Diplomatia statuso

Diplomatia statuso estas la sistemo de klasigo kaj de profesio kaj de etiketo uzata en la mondo de la diplomatio kaj de la internaciaj rilatoj. Laŭlonge de la tempo, ĝi formaliĝis sur internacia bazo.

La sistemo de diplomatiaj kategorioj validaj internacie en la duflanke diplomatii, bazita sur la tradicia sistemo establita por la eŭropa diplomatio, unuigante ĝin en la komenco de la 19-a jarcento. Ĝis tiam, ĉiu lando en Eŭropo havis siajn proprajn difinojn de kategorioj por la personaro de siajn diplomatiaj karieroj, kio ofte okazigis disputojn pri la hierarkia ordo de diplomatoj de diversaj ŝtatoj.

Tiu sistemo de diplomatiaj kategorioj kreis serion de problemoj rilate al la landodeveno, ĉar la kategorio de diplomatiaj kategorioj kiu estis sendita de difinita ŝtato estis determinata de la gravo kiun oni atribuis al tiu lando. Tiele, oni sendis ambasadoro - plej alta kategorio - el aŭ al granda potenco aŭ alianca lando, dum por la ceteraj ŝtatoj sufiĉis simplaj senditoj (ministroj).

Post la Dua Mondmilito kaj laŭ la doktrino de Unuiĝintaj Nacioj, jam ne plu estis konsiderata akceptebla la traktado de kelkaj ŝtatoj kiel minoraj rilate al aliaj. Tiele, plej ofte, la delegitaroj estis plialtigitaj al la kategorio de ambasado, kaj jam ne plu estis uzataj la kategorioj de eksterordinara sendito kaj ĉiopova ministro aŭ loĝanta ministro residente kiel estroj de diplomatia misio.

La aro de la diplomatoj rajtigitaj ĉe iu ŝtato estas nomata "diplomatia korpuso" aŭ diplomataro. El ties membroj, uune estas konsiderata la dojenoprimus inter pares, kiu foje funkcias kiel proparolanto. Normale, estas konsiderata dojeno la plej malnova ambasadoro, tio estas, tiu kiu prezentis siajn rajtigigajn dokumentojn la unua, kun escepto de katolikaj ŝtatoj kie, tradicie, la dojeno estas la apostola nuncio, tio estas ambasadoro de Vatikano, sendepende de kiam li prezentis siajn rajtigigajn dokumentojn.

Kategorioj redakti