 386, Mumbajo 1106, Kolkato 1750, tutlanda ĉefurbo Delhio 2033 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

En 2021 Dindigul havis 396 000 da loĝantoj. En la 1960-aj jaroj Dindigul atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

 
Templo en la fortikaĵo

Historio redakti

Ekde la 1-a jarcento antaŭ Kristo Dindigul apartenis al la ĉola dinastio. En la 14-a jarcento Suda Hindio estis invadita fare de la Delhia Sultanlando. En 1602 oni konstruis fortikaĵon. En 1742 maharaĝo de Majsuro ekregis ĉi tie. En 1783 la brita armeo invadis Dindigul. En 1798 la britoj fortigis la fortikaĵon per kanonoj kaj konstruis gardoturojn en ĉiuj anguloj. La brita regado daŭris ĝis 1947.

Ekonomio redakti

Dindigul estis grava centro de produktado de cigaroj dum la britaj tempoj. Favorata cigaro Winston Churchill nomita Churut aŭ "Lumo de Azio" estis produktita en Dindigul. La urbego ankaŭ estas unu el la plej elstaraj ledproduktantoj kaj provizantoj en la ŝtato. La pezindustria sektoro produktas kluzinstalaĵojn kaj kirasŝrankojn. Tamen la agrikulturo daŭre estas la ĉefokupo de la loĝantoj, sed silko- kaj tekstilprilaboroj same estas oftaj.

Religio kaj lingvoj redakti

 
Moskeo en Dindigul
 
Katolika lernejo kun horloĝa turo

La ĉefa religio en Dindigul estas hinduismo (69.11%), poste kristanoj (16.59%) kaj islamo (14.17%). La tamila estas la ĉeflingvo parolita en la grandurbo, sed la uzo de la angla estas relative ofta; La angla estas la instrulingvo en la plej multaj instruejoj kaj oficoj en la serva sektoro.

Eduko redakti

Dindigul estas hejmo de sola universitato.

Trafiko redakti

Dindigul estas ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj areoj. Enurbe aŭtobusoj trafikas, ankaŭ privataj busetoj. La stacidomo estis establita en 1875, kiam la fervojlinio estis konstruita. La plej proksima loka kaj eksterlanda flughaveno funkcias en Maduraj.

Klimato redakti

Jare pluvas en Dindigul averaĝe 812 mm, ofte la musonoj portas pluvojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Kirko
  • pluraj preĝejoj (temploj, moskeoj, kirkoj)
  • fortikaĵo
  • komence rezervita arbaro

Fontoj redakti

  • WikiTrans