Dirk Frimout
Dirk Dries David Damiaan Frimout (naskiĝis en Poperinge la 21-an de marto 1941) estis la unua flandra kaj belga kosmonaŭto.
Dirk Frimout | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1941 (81-jara) en Poperinge |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Genta Universitato • Universitato de Koloradio |
Familio | |
Patro | Michel Joseph Cornelius Frimout |
Patrino | Maria Eudoxia Cornelia Merlevede |
Frat(in)o | Cyr Frimout |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • kosmonaŭto • astrofizikisto • fizikisto • astronomo |
BiografioRedakti
DiplomojRedakti
- 1959 - diplomo pri mezgrada instruado, akirita en la Reĝa Ateneo Voskenslaan en Gento.
- 1963 - diplomo de elektronika inĝeniero
- 1970 - doktoriĝis en la aplikata fiziko en la universitato de Gento.
- 1972 - postdoktoriĝa diplomo en la laboratorio pri atmosfera kaj spaca fiziko en la universitato de Kolorado.
- 1992 - doktoro pro honoro en la universitato de Gento.
Prispaca karieroRedakti
- 1977 - kandidatiĝas kiel kosmonaŭto.
- 1978-1984 estas koordinanto de la skipo de Spacelab-1 en ESA (European Space Agency).
- 1984-1989 laboras en la sekcio mikrogravito de ESTEC kun EURECA en Spacelab-1.
- 24-a de marto - 2-a de aprilo 1992 - Frimout orbitas kiel 1 el la 7 kosmonaŭtoj en la kosmopramo Atlantis ĉirkaŭ la tero.
HonoroRedakti
- La asteroido 5115 Frimout (malkovrita de la belga astronomo Eric Walter Elst) estis tiel nomita en lia honoro