Diocezo de Arcaĥo

Diocezo de Arcaĥo (armene: Արցախի թեմ Arcaĥi tem) estas unu el la plej grandaj diocezoj de la Armena Apostola Eklezio kovranta la areon de la memproklamita Arcaĥa Respubliko[1]. Ĝi estas nomita laŭ la historia provinco Arcaĥo; la 10-a provinco de la Reĝlando Armenio.[2]. La dioceza ĉefsidejo situas sur Ghazanĉecoc-strato 72, en la urbo Ŝuŝo. La sidejo de la episkopo estas la katedralo Ghazanĉecoc[3].

Diocezo de Arcaĥo
Armenian Apostolic Church diocese
Komenco 1989 vd
Lando(j) Arcaĥa Respubliko vd
Sidejo Ŝuŝo
Ĉefestro(j) Archbishop Pargev Martirosyan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefsidejo de la Diocezo de Arcaĥo.
Katedralo Gazanĉecoc

Historio redakti

La diocezo estis establita en 1989. Ekde ĝia kreado, ĉefepiskopo Pargev Martirosjan servis kiel sia primaso. Ĉiuj preĝejoj en Montara Karabaĥo estis fermitaj en la 1930-aj jaroj de la soveta registaro. La totalisma reĝimo estis relative malstreĉigita de Miĥail Gorbaĉov. Amasa movado por la unuiĝo de Montara Karabaĥo kun Armenio komenciĝis en februaro 1988. Kun armena nacia identeco vekiĝanta en Sovetunio, la Diocezo de Arcaĥo estis establita en 1989. La monaĥejo de la 13-a jarcento, Gandzasar, estis la la unua ree malfermita. Ĝi restas la historia centro de la Diocezo de Arcaĥo, dum la katedralo Ghazanĉecoc estas la administra centro de la diocezo.[4]

Ekde la konsekrado de la katedralo Sankta Dipatrino de Stepanakerto iĝis la ĉefa sidejo de la Diocezo de Arcaĥo ekde la jaro 2009.

Aktivaj preĝejoj redakti

Jen la listo de preĝejoj, monaĥejoj kaj kapeloj funkciantaj sub la jurisdikcio de la Diocezo de Arcaĥo, kune kun ilia loko kaj jaro de konsekro:

Preĝejoj redakti

  • Preĝejo Vankasar, proksime al Martakerto , 7-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Resurekto, Hadruto , 1621
  • Preĝejo Sankta Johano Baptisto (Kanaĉ Ĵam), Ŝuŝi , 1818
  • Preĝejo Sankta Johano Baptisto, Martakerto, 1881
  • Katedralo Ghazanĉecoc, Ŝuŝo , 1888
  • Preĝejo de la Sankta Ĉieliro, Berdzoro, 1998
  • Preĝejo de la Sanktaj Martiroj, Aghavno, 2002
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Askerano, 2002
  • Preĝejo Sankta Nerses la Granda, Martuno , 2004
  • Preĝejo Sankta Sarkis, Harutjunagomer, 2005
  • Preĝejo Sankta Sarkis, Jeghcahogh, 2006
  • Preĝejo Sankta Jakobo, Stepanakerto, 2007
  • Preĝejo Sankta Antono, Zaglik, 2009
  • Preĝejo Sankta Georgo, Mec Ŝen, 2011
  • Preĝejo Sankta Dipatrino, Vaghuhas , 2012
  • Preĝejo Sankta Georgo, Nerkin Horatagh , 2012
  • Preĝejo Sankta Johano Baptisto, Karaglukh , 2013

Monaĥejoj redakti

Referencoj redakti

  1. Жеан-Паул Лабурдетьте, Доминикуе Аузиас, Армения, Petit Futé, 2007 – p. 203
  2. (2004) Eastern Christianity: Studies in Modern History, Religion and Politics. Londono: Melisende, p. 148. ISBN 9781901764239.
  3. Robert G. Ousterhout. A Byzantine settlement in Cappadocia. — Dumbarton Oaks, 2006. — p. 151."In the Armenian monastery of Dadivank', however, dated 1211, a four-columned, domed hall is set into a range of rooms chat included the kitchen and refectory."
  4. В старинном монастыре Нагорного Карабаха обнаружены мощи одного из учеников Иисуса Христа

Literaturo redakti

  • (France) Le Petit Futé Arménie – by Dominique Auzias, Jean-Paul Labourdette – 2009 – 330 pages
  • (Germane) Armenologie in Deutschland, de Armenuhi Drost-Abgarjan, Hermann Goltz – 2005 – p. 59
  • (Itale) Documenti di architettura armena, Alexandr L. Jakobson – 1986 – 73 p.