Diniz Rodrigues Dias, unua kaj nura Barono de São Jacó (n. en 1825 en São Luiz Gonzaga - m. 15-an de novembro 1892) estis brazila armea oficiro kaj kolonelo de la Nacia Gvardio de Brazilo.

Diniz Dias
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1824 (1824-11-30)
en São Luiz Gonzaga
Morto 15-an de novembro 1892 (1892-11-15) (67-jaraĝa)
en Cruz Alta
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Diniz Dias Filho
Parencoj Rodolfo Gustavo da Paixão
vdr

Diniz Rodrigues Dias interalie ludis gravan rolon dum la orienta kampanjo de la Milito de la Trilanda Alianco. Pro siaj signifaj servoj al la brazila patrujo, li ricevis la nobelan titolon de Barono de São Jacob la 14-an de aprilo 1883.

Li estis la fondinto de la armea kolonio de Supra Urugvajo (nuna municipo Três Passos) en 1879 kaj estris la Liberalan Partion de Brazilo.

Familio redakti

Diniz Dias estis la filo de leŭtenanto Francisco José Dias kaj de Anna Candida Rodrigues. Li geedziĝis kun Josephina Lucas Annes, kun kiu li havis sep infanojn. Li estas la bopatro de Rodolfo Gustavo da Paixão.

Lia filo, Diniz Dias Filho, estis unu el la posedantoj de la koloniiga firmao Dias e Fagundes, respondeca por preni germanajn kaj italajn enmigrintojn al la municipo de Ibirubá, en Rio Grande do Sul.