Diospiro[2] (Diospyros) estas genro de proksimume 450–500 specioj de falfoliaj kaj ĉiamverdaj arboj. La plimulto estas indiĝenaj en la tropikoj, kun nur kelkaj specioj kiuj estas disvastiĝintaj en la mezvarmaj regionoj. Ili estas komune konataj kiel ebono-arboj. La genra nomo estas derivita de la grekaj vortoj διός (dios), signifante "de Zeŭso" kaj πυρός (piros), signifante "fajro" aŭ "greno"[3] kaj origine rilate al kaŭkaza diospiro (D. lotus). En Barato, ĝi estas konata kiel la pasandu-arbo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diospiro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Ebonacoj Ebenaceae
Genro: Diospyros
L.
Sinonimoj

[1]
Cargillia R.Br.
Cavanillea Desr. (non Medik.: preoccupied)
Ebenus Kuntze (non L.: preoccupied)
Disopyros (lapsus)
Embryopteris Gaertn.
Guaiacana Duhamel (nom. illeg., nom. superfl.)
Idesia Scop. (non Idesia Maxim., nom. conserv.)
Maba J.R.Forst. & G.Forst.
Mabola Raf.
Macreightia A.DC.
Noltia Thonn.
Paralea Aubl.
Pimia Seem.
Rhaphidanthe Hiern ex Gürke
Ropourea Aubl.
Royena L.
Tetraclis Hiern

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ekologio redakti

Diospiraj specioj estas gravaj kaj okulfrapaj arboj en multaj el siaj indiĝenaj ekosistemoj, kiaj ekzemple la malaltaĵaj tropikaj sekaj arbaroj de la praa Granda Maui en Havajo [4], la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj, la sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, la ludovik-insularaj pluvarbaroj, la madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj, la narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj, la novgvineaj mangrovoj aŭ la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj.

La frukto estas riĉa je taninoj kaj tial la plej multaj herbovoruloj evitas ĝin kiam nematura; kiam matura la fruktoj tamen estas fervore manĝitaj de multaj bestoj, kiel ekzemple de la malofta Cephalophus adersi (bovedoj).

La raŭpoj de multaj lepidopterospecioj uzas la foliaron kiel nutraĵon :

Arctiidae:

  • Eupseudosoma aberrans
  • Eupseudosoma involutum
  • Hypercompe indecisa

Geometridae:

  • Gymnoscelis rufifasciata

Limacodidae:

  • Monema flavescens

Lycaenidae:

  • Neopithecops zalmora

Nymphalidae:

  • Charaxes khasianus (ĉe D. natalensis)
  • Dophla evelina (ĉe D. candolleana)

Saturniidae:

  • Actias luna
  • Callosamia promethea
  • Citheronia regalis (ĉe D. virginiana)

Tortricidae:

  • Cnephasia jactatana

Ekonomie signifa plantomalsano kiu infektas multajn diospirajn speciojn (D. hispida, D. kaki, D. lotus, D. texana, D. melanoxylon) kaj verŝajne aliajn, estas la askofungo Pseudocercospora kaki, kiu kaŭzas foli-punktan malsanon.

Homa uzado redakti

 
Betulina acido povas esti izolita el Diospyros leucomelas.
 
Ebona jivari de sitaro.

La genro inkludas plurajn plantojn de komerca graveco, aŭ por ilia manĝebla frukto (persimono) aŭ por ilia ligno (ebono). Tiuj ĉi specioj estas komerce dividitaj en du grupojn: la pura nigra ebono (precipe de D. ebenum, sed ankaŭ pluraj aliaj specioj), kaj la striata ebono aŭ kalamandro-ligno (de D. celebica, D. mun kaj aliaj). La plej multaj specioj en la genro produktas malmultaj aŭ neniu el tiu nigra ebon-speca ligno; ilia malmola ligno (ekzemple pri D. virginiana) povas tamen esti uzita sur pli limigita bazo.

Folioj de D. melanoxylon estas uzitaj por ruli sudaziajn bidio-cigaredojn. Pluraj specioj estas uzitaj en herbokuracado, kaj D. leucomelas produktas la multflankan medicinan kunmetaĵon betulinan acidon.

Kvankam abeloj ne ludas ŝlosilan rolon kiel polenantoj, en plantejo diospiro povas esti de iu uzo kiel mieloplanto. D. mollis, loke konata kiel mặc nưa, estas uzita en Vjetnamujo por tinkturfarbi la faman nigran lãnh Mỹ-silkon de Tanĉaŭ-Distrikto.

Tiuj arboj estas bonkonataj en sia indiĝena arealo, kaj sekve multe uzitaj kiel floraj emblemoj. En Indonezio, D. celebica (Makasar-ebono, konata loke kiel eboni) estas provinca arbo de Centra Sulaveso, dum ajan kelikung (D. macrophylla) estas tiu de Okcidenta Nusa-Tengaro. La emblemo de la japana insulo de Iŝigaki estas la jaejama kokutan (D. ferrea). En Tajujo, D. decandra estas la provinca arbo de la provincoj Ĉantaburi kaj Nakonpatom, dum D. malabarica estas tiu de Angtong-Provinco. La nomo de la taja distrikto Tatako-Distrikto laŭlitere signifas "Distrikton de la diospiro-piero" laŭ fama loka kunveno-punkto.

Specioj redakti

 
Floroj de Diospyros chloroxylon.
 
Frukto de Diospyros decandra.
 
Diospyros dichrophylla.
 
Diospyros ferrea, konata kiel Jaejama kokutan en Japanujo.
 
Foliaro kaj juna frukto de Diospyros geminata.
 
Diospyros rhombifolia estas falfolia specio.
 
Branĉeto kun juna frukto de Diospyros whyteana.
 
Lotusdiospiro (Diospyros lotus)
 
Usona diospiro Diospyros virginiana en Tampa, Florido.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • angle United States Department of Agriculture (USDA) (1998): Germplasm Resources Information Network – Diospyros Arkivigite je 2014-10-30 per la retarkivo Wayback Machine. Version of 1998-APR-28. Retrieved 2009-JAN-12.