Diplomatia agnosko

Diplomatia agnosko en la internacia juro estas politika, unuflanka paŝo, kiu havas lokajn kaj internaciajn jurajn implicojn, kaj en kiu ŝtato agnoskas la statuson aŭ leĝon de alia ŝtato aŭ registaro. Tiu paŝo estas la unua farita en longa diplomatia rilato inter ŝtatoj. Agnosko povas esti farita realelaŭjure, kutime per la publikigo de oficiala avizo nome de la agnoskanta registaro.

Internacia diplomatia agnosko sekve de la Israela-palestina konflikto. Kakia: Agnosko kaj de Israelo kaj de Palestino. Helblua: Agnosko de nur Israelo. Malhelblua: Agnosko de Israelo, kun kelkaj rilatoj al Palestino. Ruĝa: Agnosko nur de Palestino. Oranĝa: Agnosko de Palestino, kun kelkaj rilatoj al Israelo
La dokumento de agnosko subskribita de prezidanto Harry Truman en kiu Usono de fakte agnoskis la novfonditan Ŝtaton de Israelo, baldaŭ post kiam ĝi deklaris sian sendependecon, la 14-an de majo 1948. La laŭjura agnosko estis ricevita nur la 31-an de januaro 1949, post la okazigo de balotoj por la unua parlamento (la Konstitucifara Nacia Asembleo).

Agnosko de landoj kaj registaroj fare de aliajRedakti

Agnosko de fremda lando fare de iu registaro signifas agnoskon de la lando kiu estas regata (ŝtato); sed agnosko de ŝtato ne signifas agnoskon de ĝia registaro. De fakta agnosko de ŝtato, ne laŭjura, estas malofta kaj levas demandojn pri la agnosko de la administrado de tiu ŝtato.

Diplomatia agnosko laŭjure estas pli forta deklaro, dum de fakta agnosko estas de portempa naturo kaj pli rilata al la efika kontrolo de la agnoskita ŝtato sur kaj en ĝia teritorio. Ekzemple, en 1921 Britio de fakte agnoskis Sovetunion, sed nur ĝis 1924 establiĝis la laŭjura agnosko. Alia ekzemplo estas la de fakte diplomatia agnosko donita de Usono (sekvita de Britio) al la Ŝtato Israelo tuj post kiam ĝi deklaris sendependecon, sed Usono suspendis la agnoskon laŭjure ĝis post ĝeneralaj elektoj. En kontrasto, Sovet-Unio donis al Israelo laŭjure agnoskon tri tagojn post la sendependecdeklaro.

Kiam en lando okazas ŝanĝo de registaro laŭ la leĝo (ekzemple en balotoj), ne necesas renovigi diplomatian agnoskon al tiu lando. Tamen, diplomatia agnosko de la nova administracio ja estas postulata, se okazas puĉo. Diplomatia agnosko de la ekzistanta registaro en la lando povas esti esenca por la pretervivo de ĉi tiu registaro laŭlonge de la tempo.

Diplomatia agnosko ankaŭ povas veni laŭ nerektaj manieroj, kiel oficiala ŝtata vizito de ŝtatestro, aŭ subskribo de interkonsento inter landoj. Se ŝtato volas ne formale agnoski alian ŝtaton, ĝi povas deklari, ke ĝiaj agoj ne konsistigas diplomatian agnoskon de la politika ento kun kiu ĝi havas rilatojn. Ekzemple, Usono deklaris ke ĝia dialogo kun Organizaĵo por Liberigo de Palestino en 1988 ne konsistigas agnoskon de palestina ŝtato.

Kiam finiĝas interŝtata konflikto (milito, ĉu varma ĉu malvarma) kaj oni subskribas packontrakton (pli ol batalhalto) la subskribantaj ŝtatoj kaj ties registaroj de fakte reciproke agnoskas unu la alian.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti