Katedralo Nia Sinjorino de Parizo

katedralo en Parizo
(Alidirektita el Dipatrino de Parizo)

Nia Sinjorino de Parizo (france Notre-Dame de Paris) aŭ Nia Damo de Parizo, estas la romkatolika katedralo de Parizo. Ĝi situas sur la insulo Cité (france Île de la Cité) meze de la urbo. La konstruado komenciĝis en 1163 kaj finiĝis en 1345 ([1]). Ĝi estas unu el la unuaj grandaj gotikstilaj katedraloj (kun la baziliko de Saint-Denis kaj la katedralo de Laon), kaj servis kiel modelo por multaj katedraloj kaj preĝejoj en Francio kaj Eŭropo.

Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
france Notre-Dame de Paris
Fasado de la romkatolika katedralo de Parizo
Fasado de la romkatolika katedralo de Parizo
katolika katedralo • malgranda bazilikovidindaĵoparoĥopreĝejo
Loko
Ŝtato  Francio
Regiono Francilio
Municipo Parizo

Geografia situo

48° 51′ 10″ N, 2° 20′ 59″ O (mapo)48.8527777777782.3497222222222Koordinatoj: 48° 51′ 10″ N, 2° 20′ 59″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
diocezo Ĉefdiocezo pariza
Statuso Katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Gotika arkitekturo
Tipo de konstruaĵo Katedralo
Konstruado 1163 - 1345
Specifo
Enhaveco 9 000 homoj
Longo 128 m
Larĝo 40 m
Alto 69 m
Konstrumaterialo Masonaĵo, kverka ligno
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Katedralo Nia Sinjorino de Parizo (Parizo)
Katedralo Nia Sinjorino de Parizo (Parizo)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Cathédrale Notre-Dame de Paris
6 Parvis Notre-Dame
Place Jean-Paul II
75004 Paris
Oficiala paĝaro http://www.notredamedeparis.fr
vdr
Orienta flanko de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo.
Katedralo de Parizo, flanka fasado al la rivero
Ĥimero de la katedralo Notre-Dame de Parizo rigarde al la grandurbo.
Incendio, la 15-an de aprilo 2019

Ĝin tute restaŭris la fama franca arkitekto Eugène Viollet-le-Duc dum la 19a jarcento (1845-1864).

Beletre ĝi estis fona "scenejo" de la fama romano verkita de Victor Hugo, "Notre-Dame de Paris", kun ties rolantoj Quasimodo kaj Esmeralda.

Notre-Dame de Paris estas ankaŭ titolo de franca muzikalo verkita de Luc Plamondon kaj komponita de Richard Cocciante en 1998.

La 15-an de aprilo 2019 la katedralon grave difektis incendio, la spajro kolapsis, la ligna ĉarpentaĵo (kun plumba tegmento) detruiĝis.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti