Diogeno la Cinika

helena filozofo
(Alidirektita el Diogeno el Sinopo)

Diogeno la Cinika (-413-327 AK), ankaŭ nomata "la hundo" estis greka filozofo de la Cinika Skolo.

Diogeno la Cinika
Persona informo
Naskiĝo
en Sinop
Morto
en antikva Korinto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Sinope
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Biografio redakti

Li estas filo de bankisto de Sinopo. Pro akuzo de malversacio, la patro estas enkarcerigita kaj Diogeno forfuĝas al Ateno -  laŭ alia rakonto, ili ambaŭ forfuĝas. Diogeno iĝas la plej fama disĉiplo de Antisteno, la fondinto de la Cinika Skolo. Pluraj anekdotoj atestas lian indiferentecon pri la riĉecoj kaj la socialaj konvencioj. Laŭtradicie li vivas en barelo (fakte vazego, amforo), vestita de maldelikata mantelo, ĉiam nudpieda kaj petante sian nutraĵon. Li forlasas la pelveton tuj kiam li vidis infanon permane trinkante je la fonto. La fama barelo estas citita de Seneko, laŭdita de Juvenalo kaj mokita de Lukiano de Samozato. Oni vidus lin tagmeze piediri tra Ateno kun lanterno enmane, proklamante ke li serĉas « Homon ». Tiu homo estas la teoriadita homo de Platono, la ideo de homo. Diogeno refutas la ekziston de iu « ideo de la homo », ĉar li vidis nur konkretajn homojn.

Fine de sia vivo, dum ŝipiro al Insulo Egino, li estis kaptita de piratoj. Vende proponita en Korinto, li deklaris al vendisto ke li scias gvidi la homojn do ke oni devu vendi lin nur al homo kiu bezonas gvidanton.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diogeno kaj Aleksandro.

En Korinto okazis la famega renkonto kun Aleksandro la Granda. Al la konkeranto kiu ĵus demandis kion li deziras, Diogeno respondis « Foriru vi de mia suno ! ». Eble li mortis pro maljunuleco en Korinto kie kolono kun hundo supre estis starigita je lia honoro.

Diogeno ne lasis skribaĵojn kaj ŝajnas havi neniun disĉiplon. Li estis pli interesita pri la praktikado de siaj ideoj ol pri la teoriado. La stoikisto Epikteto vidas en li la modelon de saĝulo, kiu volas liberiĝi el homaj konvencioj por reveni al naturo.

 

Anekdotoj kaj rakontoj pri Diogeno la Cinika redakti

la renkonto kun Antisteno redakti

Alveninte en Ateno, Diogeno sekvis Antistenon. Tiu lasta forpuŝis lin : li volis esti sekvata de neniu. Sed la konstanteco de Diogeno finvenkis lin. Antisteno volis bastoni Diogenon. « Batu min laŭvole, vi neniam trovos bastonegon sufiĉe dura por forpuŝi min tiam kiam ŝajnas al mi ke vi diras saĝajn diraĵojn » Tuj Diogeno iĝis la disĉiplo de Antisteno. Tiel, Diogeno esploris por pli simpla vivo.

la muso de Diogeno redakti

Ateno festonis : spektakloj, egaj manĝaĝoj, trinkado inter amikoj... Diogeno turmente observis tion kiam muso frandeme ekskrapmordis pecetojn de lia manĝaĝo. « Kion vi diras pri tio, Diogeno ! Jen muso kiu ĝojas pri viaj restaĵoj dum kiam vi turmentas pri diboĉuloj ».

dialogo inter Diogeno kaj Platono redakti

D : Vi skribis La Respublikon ...

P : Jes !

D : Ĉu la respubliko estas sen leĝoj ?

P : Ne, tute ne !

D : Do kial vi skribis La Leĝojn ?

pri Platono redakti

Je kio povas servi filozofo kiu neniam maltrankviligis iun ?

la tapiŝo de Platono redakti

Iun tagon, Platono invitis hejme amikojn inter kiuj Denis la Tirano. Tiuokaze li disvolvis belan tapiŝon. Enirante kaj marŝante sur la tapiŝo, Diogeno diris : « Mi piedmarŝas sur la fiereco de Platono ! »

diraĵo de Aleksandro la Granda redakti

« Se mi ne estus Aleksandro la Granda, mi dezirus esti Diogeno ».

la koko de Platono redakti

Platono difinis la homon kiel besto dupieda kaj senpluma. Diogeno senplumigis kokon, eniris la ĉambron kaj diris : « Jen la homo laŭ Platono ! ».

Vidu ankaŭ redakti