La dipterokarpacoj (latine Dipterocarpaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malvaloj (Malvales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj preskaŭ 150 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas dipterokarpo[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dipterokarpacoj
Dipterocarpus retusus
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: malvaloj Malvales
Familio: dipterokarpacoj Dipterocarpaceae
Blume [1]
dipterokarpo Dipterocarpus
C.F. Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La anoj de tiu familio ĉefe estas tropik-malaltebenaĵaj pluvarbaraj arboj.

La familia nomo, de la tipogenro dipterokarpo (Dipterocarpus) , estas derivita de la greka (di = du, pteron = flugilo kaj karpos = frukto) kaj plusendas al la du-flugila frukto.

Priskribo redakti

Multaj genroj estas grandaj arbaraj emerĝaj specioj, tipe atingante altecojn de 40–70 m, kelkaj havas eĉ pli ol 80 m (en la genroj Dryobalanops [4], Hopea [5], kaj Shorea [5], kun la plej alta konata vivanta specimeno (Shorea faguetiana) kiu altas 88,3 m. La specioj de tiu familio gravegas en la lignokomerco. Ilia disvastiĝo estas tuttropika, de pli norda Sudameriko ĝis Afriko, Sejĉeloj, Hindujo, Hindoĉinujo, Indonezio kaj Malajzio, kun la plej granda diverseco kaj abundo en Borneo[6]. Kelkaj specioj nun estas endanĝerigitaj kiel rezulto de senarbarigo, ampleksa kontraŭleĝa arbodehakado kaj habitatodetruo. Ili disponigas valoran lignon, aromajn volatilajn oleojn, balzamon, rezinojn kaj estas fonto por krucplakaĵo.

Fosiliigitaj artropodoj redakti

52-milion-jaraĝa sukceno trovita en Guĝarato, Barato, enhavanta grandan kvanton de fosiliigitaj artropodoj, estis identigitaj kiel suko de dipterokarpacoj [7].

Taksonomio redakti

La dipterokarpacoj estas ĝenerale subdividitaj en tri subfamiliojn:

  • Dipterocarpoideae: la plej granda de la subfamilioj, ĝi enhavas 13 genrojn kaj proksimume 475 speciojn. La disvastiĝo estas orientalisa kaj aŭstralazia kaj inkludas Sejĉelojn, Sri-Lankon, Baraton, Sudorientan Azion al Novgvineo, kaj grandan arealon en Borneo, kie ĝi ampleksas la dominantajn speciojn en la malaltaĵaj arbaroj. Norda Borneo ( Brunejo, Sabaho kaj Saravako) estas la plej riĉa areo en la mondo por dipterokarpacaj specioj [4]. La subfamilio de Dipterocarpoideae povas esti subdividita en du grupojn [6][8] :
    • Dipterocarpeae (Anisoptera, Cotylelobium, Dipterocarpus, Stemonoporus, Upuna, Vateria, Vateriopsis, Vatica). La genroj de tiu grupo havas sin tuŝantajn sepalojn en frukto, izolajn vaskulojn, dissemitajn rezinokanalojn, kaj bazan kromosomonombron x = 11.
    • Shoreae, (Balanocarpus, Hopea, Parashorea, Shorea). La genroj de tiu ĉi grupo havas sin kovrantajn sepalojn en frukto, grupigitajn vaskulojn, rezinokanalojn je laŭlongaj strioj, kaj bazan kromosomonombro x = 7. Freŝdata molekula studo sugestas ke la genro Hopea konstituas kladon kun Shorea sekcioj Anthoshorea kaj Doona, kaj estus kunigita kun Shorea[9].
Filogenetiko de la dipterokarpacoj[6]

 

 Dipterocarpaeae  
Dipterocarpoideae
Dipterocarpeae

Anisoptera



Cotylelobium



Dipterocarpus



Stemonoporus



Upuna



Vateria



Vateriopsis



Vatica



Shoreae

Dryobalanops



Hopea



Neobalanocarpus



Parashorea



Shorea




Monotoideae
    

Marquesia



Monotes



Pseudomonotes




Pakaraimoideae
    

Pakaraimaea





  • Monotoideae: 3 genroj, 30 specioj. Marquesia estas indiĝena en Afriko. Monotes havas 26 speciojn, distribuitajn en tuta Afriko kaj Madagaskaro. Pseudomonotes estas indiĝena en la kolumbia Amazonio.
  • Pakaraimoideae: enhavas ununuran specion, Pakaraimaea roraimae, trovita en la gujanaj altaĵoj de Sudameriko.

Lastatempa genetika studo trovis ke la aziaj dipterokarpacoj samhavas komunan prapatron kun la Sarcolaenaceae, arbofamilio endemia en Madagaskaro [10]. Tiu sugestas ke prapatro de la dipterocarpacoj originis de la suda superkontinento de Gondvano, kaj ke la komuna prapatro de la aziaj dipterocarpacoj kaj la Sarcolaenaceae estis trovita en la Hindujo-Madagaskaro-Sejŝeloj-teromaso, milionoj da jaroj antaŭe, kaj estis portitaj norden sur Hindujo, kiu poste koliziis kun Azio kaj permesis al la dipterocarpacoj disvastiĝi en tuta Sudorienta Azio kaj Malajzio. La unua dipterocarpaca poleno estis trovita en Birmo ( kiu en tiu tempo estis parto de la Hinda Plato ) kaj ĝi originas de la supra Oligoceno [11]. La samplo ŝajnas malrapide pliiĝi laŭ diverseco kaj abundo tra la regiono en la Mez-Mioceno [11]. Kemiaj postsignoj de dipterokarpacaj rezinoj estis trovitaj datante de la Eoceno de Hindujo.

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[12]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Dipterocarpaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Dipterocarpaceae ĉe The Plant List
  3. 3,0 3,1 dipterokarpo en PIV ĉe vortaro.net
  4. 4,0 4,1 Ashton, P.S. Dipterocarpaceae. In Tree Flora of Sabah and Sarawak, Volume 5, 2004. Soepadmo, E., Saw, L. G. and Chung, R. C. K. eds. Government of Malaysia, Kuala Lumpur, Malaysia. ISBN 983-2181-59-3
  5. 5,0 5,1 Borneo. Eastern Native Tree Society. Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita 2009-04-17.
  6. 6,0 6,1 6,2 Ashton, P.S. Dipterocarpaceae. Flora Malesiana, 1982 Series I, 92: 237-552
  7. Sample, Ian. "Prehistoric creatures discovered in huge Indian amber haul" The Guardian, 25 October 2010. Retrieved: 26 October 2010.
  8. Maury-Lechon, G. and Curtet, L. Biogeography and Evolutionary Systematics of Dipterocarpaceae. In A Review of Dipterocarps: Taxonomy, ecology and silviculture, 1998. Appanah, S. and Turnbull, J. M. eds. Center for International Forestry Research, Bogor, Indonesia. ISBN 979-8764-20-X
  9. Dayanandan, S. Ashton, P. S. Williams, S. M. Primack, R. B. 1999. Phylogeny of the tropical tree family Dipterocarpaceae based on nucleotide sequences of the chloroplast RBCL gene. American Journal of Botany. 86(8): 1182.
  10. M. Ducousso, G. Béna, C. Bourgeois, B. Buyck, G. Eyssartier, M. Vincelette, R. Rabevohitra, L. Randrihasipara, B. Dreyfus, Y. Prin. The last common ancestor of Sarcolaenaceae and Asian dipterocarp trees was ectomycorrhizal before the India-Madagascar separation, about 88 million years ago. Molecular Ecology 13: 231 January 2004.
  11. 11,0 11,1 Morley, R.J. 2000. Origin and Evolution of Tropical Rain Forests. Wiley-Blackwell, NY.
  12. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  • angle Morley R.J. 2000 : Origin and Evolution of Tropical Rain Forests. Wiley, NY.