Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno

La Aŭrora Pordego estas unu el la katolikaj sanktejoj, troviĝanta en la ĉefurbo de Litovio - Vilno, al kiu pilgrimas katolikoj, kristanoj kaj fideluloj de aliaj konfesioj.

Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno
urba pordego
Loko
Ŝtato Litovio
Municipo Vilno
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika
provinco https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dipatrino_de_A%C5%ADrora_Pordego_en_Vilno&action=edit
Statuso preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr
La mirakla bildo de Madono: Dipatrino de Aŭrora Pordego en Vilno en la interno de la Kapelo de la Aŭrora Pordego / pole: Kaplica Ostrobramska, Vilno

Komence de la 15-a jarcento Vilno estis ĉirkaŭita per defendomuroj kun naŭ pordegoj. Ĉe la fino de la nuntempa „Aušros vartai” (pole: strato Ostrobramska) situis unu el tiuj pordegoj nomita Medininkų (pole: Miednicka). La strato direktiĝis al Medininkų, kie estis la kastelo de la grandaj litovaj dukoj.

La interno de la Kapelo de la Aŭrora Pordego / pole: Kaplica Ostrobramska kun la mirakla bildo de Madono, 2014
La Aŭrora Pordego (pole: Ostra Brama / Akra Pordego) en Vilno, vidata de la ekstera flanko de la urbaj defendmuroj
La Aŭrora Pordego en Vilno (pole: Ostra Brama / Akra Pordego), vidata de la interno, de la strato de Aŭrora Pordego / pole: strato Ostrobramska
La proksimiĝo al la Kapelo de la Aŭrora Pordego / pole: Kaplica Ostrobramska kun videbla tra la fenestro la mirakla bildo de Madonoj

La nomo „Aušros vartai” (Aŭrora Pordego), kiel ŝajnas, devenas de „Aštrieji vartai” (Akra Pordego, pole: Ostra Brama), ĉar la pordego situis en suda parto de la urbo, kiu estis nomata la Akra (pole: Ostry koniec - Akra Fino).

La Akra Pordego estas fortikaĵa, kvarangula kvadrato, kun muroj gotikaj de dikeco 2 - 2,6 m, kovrita per tegmento, ĉirkaŭita per la pola atiko, ornamita per diversaj arkitekturaj motivoj. Ornamas ĝin ankaŭ du leonoj kun la kapoj de agloj portantaj ŝildon kun Vytis (Postkuro) – la nacia blazono de Litovio.

En la 18-a jarcento la konstruaĵo havis pezajn ferajn pordojn, kies postsignoj restis ankoraŭ ĝis hodiaŭ. En la jaro 1929 sur la pordegon estis lokigita Blanka Aglo - la nacia blazono de Polujo, laŭ la skulptoarto de prof. Bolesław Balusykiewicz. En la jaro 1939 post rusa aneksigo de Litovio la skulptaĵo estis neniigita kaj nun estas sur tiu loko fera kruco.

En la jaro 1671 sur tiu Medininkų - Pordego estis konstruita ligna kapeleto, en kiu estis lokigita la mirakla bildo de Madono. Bedaŭrinde, en la jaro 1715 la kapeleto forbrulis kaj la bildon oni translokigis al preĝejo de Sankta Tereza. En la jaro 1829 estis masonita la nova kapelo, konstruita en klasika stilo kaj en tiu formo ĝi restis ĝis la nuntempo. En ĝi troviĝas la mirakla bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego (pollingve Ostrobramska), devenanta de la 16-a jarcento, de nekonata aŭtoro el la iama itala pentroarta skolo. La bildo estis pentrita per oleaj farboj sur la kverka ligna tabulo kaj ĝi prezentas Madonon kun kapo iom klinita dekstren kaj kun manoj krucumitaj surbruste. Ŝi ne portas la Diinfanon. La figuro de Dipatrino, krom vizaĝo kaj manoj estas kovrita per la arĝentbrila robo, sur kiu situas majstrefaritaj rozoj, diantoj kaj tulipoj. La kapon de Madono ĉirkaŭas kvardek radioj kaj dek du steloj. En la subo de la bildo estas la granda, arĝenta duonluno.

La bildo famiĝis per mirakloj ĝis la duono de la 17-a jarcento, kaj precipe oni atribuadis al ĝi la povon de sanigado de malsanuloj kaj de estingado de incendioj. Laŭ decido de la Papo Pio la 11-a el julio de 1927 la Dipatrino de Aŭrora Pordego estis festastile kanoniziita kiel Reĝino de Pola Krono. La Kapelo de Akra Pordego estas malgranda, havanta tri fenestrojn kaj feran balustradon. En la mezo brilas per origitaj literoj farita la surskribo: “Dipatrino de Kompato, sub vian ŝirmon ni rifuĝas”. Sur la plafono situas reliefoj prezentantaj Betleheman Stelon kaj ĉe ĝiaj flankoj Arkeon de Noe kaj Ĉielarkon de Dialianco. Ĉe la altaro videblas kvar korintaj kolumnoj kaj inter ili statuoj de sanktaj Joakimo kaj Anna - gepatroj de la Virgulino Maria. La tuta kapelo estas ornamita per proksimume ok mil votaĵoj. La bildo de Dipatrino de Aŭrora Pordego estas por litovanoj kaj poloj la objekto de la speciala adorado, pro tio la kapelo estas la plej ofte vizitata loko en Vilno. Tien venadas pilgrimantoj, por pentofarado kaj fervora preĝado. Al galerio la pilgrimantojn kondukas la ŝtuparo.

Pri Maria de Aŭrora Pordego en Vilno verkis famaj poloj: J. Słowacki, W. Syrokomla kaj S. Moniuszko. La esprimon de la honorado al la Maria de Vilno troviĝas ankaŭ en la fama edifa prologo de Adam Mickiewicz en „Sinjoro Tadeo”.

En septembro 1993 la Sanktejon de Aŭrora Pordego en Vilno vizitis dum sia pilgrimo al Litovio Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kie li antaŭ la mirakle famiĝinta bildo de la Patrino de Kompato recitis la rozarian preĝon.

Kaj ankoraŭ unu persona rememoraĵo. En sepdekaj jaroj de la ĵus pasinta 20-a jarcento ekskursis al iama sovetia Litovio grupo de gepoloj nombranta ĉirkaŭ 50 personoj. Dum la tritaga ekskurso en Vilno ili venis al Ostra-Brama-Dipatrino. Ĉe la suprendirektanta ŝtuparo gvidanta al Dipatrino sidis kaj ofertis aĉeton de la kristnaskaj dezirkartoj kelkaj aĝulinoj el Vilno, ĉar estis la 5-a de decembro - do la antaŭkristnaska tempo. La bildkartoj ne estis tro plaĉaj, ĉar la tekniko de ilia farado estis iom maljuniĝinta kaj en Pollando tiam ili aĉeteblis ege pli belaj. Tamen ĉiuj polaj ekskursantoj aĉetis kelkajn tiujn kartojn! Tio estis verŝajne la unua el la signoj de tiam ankoraŭ “dormema”- pli posta Solidareco, kies 25-an jubileon oni fine de la nunjara aŭgusto solene festis en Pollando. Tiu movado grandparte influigis politikajn ŝanĝojn en la tuta mondo.

Fonto redakti

Stanisław Śmigielski, Dio Benu, numero 60-4/2005.