Dipatrino

titolo de Maria

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, la titolo Dipatrino (latine Mater Dei), aŭ Dinaskintino (greke Θεοτόκος, Theotókos, latine Dei GenitrixDeipara), estas honortitolo por Maria, la patrino de Jesuo, bazita sur la kristana dogmo ke Jesuo Kristo estas vera dio kaj vera homo.

Dipatrino
arta temo • titolo de Maria • kristana dogmo
Verko Biblio
Informoj
Originala nomo Θεοτόκος
Religio kristanismo
vdr
Ikono de Nia Damo de Vladimiro (12-a jarcento), sankta protektino de Rusio, en Tretjakova galerio.
La figuro de Dipatrino la Sankta Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo en Malbork (Malborko), post la rekonstruo (2016)
Dipatrino Maria kun Jesuo kaj la mistika geedziĝo de Sankta Katerina, bildo de Lucas Cranach la Maljuna, Belarta Muzeo (Budapeŝto)

Doktrino redakti

La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la 2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis 431 ĉe la koncilio de Efezo por batali kontraŭ nestorianismo.

Nestorio, la tiama patriarko de Konstantinopolo, diris, ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kaj rifuzis vidi Dion formitan en la sino de virino. Nestorio rigardis Maria-n kiel patrinon de Jesuo agnoskita kiel du personoj, unu homa, unu dia; li preferis la terminon Χριστοτόκος – Ĥristotokos (Kristnaskintino). Sed la Eklezio diris, ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efezo, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon de kristanismo mem.

La doktrino devenas de Aleksandrio, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum la rivala urbo Antioĥio emis emfazi lian homecon).

Nomoj redakti

La vorto uzata en la slavaj lingvoj, Богородица – "Bogorodica" estas tradukata kiel "Dinaskintino".

La greka, ΘεοτόκοςTheotokos (Di-portintino), estas malpli forta ol la latina (Mater Dei) aŭ Esperanto (Dipatrino): theo ja signifas "Dio" sed tokos indikas Marian ne kiel la patrino kaj implice la generintino, sed simple kiel la virino, kiu portis infanon en sia utero. La lingvo de la koncilio de Efezo (kaj multe de frua kristana teologio) estis la greka.

Omaĝoj redakti

Ekzistas diversaj pliaj alvokiĝoj de la sanktulino Maria, ekzemple

kaj ofte la nomo uzatas lige al la novtestamentaj eventoj

En arto redakti

La virgulino Maria estis montrita en la plej diversaj artaĵoj ekde la komenco de kristanismo.