Dirigentado

(Alidirektita el Direktado)

Dirigentado estas profesio kaj arto konduki ludadon de muziko, tiajn kiaj koncertoj, pere de videblaj gestoj faritaj per manoj, brakoj, vizĝo kaj kapo. La ĉefaj taskoj de la dirigento estas unuigi muzikistojn, alĝistigi la tempon, plenumi klaran preparadon, kontroli la (mezuron), kaj aŭskulti kritike kaj eventuale ŝanĝi la sonon de la ensemblo.[1]

La dirigento tipe staras sur levita podio kaj tiu povas uzi aŭ ne uzi lignan (aŭ alimaterialan) bastonon. Plej dirigentoj ne ludas instrumenton dum la dirigentado, sed en kelkaj kazoj, dirigento povas konduki ensemblo dum ludas klavaran instrumenton aŭ violonon (vidu artikolon Koncertmajstro), partikulare ĉe muziko de Baroko. Komunikado estas tipe neparola dum la ludado (tio estas tipe la kazo en altkultura muziko, sed ĉe bandegoj de ĵazo aŭ grandaj pop-ensembloj, povas okazi parolaj instrukcioj.) Tamen en provludoj, oftaj interrompoj permesas al dirigento doni parolajn sugestojn kiel la muziko estu ludata aŭ kantata.

Dirigentoj agadas kiel gvidistoj de orkestroj kaj/aŭ ĥoroj kiujn ili kondukas. Ili elektas la verkojn por esti ludataj kaj studas ties partiturojn al kiuj ili povas fari iajn alĝustigojn (ekz., rilate al tempo, ripetoj de sekcioj, kaj tiele plu), trejnadas ties ludadon, kaj fidas sian rigardon al la ludontoj. Ili povas ankaŭ ricevi organizajn ordonojn, kiel provludajn horarojn,[2] planadi koncertsezonon, aŭdi provludajn memmontrojn, kaj propagandi sian ensemblon en amaskomunikiloj. Orkestroj, ĥoroj, blovmuzikaj orkestroj kaj aliaj grandaj muzikgrupoj kiaj ĵazbandegoj estas kutime kondukitaj de dirigentoj.

Referencoj redakti

  1. (2007) Oxford Concise Dictionary of Music. Oxford University Press, Oxford. ISBN 9780199203833. “"Conducting"”.
  2. Wayback [1][rompita ligilo] About.com: The Conductor

Bibliografio redakti

  • Michael Bowles: The Art of Conducting (Garden City, New York: Doubleday, 1959); angla eldono kiel The Conductor: His Artistry and Craftsmanship (London: G. Bell & Sons, 1961).
  • Larry G. Curtis and David L. Kuehn: A Guide to Successful Instrumental Conducting (New York: McGraw-Hill, 1992); ISBN 978-0697126948.
  • Michel Faul: Louis Jullien: Musique, spectacle et folie au XIXe siècle (Biarritz: Atlantica, 2006); ISBN 9782351650387.
  • Elliott W. Galkin: A History of Orchestral Conducting in Theory and Practice (New York: Pendragon Press, 1988); ISBN 978-0918728470.
  • Norman Lebrecht: The Maestro Myth: Great Conductors in Pursuit of Power (2nd revised and updated edition, New York: Citadel Press, 2001).
  • Brock McElheran: Conducting Technique for Beginners and Professionals (New York: Oxford University Press, 1989); ISBN 978-0193858305.
  • Ilya Musin: The Technique of Conducting (en rusa Техника дирижирования) (Moskvo: Muzyka Publishing House, 1967).
  • Ennio Nicotra: Introduction to the Orchestral Conducting Technique in Accordance with the Orchestral Conducting School of Ilya Musin, libro kaj DVD en angla, germana, itala, hispana (Milano: Edizioni Curci, 2007).
  • Frederik Prausnitz: Score and Podium (New York: W.W. Norton, 1983); ISBN 978-0393951547.
  • Max Rudolf: The Grammar of Conducting (New York: Macmillan, 2a eld. 1981); ISBN 978-0028722207.

Eksteraj ligiloj redakti