Disdivido de Afriko

La disdivido de Afriko, aŭ la nomita ankaŭ kverelo pro Afriko aŭ eĉ konkurenco pro Afriko, estis la plinombrigo kaj komplikigo de eŭropaj postuloj pri afrikaj teritorioj dum la periodo de la Nova Imperiismo, inter la jardeko de 1880 kaj la komenco de la Unua Mondmilito, kiu implikis ĉefe la ŝtatojn de Francio, Germanio kaj Britio, kvankam partoprenis ankaŭ Italio, Portugalio, Belgio, Hispanio kaj, de malproksime, Usono, tiu laste menciita per la fondigo de Liberio.

Mapo kie montriĝas la disdivido de Afriko inter la eŭropaj potencoj (1913).
  •  Germanio
  •  Belgio
  •  Hispanio
  •  Francio
  •  Italio
  •  Portugalio
  •  Britio
  •   sendependaj ŝtatoj
  • Paroli pri la nomata "kverelo pro Afriko" estas vere pludaŭrigi debaton pli ol jarcentaĝan. La dua duono de la 19-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1880, vidis la transiron de la "neformala" imperiismo kiuj kontrolis per milita influo al tiu de ekonomia hegemonio per rekta regado.[1] La klopodoj intermezi la imperian konkurencon, kiel tiuj faritaj ĉe la Berlina Konferenco (1884 - 1885) inter Britio, Francio kaj Germanio ne povis solvi definitive la postularojn de ĉiu implikita potenco. Tiu kvereloj pri Afriko estis inter la plej gravaj faktoroj kiuj kaŭzis la Unuan Mondmiliton.

    Afrikaj kolonioj listitaj laŭ la koloniiga potenco redakti

    Belgio redakti

    Libera Ŝtato Kongo kaj Belga Kongo (nuna Kongo Kinŝasa)

    Francio redakti

    Alĝerio
    Tunizio
    Maroko
    Okcidenta Franca Afriko
    Maŭritanio
    Senegalo
    Franca Sudano (nuna Malio)
    Gvineo
    Kameruno
    Eburbordo
    Niĝero
    Supra Volto (nuna Burkino)
    Dahomejo (nuna Benino)
    Ekvatora Franca Afriko
    Gabono
    Mezkongo (nuna la Respubliko Kongo)
    Ubangi-Ĉari (nuna Centr-Afrika Respubliko)
    Ĉado
    Franca Somalilando (nuna Ĝibutio)
    Madagaskaro
    Komoroj

    Germanio redakti

    Germana Kameruno (nuna Kameruno)
    Orienta Germania Afriko (nuna Burundio, Ruando kaj Tanzanio)
    Sudokcidenta Germania Afriko (nuna Namibio)
    Togolando

    Italio redakti

    Italia Nordafriko (nuna Libio)
    Eritreo
    Italia Somalilando (nuna Somalio)

    Portugalio redakti

    Angolo
    Kabindo
    Orientafriko Portugalia (nuna Mozambiko)
    Portugalia Gvineo (nuna Gvineo Bisaŭa)
    Kabo-Verdo
    Sao-Tomeo kaj Principeo

    Hispanio redakti

    Hispania Saharo (aktuala Okcidenta Saharo)
    Orrivero
    Saguia el Hamra
    Hispania Maroko
    Ceuta
    Melilla
    Tarfajo
    Ifni
    Hispania Gvineo (aktuala Ekvatora Gvineo)
    Bioko
    Rivero Muni
    Annobono

    Britio redakti

    Britio estis ĉefe interesita pri pluhavi sekurajn komunikvojojn kun Barato, kio pelis ĝin interesiĝi pri Egiptio kaj Sudafriko. Kiam tiuj du areoj estis sekurigitaj, venis klopodo de britaj koloniistoj kiel Cecil Rhodes setligi la fervojon de Kaburbo-Kajro.

    Egiptio
    Britegiptia Sudano (aktuala Sudano)
    Britia Orientafriko
    Kenjo
    Ugando
    Brita Somalilando
    Suda Rodezio (aktuala Zimbabvo)
    Norda Rodezio (aktuala Zambio)
    Beĉuanalando (aktuala Bocvano)
    Libera Ŝtato Oranĝo
    Sudafrika Unio
    Gambio
    Sieraleono
    Niĝerio
    Brita Ormarbordo (aktuala Gano)
    Njasalando (aktuala Malavio)

    Sendependaj ŝtatoj redakti

    Liberio, fondita de la Usona Asocio de Koloniigo de Usono en 1821. Ĝi proklamis sian sendependon en 1847.
    Etiopio (Abisinio), ties landlimoj estis desegnitaj denove enhavante la Italian Eritreon kaj la Francan Somalilandon, mallonge okupita de Italio el 1936 ĝis 1941 dum la Krizo de Abisinio de la Dua Mondmilito.

    Vidu ankaŭ redakti

    Notoj kaj referencoj redakti

    1. Kevin Shillington, Historia de África: Segunda Edición, (Nueva York: Macmillian Publishers Limited, 2005), 301.